Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo

Jesuo Nazaretano, Regxo de la Judoj kristanismo

Kredantoj Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
mondbildo moralo pregxado kristanismo nenicea

Kristanismo (30-) estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762). Gxi estas la cxefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, gxi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.

Kristanoj kredas ke Jesuo Kristo estas Dio kiu venis al tero kiel homo, kiel juda predikanto en la jarcento I, mortis sur kruco kiel elacxeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por jugxi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La bonaj iros al la cxielo, la malbonaj al infero. Kristanoj kredas ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo kiel judisma sekto, kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Pauxlo. la katolika (1.1 miliardoj), la ortodoksa (0.2) kaj la protestanta (0.4). Cxi tiuj estas, respektive, la latina, greka kaj germana brancxoj de kristanismo. La malsamo inter la latina kaj la greka estas precipe de politiko kaj rito; sed inter la germana kaj la aliaj estas grava malsamo de doktrino (vidu la artikolon pri protestantismo).

La fido komuna inter la tri brancxoj estas esprimita de La Kredo Nicea.

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Adamo kaj Eva En la komenco Dio kreis cxion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizo, la Gxardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei sin, doninte al ili liberan volon por, ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva decidi malobei Dion. Cxi tio estis la originala peko, kiun cxiu homo heredas de Adamo. Pro cxi tiu heredajxo, nia naturo estas pekema: ni scias la bonan, kaj ecx deziras la bonan, sed ne faras gxin. Dio kreis la mondon kaj nin perfekta, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam ankoraux belega kaj mirinda, estas ankaux profunde difekta.

Por repacigi nin al si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio farigxis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la legxo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke si mem estas Dio, kio sxajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la peko de cxiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon).

Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimancxon matene li estis relevigita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis cxi tion, fondis kristanismon. Post 40 tagoj Jesuo surpeniris al la cxielo. Kvindek tagoj post la relevigxo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto).

Jesuo, laux kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Jugxado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi cxiun homon kaj jugxi lin laux liaj faroj. Malbonfarintoj estos jxetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli eterne, dum bonfarintoj vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte felicxaj eterne.

La Triunuo: laux kristanismo, Dio estas unu sed ankaux tri: li estas tri personoj en unu substanco:

Cxi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al homoj.

moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:

Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio.

Antaux 1930, kristanaj eklezioj staris kontraux divorco, aborto, samseksumado, senedzigita seksumado, kompata mortigo, naskoregado, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aux ecx permesas, tian konduton.

pregxado

Jesuo instruis pregxon, la Pater Noster, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:

Tra la jarcentoj, aliaj pregxoj ankaux furoris.

kristanismo nenicea

Estas ankaux kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La cxefaj nunaj formoj estas la Atestantoj de Jehovo (angle: Jehovah's Witnesses), la mormonoj kaj liberala protestantismo. La lasta kredas ke Jesuo estis sagxa, bona homo, ne Dio, dum la Atestantoj kredas ke Jesuo estis angxelo, ne Dio.

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu