Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > Cassie Bernall

Cassie Bernall (1981-99)
Cassie BERNALL

kristanismo

Biblioteko Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

Cassie BERNALL (1981-99) ([Kasi Bernal], esperantigita: Kasja BERNALO) estas kristana martiro de Littleton, antauxurbo de Denvero, Usono. Dum la masakro cxe la gimnazio Columbine de Littleton je la naskigxtago de Hitlero, je la 20-a de aprilo 1999, la pafmurdantoj demandis de Cassie Bernall, "Cxu vi kredas en Dio?" Sxi firme respondis "Jes, mi kredas al Dio". "Kial?" estis la sekvinta demando, sed antaux ol sxi povis respondi, sxi estis mortigita tie en la biblioteko de la lernejo, la pafmurdanto ridinte. Antauxvesperon, sxi skribis en letero al amikino:

Honeste, mi volas vivi tute por Dio. Tio estas malfacila, timema, sed tute inda.

Antaux du semajnoj, al la sama amikino, sxi skribis, pensinte cxu sxi iam edzinigxos, "Mi devas lerni fidi, esti fidela ... kaj elekti lian volon." Kaj en libro sxi substrekis la jenon: "Ni nur povas gajni niajn vivojn kiam ni restas fidela al la vero, kie cxiu parto de ni, jes, cxiu haro, estas tute sekura en la dia brakumo de nia Sinjoro. Alivorte, kiam ni vivadas vivon spiritan, ni ne devas timi ion ajn."

Cassie ne estis populara, cxarma aux morale perfekta. Sxi ofte estis egoisma, obstina kaj estis gxenita pri sxia pezo. Aliflanke, sxi agis sen pretendo aux vanto kun koro sincera kaj mano malfermita, afero rara en sxia lernejo. Kiel Sankta Francisko, sxi ne celis esti amata, sed celis ami. Luktinte kontraux sia fiereco, sxi sincere penis vivi sole por Dio, ne por si mem. Tamen, dum la finaj monatoj, sxi ne jam povis senti la cxeeston de Dio. Sed tian senton Sankta Tereza de Lisieux ankaux spertis kaj aliaj sanktuloj -- kaj ecx Jesuo mem sur la kruco.

Sxi konvertis je la 8-a de marto 1997 cxe tendaro en Estes Park en Kolorado en la Rokaro. Sxi vidis la tagon kiel sia dua naskigxtago. Cxe hejmo, sxiaj gepatroj nur sxajne sxatis sxiajn farojn, kaj ne amis sxin mem. Cxe lernejo, la studentoj nur sxajne sxatis sxian personon eksteran -- afero de haro, vesto, pezo, cxarmo -- sed ne sxin mem. Sed en Dio sxi trovis amon sinceran, profundan, tutan:

Ne celi la amon de homo por komforto,
sed anstataux la amon de Dio.

Tiu tago en la montaro sxangxis sxian spiriton -- sxi farigxis pli milda, humila, gaja kaj libera.

Antaux la konverto, sxi malamis siajn gepatrojn kun la plej malluma kaj profunda malamo. Kaj sxi malamis sin mem, trancxinte sin gxis sango. Sxi praktikis sorcxon kun siaj amikinoj, kiuj sabate oferis katojn. Sxi volis murdi siajn gepatrojn kaj, kiam ili malkovris tion, ili sendis sxin al kristana lernejo. Kaj poste, cxe la tendaro, sxi konvertis.

Cassie estis mortigita kun 11 aliaj studentoj kaj unu instruisto. El la 12 mortigitaj studentoj, 8 estis serioze kristanaj (4 katolikoj, 4 evangelianoj). Dum la masakro, Valeen Schnurr [Valin Sxnur] ankaux estis demandita pri sxia kredo en Dio, kaj ankaux diris jes, kaj ankaux estis pafita, sed sxi mirakle travivis.

Cassie estis enterigita, portinte bluan jxinzon.

Sxi legis la Biblion cxiutage, portinte gxin al lernejo.

Inter aliaj, sxi sxatis: la teatrajxojn de Sxekspiro (escepte de Macbeth, kiun sxi iris al la biblioteko por legi), la poezion de Emilia Dickinson, la fotografion de Dorotea Lange, kaj la librojn de Johann Christoph Arnold, kaj la filmon Braveheart de Mel Gibson.

Sxia pregxejo estis West Bowles Community Church de Littleton (kies TTT-ejo enhavas informon pri sxi).


Biblioteko:

Sxi legis, inter aliaj:

La unuajn du librojn sxi studis en la monatoj antaux sxia morto. Sxi precipe sxatis la librojn de Johann Christoph Arnold.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je majo 1999
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58 T