Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > lingvo > planlingvoj > Latino sine Flexione

Latino sine Flexione

Specimeno Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Specimeno Vortprovizo Gramatiko Kritiko Post Peano

parolantoj: neniu konata
landoj: nenie
origino: inventita de Giuseppe Peano, 1903 el la latina klasika sed kun la absoluta minimumo da gramatiko (t.e., sen fleksio)
skribo: latina
specimeno:

Patre nostro, qui es in celos,
que tuo nomine fi sanctificato.
Que tuo regno adveni;
que tua voluntate es facta
sicut in celo et in terra.
Da hodie ad nos nostro pane quotidiano.
Et remitte ad nos nostros debitos,
sicut et nos remitte ad nostros debitores.
Et non induce nos in tentatione,
sed libera nos ab malo.

En 1903 Giuseppe Peano (1858-1932), itala logikisto, inventis lingvon, kiun li nomis Interlingua, sed ni nomas Latino sine Flexione ("la latina sen fleksio"). La nuntempa Interlingua estas la lingvo de Gode. La vortprovizo devenas plejparte de la latina klasika kaj la gramatiko estas ecx pli simpla ol la de Esperanto: kiel la cxina, gxi posedas nenian devigitan finajxon, ne ecx por la pluralo.

Peano enkondukis sian lingvon per artikolo, kiun li komence skribi en la latina klasika. Post klarigo pri la neneceso de iu finajxo, li faligis gxin for de sia latina. Li ripetis tion gxis li skribis en latina tute sen iu ajn finajxo -- Latino sine Flexione.

Lia latina estas neatendite legebla:

Latino es lingua internationale in occidente de Europa ab tempore de imperio romano, per toto medio aevo, et in scientia usque ultimo seculo. Seculo vigesimo es primo que non habe lingua commune. Hodie quasi omne auctore scribe in proprio lingua nationale, id es in plure lingua neo-latino, in plure germanico, in plure slavo, in nipponico et alio. Tale multitudine de linguas in labores de interesse commune ad toto humanitate constitute magno obstaculo ad progressu.

Cxi tiu legebleco inspiris la Interlinguan de Gode.

Vortprovizo

Peano akceptis la vortojn de la latina klasika kaj iun ajn vorton kiu ekzistas en almenaux du lingvoj latinidaj. Tial li ne devis utili kuriozan cxirkauxparolon por modernajxoj. Sed cxar Peano forsxiris la tradician gramatikon, la formoj de vortoj sxajnas ecx pli kaprica kaj tial pli malfacila lerni ol en la klasika latina.

Por deveni vortojn de vortaro de la latina klasika:

Substantivoj: Peano uzas la ablativan formon, kiu estas devenigita el la genetiva formo de la vortaro per la jenaj sxangxoj: -ae -> a, -i -> -o, -us -> -u, -ei -> -e, -is -> -e. Ekzemple:

        rosa, rosae      ->  rosa
        annus, anni      ->  anno
        puer, pueri      ->  puero
        casus, casus     ->  casu
        cornu, cornus    ->  cornu
        dies, diei       ->  die
        pax, pacis       ->  pace
        dens, dentis     ->  dente
        doctor, doctoris ->  doctore
        genus, generis   ->  genere
        corpus, corporis ->  corpore  

Adjektivoj: estas formata el la neuxtra nominativo laux la jenaj sxangxoj: -e -> -e, -um -> -o, -is -> -e. Ekzemple:

        breve            ->  breve
        nigrum           ->  nigro 
        audacis          ->  audace

Gramatiko

Latino sine Flexione ne posedas finajxojn. Anstataux gxi dependas de vortordo, kunteksto kaj helpvortoj por klarigi la interrilaton de vortoj.

....

Kritiko

Kvankam Peano forigis la finajxojn de la latina klasika, li retenis la vortprovizon en gxia tuta malfacila gloro. Simile al la Interlingua de Gode, la baza radikaro de Latino sine Flexione estas tro granda por la vulgarulo. Kaj la manko de finajxoj ne signifas manko de gramatiko, nur gramatiko kiu agas per aliaj rimedoj: vi ankoraux devas lerni la vortordon kaj cxirkauxparolojn necesajn por efika esprimado en la lingvo.

Post Peano

Nuntempe la latina de Peano estas ecx pli morta ol la latina klasika, restante kuriozajxo. Sed la Interlingua de Peano inspiris Godeon kontribui sian Interlinguan, Interlingua kiu evitis la difektojn de Peano: Gode uzis vortojn latinidajn, ne klasikajn, kaj li konservis suficxan finajxojn por fari la lingvon natura kaj facile lernebla por angloj kaj latinidoj.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je aprilo 2001.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02 T T