Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > lingvo > hindeuxropana > angla

Sxekspiro, brita auxtoro, cx. 1600.

la angla lingvo (English)

Historio Specimeno Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

parolantoj: 478 miliionoj (32% kiel fremda lingvo)
landoj: Britio kaj Usono kaj la landoj unufoje sub ilia rego: Nigxerio, Filipinoj, Hindio, Kanado, Australio, ktp.
origino: Britio en la jarcento VI, de la antikva germana. Lingvo hindeuxropana.
skribo: latina
specimeno: saluton

Our Father which art in heaven,
Hallowed be thy name.
Thy kingdom come.
Thy will be done in earth, as it is in heaven.
Give us this day our daily bread.
And forgive us our debts, as we forgive our debtors.
And lead us not into temptation, but deliver us from evil.

La angla lingvo, lingvo kiu evoluis el la antikva germana de Britio kaj estis disvastigita tra la mondon dum la pasintaj 500 jaroj per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj sia ido, Usono. Gxi estas parolata de 478 milionoj (31.6% kiel dua lingvo), precipe en Britio kaj landoj de sia malnova imperio: Usono, Nigxerio, Hindio, Pakistano, Bangladesxo, Kanado, Auxstralio, Malajzio, Tanzanio, Sudafriko, ktp. Gxi ankaux estas parolata en landoj unufoje sub usona influo, ekzemple, Filipinoj kaj Liberio. Gxi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la cxefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca, gxi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estas la plej populara dualingvo en la mondo, havante 152 milionojn da dualingvanoj.

La angla estis unu el la cxefaj fontoj el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: tablo, birdo, sxipo, blua, ofta, ktp.

La angla estas facile lerni cxar gxi havas malmulte de gramatikaj finajxoj sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, gxi estas malfacile lerni cxar la ortografio estas fusxita kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaux havas sonojn ne ofte uzata en aliaj lingvoj. Neatendite, la cxina havas similajn problemojn por alilingvanoj.

Nur la cxina kaj la hindurda havas pli da parolantoj ol la angla, sed ili ne estas forta ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: 4 kontinentoj (Nordameriko, Euxropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionoj da parolantoj, en 3 aliaj kontinentoj (Auxstralio, Antarkto, Nordameriko), la angla estas la cxefa lingvo, kaj nur 1 kontinento, Sudameriko, kiu, aparte de Gujano, restas ankoraux cxasta.

La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Gxi estas laborlingvo de UNO kaj, praktike, la cxefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, ecx aliaj el la 11 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas cxiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaux estas la cxefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.

Laux la Encyclopedia Britannica, almenaux 16 nacioj enhavas pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:

  1. 223.9 Usono
  2. 60.0 Nigxerio
  3. 53.3 Britio
  4. 32.0 Filipinoj
  5. 21.0 Hindio
  6. 16.0 Kanado
  7. 14.8 Auxstralio
  8. 5.5 Malajzio
  9. 3.7 Tanzanio
  10. 3.5 Sudafriko
  11. 3.3 Irlando
  12. 3.2 Novzelando
  13. 2.7 Liberio
  14. 2.3 Jamajko
  15. 1.2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1.0 Singapuro

Notu bone ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por cxiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladesxo, cxiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaux, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaux 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.


Historio:

500 1000 1500

Vidu specimenon de la jaroj 1000 1300 1600 1900.

500

La epoko de la malnova angla lingvo.

Dum la jarcento V, kiam la Romia Imperio putrigxis kaj malfortigxis en Okcidenta Euxropo, iuj germanoj forlasis la nunan Nederlandon kaj transiris la maron al la insulo Britio. Plejparte izolita de la germana de la kontinento, la germana de la insulo farigxis, iom post iom, nova lingvo: la angla. La germanoj de la insulo ankaux farigxis gento nova: la angloj.

Iuj vortoj el la latina de la mortanta imperio tiam eniris la anglan tiam, ekzemple cheese (fromagxo, el la latina caesus), wine (vino), street (strato) kaj bishop (episkopo). El tio vi povas scii tion, kion la Romianoj donis al Britio.

La vulgaruloj de Romia Britio estis keltoj, sed la angloj pruntis tre malmulte de vortoj de la keltoj. Tamen, ja ekzistas vortoj en la angla kiuj ekzistis en Britio ecx antaux la alveno de keltoj. Unu el tiaj antauxkeltismoj estas eenie-meenie-minie-mo (nuna prononcita kiel "ini-mini-majni-mo"). Neniu scias de kie cxi tiu devenas, sed gxi estas multe pli malnova ol la angla. Eble gxi unufoje signifis, antaux kelkmil jaroj en britia lingvo delonge perdita, "unu-du-tri-kvar".

