Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > filozofio > sanktuloj > Sankta Tomaso Akvino

Sankta Tomaso Akvino

Festotago: la 28-a de januaro kristanismo

Biblioteko Diroj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
Vivo Verko Post Morto Konsilo al la Leganto

Sankta Tomaso AKVINO (1225-74) (latine: Aquinas), la "Angxela Doktoro", estas unu el la cxefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de tomasismo aux skolastikismo. Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En sia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Summa Theologica, en kiu li klarigas kristanismon laux la filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Auxgusteno kombinis Platonon kune kun la Biblio, tiel same Akvino kombinis Aristotelon kun gxi. La uzo de antikvaj libroj (anstataux iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa de sia epoko.

Sankta Tomaso ankaux estas unu el la cxefaj sanktuloj de la Katolika Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.

Vivo

Tomaso Akvino naskigxis en 1225 en la kastelo de Roccasecca apud Napolo, la sepa filo de Landulfo, cxefo de unu el la plej potenca familio de suda Italio. Lia onklo estis Frederiko BARBAROSSA, kaj lia patrino estis grafino el norda Francio. Li studis cxe la Universitato de Napolo, kie li eltrovis la filozofion de Aristotelo kaj la ordon de la Dominikanoj. Ambaux profunde formis lian vivon.

En 1244, baldaux post la morto de lia patro, Tomaso decidis eniri en la Dominikanan Ordon, sed lia familio staris kontraux lin. Liaj fratroj kaptis lin kaj tenis lin kiel malliberinto, ecx tentinte lin per virino. La Dominikanoj, petinte papon kaj imperiestron, fine gajnis lian liberecon, kaj Tomaso vojagxis al Parizo por studi cxe la universitato.

Cxe Parizo, li studis sub Alberto Magno, la tiama plej granda filozofo de Euxropo kaj cxefa cxampiono de Aristotelo. Cxe Parizo, la verkoj de Aristotelo komencis esti disvastigita per latinaj tradukoj el la araba traduko (el al greka originalo). Tomaso farigxis la plej preferata studento de Alberto kaj sekvis lin al Kolonjo en 1248.

Dum la 1250-oj Tomaso farigxis populara profesoro de teologio en Parizo. Li prelegis brile, pensis klare kaj akre kaj stilis la latinan simple sed ankoraux precize. Cxar li estis malrapida en maniero kaj dika en korpo, li ricevis la moknomon, La Stulta Bovo.

Dum la 1260-oj, Tomaso revenis al Italio, kaj restis tie, precipe en Romo. Li rifuzis postenojn kiel cxefepiskopo de Napolo kaj kiel abato de Monte Cassino, cxar li deziris instrui. Komencinte en 1265, post propono de la papo, li verkis sian komentaron pri Aristotelo, precipe pri Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Politiko, kaj la Antauxa Analitiko .

Cxe Romo, li renkontis Vilhelmo de Moerbeke kaj instigis lin traduki Aristotelon el la originala greka en la latinan. Gxis tiam, Aristotelo estis cxefe tradukita el la araba, Aristotelo estinte enkondukita al Euxropo de la araboj. La tradukoj de Vilhelmo estis tiel bona kaj lauxvorta ke Tomaso (kaj Danto) povis uzi ilin sen la greka.

En 1267 li komencis verki lian majstran verkon, Summa Theologica, kiun li ne finis je sia morto.

En 1269 li revenis al Parizo por defendi Aristotelon, unuflanke kontraux la Auxgustenistoj kiu vidas Aristotelon kiel minaco al kristanismo, kaj kontraux la Averosistoj, kiu ja uzis Aristotelon kontraux la fido. La genio de Tomaso estis uzi Aristotelon por defendi la fidon!

En 1273 unu decembran matenon dum meso li havis vizion de Dio. Poste li diris pri sia verkado, "Mi ne povas plue; mi vidis tiajn ajxojn, ke cxio kiun mi verkis sxajnas kiel pajlo." La sekvintan marton li mortis.

Verko

La cxefa verko de Akvino estas Summa Theologica, kiu klarigas kristanismon laux la filozofio de Aristotelo. Firme kredinte ke racio kaj fido ne povas kontrauxdiri unu la alian, li povis konstrui, al la surprizo de multaj, sintezon de kristanismo kaj Aristotelo. La sintezo estas konata kiel tomasismo, kiu regnas kiel la cxefa filozofio de la Okcidento gxis la jarcento XVII kaj de katolikismo gxis ecx hodiaux.

