Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > katolikismo |
Notu: la artikolo plejparte priskribas katolikismon laux katolika kompreno -- almenaux kiel mi povas kompreni gxin.
Katolikismo (30-) estas la plej granda brancxo (la trunko ja, laux katolikoj) de kristanismo, havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Euxropo, Sudameriko kaj centra Afriko. Katolikismo estas la okcidenta, latina brancxo de kristanismo, kiu havas 53% da cxiuj kristanoj. (La aliaj du brancxoj, la ortodoksa kaj la protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La Katolika Eklezio enhavas cxiun eklezion, kiu rekonas la auxtoritaton de la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio ortodoksa similas al la katolika en rito, doktrino kaj strukturo, gxi ne rekonas la papon.
Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaux scio pri katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe gxian historion, literaturon, belarton kaj kredon, cxar la Okcidento plenagxigxis sub la Eklezio.
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea.
La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.
La cxefa pregxo estas la Pater Noster, kiu belege
kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de pregxado
estas la rozario.
Laux si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo mem fondis kiam li diris al
Sankta Petro:
La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia auxtoritato.
Petro kaj la apostolaro (la cxefaj discxiploj de Jesuo) farigxis per
senrompa institucia dauxreco la papo kaj episkoparo de la nuna
Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj
spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj
sakramento.
Tradicio skribita sub la apostoloj farigxis la Nova
Testamento, la kristana duono de la
Biblio. Cxi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed gxi nur estas
parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio,
aborto, dimancxa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale
klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraux herezo)
farigxas dogmo. Dogmo estas difinita de aux la papo aux
koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege
asertas dogmon, li ne povas
erari.
Sakramento: sakramento estas rito kiu donas la gracon de Dio al
kredanto. Graco estas potenco de Dio,
kiu helpas nin esti morala kaj sankta. Cxiu sakramento agas ne simbole sed
magie per la sacerdoto (kiel instrumento) pro la potenco de Dio kaj la
ricevemeco de la kredanto. Cxar homo estas laux naturo pekulo, ne sanktulo,
la helpo de la sakramentoj necesas por eviti inferon.
Katolikismo rekonas sep sakramentojn:
La euxkaristio estas oferita cxiu meson. Cxiu
kredanto nekonscianta de grava peko (murdo, adulto, sxtelo, ktp) povas
ricevi la euxkaristion; alie li devas konfesi siajn pekojn en konfeso antaux ol li povas ricevi gxin. La euxkaristio
donas pardonon pri malgravaj pekoj (kolero, volupto, egoismo, ktp).
Meso: Komunio estas oferita dum cxiu meso. Cxiu katoliko
devas iri al meso dimancxe kaj ferie. Meso devenas de la paska mangxo de
Jesuo je la antauxvespero de lia krucumado. Kiel paska mangxo, gxi
konsistas de pregxoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj mangxo. La mangxo
konsistas de la euxkaristio: pano kaj vino transformita de Dio per
la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj: unu el
la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la
evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la protestanta dimancxa programo estas la
prediko, la koro de la katolika estas la euxkaristio, kiu venas post la
prediko.
pli
detale ...
Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la cxielo, kiu
povas auxdi niajn pregxojn kaj pregxi por ni. Katolikoj pregxas al
sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la cxielo, kiuj estas
favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta
Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
La cxefaj herezoj:
Gxenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de
sakramento: la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kunigxi kaj
unuigxi -- cxu en Kristo mem, cxu en la pano kaj vino de komunio, cxu ecx
en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas
simbola, sed ne magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas
tute blinda al la supernatura.
Ortodoksismo (la jarcentoj XI -
nun) ne estas herezo (malsamo de doktrino) sed skismo (malsamo de
politiko): en doktrino gxi estas preskaux katolika, sed la fina auxtoritato
restas ne kun ia papo sed kun gxia episkoparo.
Anglikanismo (la jarcentoj XVI - nun) komencis kiel skismo sed,
post jarcentoj de protestantigado, gxi nun estas protestanta en praktiko,
kvankam gxi ankoraux estas katolikeska en rito kaj strukturo.
La cxefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia
Katolika Unuigxo Esperantista), fondita en 1910. Gxia revuo estas la
Espero Katolika. Gxi ankaux eldonis oficialan Roman
Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika
organizo. Gxia retposxta dissendolisto estas ikue@yahoogroups.com.
Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj
esperantistoj: la novajxgrupo alt.esperanto.katolika.
La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu
el Cxehxio.
Radio Vatikana dufoje po semajno elsendas en Esperanto.
Gxi estas auxdebla per la reto cxe
vatican.va.
Papo Johano Pauxlo la 2-a plurfoje
alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj
lingvoj, en sia paska salutparolado.
Cxefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo
d-ro Miloslav Vlk de Praha, kardinalo Dionigi Tettamanzi de Genova kaj
cxefepiskopo Jakubinyi de Transilvanio.
En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en
Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.
Pregxejo kiu havas hejmpagxon en Esperanto estas la pregxejo de
Sta
Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Gxia pastro estas
esperantisto.
Cxefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas
duone rumana kaj duone hungara laux lingvo, proponas Esperanton kiel la
interlingvo de la Eklezio:
Li ankaux diris:
Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito
por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la
Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita
kiel anstatauxo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la hispana (26%),
portugala (12%), angla (12%), franca (11%), itala (5%) kaj germana
(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de la vatikana TTT-ejo.
Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la
kvin lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingua, la memnomate latina moderna.
Vi estas Petro, kaj sur cxi tiu roko mi konstruos mian
eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos gxin. Mi donos al vi la
sxlosilojn de la regno de la cxielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio
estos ligita en la cxielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos
malligita en la cxielo.
(Mateo 16:18-19)
Sakramento
Sanktuloj
Herezoj
Katolikismo kaj Esperanto
Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio
La latina lingvo, kiun mi tre sxatas, en la katolika eklezio mortis.
Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Cxar se oni uzus vivantan
lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj
kulturon de ties nacio, kaj tiu kauxzus lingvan imperiismon.
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana,
por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto.
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je auxgusto 1996.
![]() ![]() ![]() |
![]() |