La angloj lerni skribi kaj legi de kristanaj misiistoj de Irlando. Tial ili skribis sian lingvon laux la latina alfabeto. Tiel komencis la kapdoloro pri literumado: la sonoj de latina alfabeto kaj la sono de la angla busxo nur hazarde akordis. La angloj grincis dentojn kaj klopodis vesti sian lingvon en sxtrecxan latinan kostumon. Ecx hodiaux ili suferas pro tio.

La malnova angla enhavas sonojn kiuj poste malaperis. Ekzemple, gxi havas sonon literumita kiel "gh". Gxi estis al la Esperanta "g" kiel "hx" estas al "k". Ecx hodiaux, "gh" ankoraux strange aperas en anglaj vortoj (ekz, light, rough, through), sed la sono delonge malaperis. La sono literumita kiel "th", sono nekutima inter lingvoj euxropanaj, ankoraux restas en la angla (almenaux ekster Brooklyn).

En la jarcento IX, angla literaturo aperis. La plej fama estis la epopeo Beowulf.

En la jarcento X la vikingoj atakis orientan Anglion kaj ecx translogxigxis tien. Ilia influo super la angla vortaro estis granda: vortoj tiel vulgara kiel egg (ovo), eye (okulo), take (preni), sky (cxielo), root (radiko) kaj window (fenestro), devenas de la vikingoj (aux la danoj, kiel la angloj nomis ilin). Window devenas de wind-eye ("vent-okulo").

1000

Syððan wæs geworden þæt he ferde þurh þa ceastre and þæt castel: godes rice prediciende and bodiende. and hi twelfe mid. And sume wif þe wæron gehælede of awyrgdum gastum: and untrumnessum: seo magdalenisce maria ofþære seofan deoflu uteodon: and iohanna chuzan wif herodes gerefan: and susanna and manega oðre þe him of hyra spedum þenedon;

- Luko 8:1-3

La epoko de la meza angla lingvo.

La vikingoj ankaux venkis nordan Francion kaj francigxis (kiel en Anglio ili angligxis). En 1066, estrita de Vilhelmo la Konkeranto, cxi tiuj francigitaj vikingoj, la normanoj, atakis, venkis kaj regis Brition (kaj ankoraux regis nordan Francion). La lando farigxis trilingva. La franca farigxis la lingvo de regxo kaj sinjoro, la latina la lingvo de pastro kaj profesoro, kaj la angla la lingvo de la popolo.

Tio profunde sxangxis la anglan.

Ecx nun, post unu mil jaroj, la normana klasosistemo ankoraux estas videbla en la angla: la vortoj por vulgarajxoj devenas de malnova angla: ekzemple, pig (porko), cow (bovino), dog (hundo) kaj house (domo). La vortoj de ajxoj de la ricxulo kaj reganto, devenas el la mezepoka franca: ekzemple, pork (porkviando), beef (bovviando), court (kortego), judge (jugxisto), jury (jxurio), parliament (parlamento), honor (honoro), courage (kuragxo), rich (ricxa) kaj study (studo). Ecx la vorto por la malricxuloj devenis el la busxo de la francalingvano: poor.

El la normana epoko devenis la triobla vortaro de la angla. Ekzemple, la angla havas tri vortojn signifantajn "regxa": kingly de la malnova angla, royal de la franca kaj regal de la latina. Cxiu portas diversan nuancon. La malnova angla kingly enmensigas fabelan regxon; la franca royal, la ampleksan paradon de mezepoko kortego; kaj la latina regal, la noblan mienon kaj manieron de regxo, la regxo abstrakta.

Sxangxo pli profunda okazis en la gramatiko. Iom post iom, la ricxularo kaj registaro reangligxis. Sed la nova angla ne aspektas same kiel la malnova. La malnova angla, same kiel iu ajn bona hindeuxropana lingvo de sia tago, enhavas multe de gramatikaj finajxoj. Sed en la busxo de la francalingvano, la finajxoj estis perditaj kaj forgesitaj, la angla rompita kaj kruda, uzante vortordon anstataux la gxustajn finajxojn. Lingvo malgxusta, sed ankoraux lingvo komprenebla, kaj antaux cxio, lingvo simpligita. Kaj, cxar la reangligxanto havis ricxecon, potencon kaj altan rangon, lia angla lingvo ne estis mokita sed anstataux farigxis la angla lingvo.

La lingvo ankaux simpligxis cxar dum la francaj jarcentoj, klerigita klaso mankis al anglalingvanoj, klaso kiu povis bremsi la rapidan, krudan sxangxon.

1300

Post la normanigado de la lingvo, la angla preskaux farigxis moderna:

And it is don, aftirward Jesus made iourne bi cites & castelis prechende & euangelisende þe rewme of god, & twelue wiþ hym & summe wymmen þat weren helid of wicke spiritis & sicnesses, marie þat is clepid maudeleyn, of whom seuene deuelis wenten out & Jone þe wif off chusi procuratour of eroude, & susanne & manye oþere þat mynystreden to hym of her facultes

- Luko 8:1-3

En la jarcento XIV, la angla finfine farigxis la lingvo de registaro. Cxi tiu estas la jarcento de la granda poeto Cxauxcero.

