Enciklopedio Kalblanda > lingvo > hindeuxropana > latinida > latina |
parolantoj: ?
landoj: Vatikano, oficiale sed ne praktike.
origino: la lingvo de antikva Romo
skribo: latina
specimeno:
saluton
Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.- Mateo 6.9-13
La latina, la antikva lingvo de Romo, estis la cxefa lingvo de la Romia Imperio, de la Katolika Eklezio kaj la interlingvo de la Okcidento de la jarcento -I al la jarcento XVII. Dum multe de la historio de la Okcidento, gxi estis la lingvo de registaroj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj ecx poetoj. Gxi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Auxgusteno, Abelardo, Akvino, Danto, Koperniko, Erasmo, Moreo, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neuxtono kaj ecx, hodiaux, la lingvo de Johano Pauxlo la 2-a. Gxi estis lingvo favorita de Tolkieno. Ecx gxis la frua jarcento XX, la latina restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika meso. La levigxo de presarto kaj naciismo, komencinte en la jarcento XV, mortigi la latinan kiel interlingvo. Sed ecx hodiaux gxi estas fonto por sciencistoj kiam ili inventas novan vorton. Nur la Vatikano ankoraux uzas la latinan oficiale, ecx eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed ecx en la katolika eklezio, la latina mortis kiel la efektiva interlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj en la jarcento XX. Ekzemple, la nova katekismo estis redaktita en la franca, ne la latina.
La du cxefaj mondlingvoj -- la angla kaj la franca -- havas vortaron tre latinema, la franca deveninte de la latina mem.
La ora epoko de literaturo latina estis en la jarcento
-I (la fina jarcento de la Romia Respubliko) sub la plumo de
Cicerono,
Cezaro,
Lukrecio,
Katulo
kaj aliaj.
La jarcento sekvinta (la unua de la Imperio) estis la epoko
argxenta.
Gxi floris sub la plumo de
Vergilio,
Horacio,
Ovidio,
Lukano
kaj aliaj.
La latina restis la cxefa lingvo de okcidenta literaturo gxis la
Renesanco, kaj de scienco kaj filozofio gxis la jarcento XVII.
Inter -100 al 300, la Imperio disvastigis la latinan al
okcidenta Euxropo kaj Dacio (la nuna Rumanio). Sed la lingvo disvastigita
ne estis la klasika latina de Cezaro kaj Cicerono, sed la vulgara
latina, la latina de la strato disvastigita de soldato kaj komercisto
al la provincoj. Simile, la strata angla de Londono, kaj ne la angla
de Sxekspiro aux Miltono, estis
disvastigita al Auxstralio en la jarcento XIX (kio estas ankoraux auxdebla
en la busxoj de Sydney kaj de orienta Londono).
La vulgara latina estis lingvo pli simpla ol la klasika
kaj jam simila al la modernaj latinidaj lingvoj. La simpligado okazis
precipe pro la sxangxo de sono de la latina en la kelta busxo, kiu
sensencigis multe da finajxoj, kaj tial la gramatiko devis
algxustigi, devinte uzi prepoziciojn kaj vortordon kie finajxoj
ekfiaskis. Estis ankaux malsamo en la vortaro. Ekzemple, kiun Cezaro
nomis equus, siaj soldatoj nomis caballus, el kiu devenis,
post jarcentoj,
caballo (hispane),
cavalo (portugale),
cavallo (itale kaj interlingue),
cal (rumane),
cheval (france)
kaj nia
cxevalo.
En la jarcento IV, kun la levigxo de kristanismo, la nova proleta religio de
la Imperio, la vulgara farigxis la cxefa lingvo de avangarda kulturo.
Gxi estis la latina de la
Vulgato, la cxefa latina traduko de la Biblio ecx hodiaux.
Post la disfalo de la Imperio en la jarcento V, la
provincoj farigxis izolitaj, unu de la aliaj. Iom post iom, el la
vulgara latina, novaj latinidaj lingvoj naskigxis inter
500-1000:
La haitia kaj papamiento estas lingvoj
kreolaj: la vortoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko.
La provenca estas la mezepoka formo de la moderna okcitana;
gxi estis parolita en suda Francio kaj kantita de
la trobadoroj.
Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla prunteprenis ege el la
franca kaj la latina ekde 1100.
La potenco de sxtato kaj lernejo mankis al
la kataluna, okcitana, provenca kaj sarda , tial ili
restas lingvoj sen famo, sen granda kulturo. El ili, la kataluna estas la
plej forta. Anstataux, historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke,
la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el
la latinida de Madrido. Se Hispanio venkis Portugalon, eble la
portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo
hodiaux parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de
Romo pro la frua potenco de Florenco kaj Venecio kaj pro la longdauxra
naciisma malforteco de Romo sub la papoj.
El la latinidaj, la plej furoraj estas la hispana kaj la
franca. La hispana havas pli da
busxoj, sed la franca multe pli
da dualingvanoj, farinte gxin kun la angla unu el la du veraj
mondlingvoj.
La velkinta gloro de la latina, tamen, ade instigas la revon pri nova
interlingvo -- ekzemple, Latino sine
Flexione, Interlingua kaj Esperanto, cxiu estante, plejparte, lingvo
novlatina. Estis pli ol 30 tiaj lingvoj novlatinaj.
La latina estis unu el la cxefaj fontoj el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo . Cxirkaux 75% el la vortoj de
teksto Esperanta estas el lingvo latina aux latinida.
la vulgara latina
la latinida
(La nombroj interkrampaj estas la nombro de milionoj da nunaj
denaskaj parolantoj).
la novlatina
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je februaro 1996.