En skizo, la Summa, traktas pri la naturo de Dio, angxeloj kaj homoj, pri la Kreo kaj Fino de la mondo, pri la virtoj (la tri kristanaj virtoj de fido, espero kaj amo, kaj la kvar moralaj virtoj de prudento, memregado, justeco kaj kuragxo) kaj pri la sep katolikaj sakramentoj, klarigante kaj iafoje pruvante kristanan doktrinon per la filozofio de Aristotelo. Inter aliaj, gxi enhavas unu el la plej bonaj klarigoj de la tre malklara kristana ideo, la Triunuo.

Laux strukturo, la Summa estas aro de demandoj, cxiu pruvante kaj klarigante iun kristanan veron, kutime per la ideoj de Aristotelo. En cxiu demando, Akvino argumentis kontraux kaj pro la demando.

La rezonado de Akvino en la Summa gxenerale estas bona kaj klara, sed iafoje gxi estas malforta, ecx suspektinda (ekzemple, kiam li argumentas pri la animoj de bestoj). Lia rezonado estas precipe malforta kiam li rezonas laux etimologio, latina signifo aux metaforo.

Fido kaj Racio: Kvankam la Summa komencas kun pruvo de la ekzisteco de Dio (por legi la anglan tradukon, klaku cxi tie), gxi ne gxenerale pruvas kristanismon. Kontrauxe, Akvino antauxsupozas la verecon de kristanismo. Laux Akvino, ekzistas du cxefaj fontoj de vero: la racio de homo kaj la vorto de Dio; scienco kaj religio, kiel ni dirus. La unuan ni bezonas por vivi tempe en la mondo, kaj la duan por eniri en eternan vivon en la cxielo kun Dio. Kvankam ni povas atingi iom de la vero pri Dio sole per nia natura racio (kiel Aristotelo aux Kartezio faris), tio ne suficxas por savi nin el infero. Tial Dio malkasxas al ni la veron kiu suficxas por savi nin. Tia vero estas aux malatingebla sole per racio aux estas atingebla sed ne klare kaj sendube. Dio malkasxas gxin al ni per la dogmo de la eklezio, precipe per la Biblio. Sed tia dogmo ne estas la tuta vero, sed nur la vero necesa por iri al cxielo. Kiel Galileo trafe diris poste, "La Biblio montras kiel iri al cxielo, ne kiel la cxielo iras".

De vero, alivorte, parto estas pruvebla per racio, parto per fido, parto per fido kaj racio, kaj parto nek per fido nek per racio. La lasta estas sciita de Dio sed ne de homo.

Cxar fido kaj racio ambaux devenas de Dio, ambaux necese pravas (sed ne necese nia erarema uzo de ili). Tial, Akvino konkludis ke fido nek estas tute pruvebla per racio (iuj veroj estas super racio) nek estas malpruvebla per racio (vero ne povas kontrauxdiri alian veron): "Kvankam fido nia ne estas subjekto de racio, ne tamen estas kontraux racio, sed super gxi". Fido estas superracia sed ne kontrauxracia. (Komparu Unamunon).

El la supra sekvas ke kristanismo (fido, religia kredo, ktp) ne estas sendube kaj en tuto pruvebla sole per racio aux scienco. Gxia vero staras super la homa scipovo de scienco. Tial la antauxsupozado de kristanismo estas por Akvino ne trompo sed neceso.

Sed tio ne necesas la malpruveblecon de kristanismo: kiel en matematiko, ni povas malpruvi antauxsupozon se gxi necesas konkludon kontrauxdirantan. Tial Akvino, por havi sistemo tute vera kaj logiko, devis diri ke iu ajn racia argumento kontraux kristanismo devas enhavi eraron -- eraro de logiko, scio aux kompreno. Cxi tion li penis montri en Summa Theologica kaj Summa Contra Gentiles.

La naturo de homa scio: Kie Aristotelo diris ke homa scio estas konstruita per racio sur la fundamento de faktoj kaj memevidentaj veroj, Akvino konsentis sed aldonis al la fundamento fidon, t.e., la malkasxon de Dio. Post kvar jarcentoj, Kartezio kaj Lokeo denove reskribos la formulon de homa scio.