1500

La epoko de la moderna angla lingvo.

En la du jarcentoj post 1450, du sxangxoj grave influis la disvolvigxon de la angla: la invento de presarto kaj la scio pri oceana vojagxo. La unua normigis la anglan de Londono, kaj la dua disvastigis la anglojn kaj ilian potencon -- kaj tial ilia lingvo -- tra la mondo. Tial dum la jarcentoj ekde 1600, la nombro de parolantoj centobligxis.

En la jarcento XVI, la angloj komenci vojagxi tra la mondon per sxipo. Unue la anglaj piratoj, kaj tiam la angla mararmeo, potencigxis sur la maro. En 1588, la angla mararmeo venkis la hispanan mararmeon. Tio malfermis al la angloj la teron de Ameriko, precipe Nordameriko. La angla de cxi tiu jarcento estis sovagxa, ne submetinte al la libro gramatika, sed gxi ankaux estis tre fekunda. Cxi tiu estis la jarcento de Sxekspiro, eble la plej bona verkisto en iu ajn lingvo, sed certe en la angla.

1600

And it came to pass afterward, that he went throughout every city and village, preaching and showing the glad tidings of the kingdom of God: and the twelve [were] with him. And certain women, which had been healed of evil spirits and infirmities, Mary called Magdalene, out of whom went seven devils, And Joanna the wife of Chuza Herod's steward, and Susanna, and many others, which ministered unto him of their substance.

- Luko 8:1-3

En la jarcento XVII, la angloj disvastigxis al la orienta marbordo de Nordameriko. Post tempo, cxi tiuj angloj fondos naciojn Usono kaj Kanado.

La mortinta mano de la latina kaj burgxa vaneco

En cxi tiu epoko (gxis la sekvanta jarcento), oni opiniis ke la latina estis pli bona lingvo ol la angla. Sekve, multe de vortoj estis pruntitaj el la latina, precipe vortoj kleraj kaj precipe post 1650. Ankaux la latina gramatiko farigxis la modelo por la angla gramatiko. La levigxanta burgxaro studis kaj aplikis tian gramatikon -- kaj la novajn vortarojn -- por sxajni alteklasa. Tia vaneco helpis formi kaj fiksi la modernan norman anglan, kiu ecx hodiaux malsamas nur ete.

1700

En la jarcento XVIII, Usono sendependigxis for de Britio, sed britia potenco pligrandigxis en Hindio kaj Britio eltrovis Auxstralion. Pli grave, Britio komencis modernigxi, konstruinte la unuajn fabrikojn. En la sekvanta jarcento, tio farigxos la bazo de gxia monda potenco.

1800

En la jarcento XIX, la Britia Imperio farigxis la plej forta potenco en la mondo, venkinte ecx Napoleonon, reginte la maron kaj, per tio, unu kvaronon de la mondo. Tio disvastigis la anglan tra la mondo. La angloj disvastigxis al Auxstralio, Novzelando, Hindio kaj Afriko. Dume, Usono multobligxis en areo kaj logxantaro kaj, cxirkaux 1860, farigxis la plej granda anglalingva nacio.

1900

After this, Jesus traveled about from one town and village to another, proclaiming the good news of the kingdom of God. The Twelve were with him and also some women who had been cured of evil spirits and diseases: Mary (called Magdalene) from whom seven demons had come out; Joanna the wife of Cuza, the manager of Herod's household; Susanna; and many others. These women were helping to support them out of their own means.

- Luko 8:1-3

En la jarcento XX, post du mondmilitoj kontraux Germanio, la monda potenco de Britio velkis kaj gxia imperio disfalis dum la jardekoj post 1945. Sed dum Britio falis, Usono levigxis kaj farigxis mondpotenco. Ne nur la malnova, tradicia milita kaj ekonomia potenco de Usono, sed ankaux la nova potenco de la satelito, kino, televido, aviadilo, universitata esploro kaj ecx la Interreto, helpis disvastigi la anglan kaj pliigi la valoron de scio de la lingvo. Tia granda potenco mankas al la franca, tial la angla restas la sola granda monda lingvo sur tero. Neatendite, la angla nun estas instruita ne nur en la lernejoj de nacioj de la mortinta imperio, sed ankaux en aliaj, ekzemple, Indonezio kaj Etiopio -- parte cxar la lernolibroj de siaj universitatoj estas en la angla netradukita! La latina estis instruita en la mezepoka Okcidento por motivo simila.

Eble post tempo, la angla atingos la celon, dezirata de Esperanto, farigxonte la universala dua lingvo, sed probable la levigxanta potenco de Cxinio haltigos tion en la jarcento XXI.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je februaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58 T