Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > protestantismo > adventismo > Elena Blanko |
Elena BLANKO (1827-1915) (angle, Ellen G. White [Elen Gxi
Uxajt]) estis usona profetino kaj la praktika fondinto de adventismo de la sepa tago, sekto de protestantismo, kiu nun estas la tutmonda fido
de 11 milionoj. Dio sendis al sxi pli ol du mil da vizioj kaj songxoj por,
ke sxi avertu kristanojn pri la proksima fino de la mondo, la dua Advento
de Kristo, kiam Kristo revenos al la mondo kaj
jugxos la mortintojn kaj vivantojn. Adventistoj estimas sxiajn skribojn
kiel inspirita de Dio kaj interpretas la Biblion laux ili.
Elena naskigxis je 1827 al Robert kaj Eunice Harmon en Maine en
la norda Usono. Sxia fratino, Elizabeta, estis sxia gxemelo. Kiam sxi havis
9 jarojn, sxi estis frapita en la nazo de sxtono. La nazo estis grave
vundita kaj sxi estis senkonsciigita tri semajnojn. Post tio, sxi ne
sxajnis inteligenta kaj sxi ne plu iris al lernejo.
En 1840, kiam sxi havis 12 jarojn, sxi iris al tendaro de
metodistoj kun sxiaj gepatroj. Tie sxi donis sian koron al Dio. Je la 26-a
de junio 1842, sxi estis baptita kaj farigxis metodisto.
Dumtempe, inter 1840 kaj 42, Elena kaj la familio venis al la
kunvenoj de la adventisto William Miller. Adventistoj diris, ke la
reveno de Kristo estas proksima. William Miller estis ecx pli preciza: li
diris ke Kristo revenos je la 22-a de oktobro 1844. La tago venis
kaj foriris, sed Kristo ne revenis. Tio estis la Granda Cxagreno
(The Great Disappointment). La plimulto foriris, sed Elena restis
kaj penis kompreni la cxagrenon, per pregxado kaj legado de la Biblio. Kaj,
je mateno en decembro, sxi ricevis sxian
unuan vizion, en kiu sxi vidis la vojagxon de la adventistoj al la Urbo
de Dio. Aliaj vizioj sekvis. Kvankam sxi nur estis junulino, sxiaj vizioj
helpis unuigi parton de la tiama frakasata adventismo. (Alia parto de
adventismo poste farigxis la Atestantoj de Jehovo).
En 1846 sxi estis edzinigita de Jakobo Blanko (angle, James
White), adventista predikanto. Ili studis la libreton, "La Sepa Taga
Sabato" de Joseph Bates kaj ili estis konvinkitaj. Kvankam sabato, la sepa
tago de la semajno, estas la sankta tago de la judoj kaj de la Dekologo de Moseo, kristanoj, de post la
komenco, anstatauxe solenis la unuan, dimancxon, la tago de la Relevigxo de
Kristo. Sed tia sxangxo estas sen mencio en la Biblio. Tial la argumento de
Bates per la Biblio estis klara. Kaj gxi estis konfirmita post ses monatoj
de vizio de Elena.
Elena kaj Jakobo vojagxis, skribis kaj predikis por la adventista
fido. Ili fondis eldonejojn (Review & Herald en 1850,
Pacific Press en
1874). Jakobo ordigis kaj administris la novan adventistan eklezion (kiu estis
oficiale fondita je 1860), dum Elena gvidis gxin spirite per sxiaj
vizioj kaj skriboj.
Post la morto de Jakobo en 1881, Elena skribis librojn kaj
vojagxis tra Usonon, Euxropon kaj Auxstralion por disvastigi la fidon.
Laux sxia konsilo, la eklezio estis ordigita tiel ke gxi povos rapide
kreski.
Pri sxiaj cxefaj vizioj kaj antauxdiroj ....
Pri sxiaj cxefaj libroj ....
La adventista eklezio krekis kaj kreskas tre rapide tra la mondo. Sxi
vidis la eklezion kreskantan de kelkaj anoj al 136 mil anoj. En 2000, la
eklezio havis 11 milionojn kredantojn tra la mondon, kreskinte 5% po ano
dum la 85 jaroj post sxia morto.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58
Vivo
Vizio
Verko
Post Morto
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je oktobro 2000.