Post morto

Kvankam lia filozofio, tomasismo, estis malakceptita dum vivo, post morto gxi farigxis la precipa filozofio de la universitatoj de la Okcidento gxis la jarcento XVII kaj de la Katolika Eklezio gxis hodiaux. En la jarcento XIV, la nova sintezo estis belege esprimita en la poemo de Danto, La Komedio Dia. Post iuj jarcentoj de florado, tomasismo kiel skolo fargixis malfekunda kaj fermita al novaj ideoj. Dum la jarcento XVI, la Eklezio perdis potencon en norda Euxropo (kie la Summa Theologica estis brulita de Lutero), kaj dum la XVII la fiziko kaj astronomio de Aristotelo estis malpruvita de Galileo. Kvankam tomasismo plejparte ne dependas de la malpruvita parto de Aristotelo, iom post iom gxi perdis favoron. Sed ecx post tri jarcentoj, nenia unuigita sistemo de filozofio levigxis sur gxiaj cindroj en la Okcidento.

Dum la jarcento XX, kiam la fendo inter scienco kaj religio farigxis abismo, intereso pri tomasismo rekreskis. La tri plej konataj tomasistoj de la jarcento estis Jacques MARITAIN kaj Etienne GILSON, ambaux el Francio, kaj Mortimer ADLER el Usono.

Cxe nivelo pli profunda, pli kultura, la sintezo de tomasismo ebligis la kunigxon de scienca kaj kristana penso. Tomasismo farigxis la eniro por (greka) scienca penso en la kristanan Okcidenton, ebliginte la Eklezion vidi sciencon ne kiel minaco. Samtempe, kristanismo ebligis sciencistojn kredi ke la universo estas lauxregula kaj racia, kaj tial sciebla kaj esplorebla tute per homa racio kaj sentumo. Kiel Stanley Jaki observis, moderna scienco estis mortnaskita en cxiu cxefa kulturo -- greka, hinda, cxina, egipta, ktp -- escepte de la kristana Okcidento.

Se Akvino vivus nuntempe, li estus la plej suprizita de sxtonoj el la luno, kiuj montras ke la cxielo estas same kiel la tero. Laux Aristotelo, la du estas tute malsama, la tero konstruite el la elementoj tero, akvo, aero kaj fajro, sed la cxielo el elemento cxiela, kvintesenco.

Kompreno de Akvino helpas kompreni pli profunde katolikismon kaj, tiale, euxropanan literaturon, precipe inter 1300-1650. Ekzemple, Danto, Sxekspiro kaj Jojceo estis formigitaj de la tomasisma penso, spite de religia kredo.

Konsilo al la Leganto:

Unue: la verkoj de Akvino estas longegaj kaj por legi ilin vi devas havi disciplinon kaj firman volon. Vi ne povas legi, ekzemple, Summa Theologica-on dum kelkaj vesperoj. Anstataux, vi devas legi lin iom post iom, tago post tago; regule, ade.

Due: scio pri la filozofio de Aristotelo, aux ecx de mezepoka Euxropo, estas tre utila por kompreni Akvinon -- cxar li supozas ke vi scias la cxefajn ideojn de Aristotelo. Sen tio, vi miskompenos Akvinon kaj li konfuzigos vin. De Aristotelo, mi rekomendas ke vi legi almenaux cxi tiujn: Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Kategorioj, kaj Posta Analitiko. Se vi povas legi plue, tio estus pli bona. Se vi mankas tempon por legi Aristotelon, tiam legu bonan enkondukon al Akvino aux Aristotelo. Mia artikolo pri Aristotelo estas komenco, sed ne suficxas.

Trie: pri Summa Theologica, se vi deziras legi gxin tute, vi devos trovi la tutan tekston en lingvo komprenebla. Tio ne estas facila, almenaux en mia lando (Usono). Cxar gxi estas tiom longa, ofte vi trovas tekston netutan, ecx en biblioteko. Se via biblioteko mankas gxin, sercxu en librovendejo brokanta aux katolika.

Ekzempleroj de Summa ofte ekzistas en la originala latina, kaj se vi regas la latinan, konsideru tion -- la latina de Akvino estas facila kaj legebla (specimeno), Mia ekzemplero de Summa en la latina (presita je 1932 en Italio) kostis 40 w el librovendejo brokanta (mi ricevis gxin kiel donaco de mia fratino).

Aldone, se vi regas la anglan, vi eble trovi la tutan tekston surrete (klaku cxi tie) -- elsxutu kaj presu kaj legu gxin kelkaj pagxoj po tago.

Se Akvino dormigas vin, legu la poezian esprimon de lia penso, La Dia Komedio de Danto.

Laux mia scio, Akvino ne estas tradukita en Esperanton.


Biblioteko:

Akvino legis, inter aliaj:


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58 T T