Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Francisko

Sankta Francisko laux Margaritone Di Arezzo, cx. 1270.

Sankta Francisko de Assisi

Festotago: la 4-a de oktobro kristanismo

Diroj Pregxoj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

Sankta Francisko de Assisi (1181-1226) estas unu el la plej famaj kristanaj sanktuloj kaj la fondinto de la religio ordo, la franciskanoj, unu el la cxefaj ordoj de katolikismo.

Sankta Francisko naskigxis en Assisi, Italio en 1181 aux 1182 kiel Francesco BERNARDONE, nomita pro Francio el kie venis lia patrino (el Provenco) kaj kie lia patro ofte vendis tolon. Lia patro, komercisto, estis ricxa sed ne nobela. Por gajni gloron kaj titolon por la familio, kaj por si mem, Francisko batalis (inter aliaj) en la sencxesa milito kontraux Perugxio, apuda malamika urbo. Anstataux gloro kaj titolo, Francisko gajnis kaptitecon (1202) kaj, poste, longan malsanon.

Dum cxi tiu tempo, Dio parolis al li per songxoj. En unu songxo Francisko estis en granda halo kie estis pendigitaj sxildoj, cxiu markita kun la Kruco. Francisko auxdis vocxon, kiu diris, "Cxi tiuj estas por viaj soldatoj." Li pensis ke la songxo signifas ke li estos princo, sed fakte la soldatoj estos la franciskanoj.

Lia deziro por milita gloro ne estis tuje kaj tute estingita, sed post la ada ripeto de milito, kaptitecon, malsano kaj songxo, li iom post iom komprenis la kavecon de sia vivo kaj de monda gloro.

Anstataux milito, Francisko turnis sin al pregxado kaj helpo por la malricxuloj. Humileco anstataux honoro. Tia helpado starigis lin kontraux sia patro, Petro, kiu volis ke Francisko farigxas komercisto kaj uzas ricxecon por profito, ne por la malricxuloj. Fine, en la printempo de 1206, kiam ecx malliberejo ne haltis Franciskon, Petro iris kun li al la episkopo por haltigi tian frenezan konduton. Sed la kunveno ne okazis kiel Petro intendis: anstataux Francisko pentema, li spektis Franciskon kiu rezignis la ricxecon de sia patro, ecx redoninte la vestojn, kiujn li cxi tiam portis.

Post tio, Francisko vivis kiel ermito kaj predikis pri la vivo simpla kaj malricxa de la evangelioj. Li allogis sekvantojn, ecx inter la ricxuloj. Kiam li havis 11 sekvantojn, li verkis mallongan Regulon por la nova ordo kaj gajnis la aprobon de la papo. Tiel ekis la ordo de la franciskanoj.

Francisko kaj siaj sekvantoj nek celis la pompon de episkopo kaj princo, nek ecx la formondan izolecon de la monakxo, fermita malantaux la pordego de sia monakxejo, sed la enmondan sanktecon kaj malricxan simplecon de Jesuo mem.

En la tago de Francisko, la Eklezio estis tre potenca sed tre dibocxa. Tia dibocxeco nature instigis herezojn kaj reformojn. Francisko estis fondinto kaj estro de unu el la reformoj, kiu formigxis kiel la religio ordo la franciskanoj. La fratoj de la ordo votis cxi tiujn tri: malricxeco, obeeco, kaj cxasteco. La tri nodoj en la zono de Francisko -- kaj en la zono de cxiu frato -- reprezentas la tri votojn. Cxiu staris kontraux la dibocxa praktiko de la tiama Eklezio.

Dum la jarcentoj sekvintaj, la fratoj de la franciskanoj kaj de la dominikanoj (ordo simila al la de Francisko, fondita de Sankta Dominiko) kreskis potenca, do bridinte la potencon de la papo (kiu estis tro potenca por la bono de la Eklezio).

Francisko ankaux fondis du aliajn ordojn: unu por virinoj (kun Sankta Klara de Assisi), la Malricxaj Klaraj en 1212, kaj la alian por laikoj, la Tria Ordo en 1221.

stigmato En 1219 dum la Kvina Krucmilito, Francisko iris al Egipto por kristanigi la Sultanon, sed sen sukceso. Post la milito, li emeritigxis de sia posteno kiel estro de la ordo, kaj komtemplis kaj verkis poezion. Tiam li ricevis la stigmaton (vundoj en mano kaj piedo simile al Kristo). Li mortis la 3-an de oktobro 1226, kaj estis oficiale sanktuligita de la Eklezio post nur du jaroj.

La festotago de Sankta Francisko estas la 4-a de oktobro.


Diroj:


Pregxoj:

Aliaj pregxoj de Sankta Francisko en la angla


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je auxgusto 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu