Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > literaturo > Ovidio
La filino de Mino
La filino de Mino de Salvador Dali

Ovidio

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Vivo Verko Post Morto
Iamque opus exegi, quod nec Iovis ira nec ignis
nec poterit ferrum nec edax abolere vetustas.
cum volet, illa dies, quae nil nisi corporis huius
ius habet, incerti spatium mihi finiat aevi:
parte tamen meliore mei super alta perennis
astra ferar, nomenque erit indelebile nostrum,
quaque patet domitis Romana potentia terris,
ore legar populi, perque omnia saecula fama,
si quid habent veri vatum prefagia, vivam.

- Ovidio, Metamorphoses
Ovidio (-43 al 17) (latine, Publius Ovidius Naso) estis romana poeto, unu el la cxefaj poetoj de
la latina, la auxtoro de Metamorphoses kaj Ars Amatoria, inter aliaj. Multe de niaj rakontoj pri la grekaj kaj romanaj dioj kaj herooj devenas de Ovidio.

Mastro de rakonto kaj verso, liaj vortoj cxe la fino de Metamorphoses ne estis vantaj: liaj libroj ja dauxris tra la epokoj. Aliflanke, kvankam li skribis precipe pri amo, dioj kaj herooj, lia verso ofte estas pli lerta kaj glata ol profunda en sento aux penso. Spite de tio, lia influo super la arto de la Okcidento estas granda.

Vivo

Ovidio venis de Sulmo, urbo 140 km oriente de Romo, trans la montaro. Lia familio estis ricxa, de alta klaso, kaj lia patro sendis lin kaj lian fraton al Romo por studi retorikon kaj legxon. Ovidio farigxis administranto kaj, poste, jugxisto. Li eble, post tempo, farigxus ano de la Senato, sed anstataux Ovidio sekvis la veran pasion de sia koro kaj farigxis poeto. Li farigxis fama, sed en 8 Auguxsto Cezaro ekzilis lin. La rezono ne estas klara. La Ars Amatoria pri amoro ja ofendis Auxguston, sed tio ne estas sole per si mem rezono suficxa. Sxajne Ovidio sciis ian malluman sekreton pri Auxgusto. Ovidio estis ekzilita al la marbordo de la Ponto (la Nigra Maro), kie li logxis gxis morto.

Verko

Metamorphoses: ("Metamorfozoj") 15 libroj kiu priskribas la historion de la mondo de kreo al Auxgusto Cezaro per rakontoj pri grekaj dioj kaj herooj. Rakontoj de amo, jxaluzo, ruzo, perfido, murdo, de homoj kiuj farigxas arboj, birdoj, bovinoj, roko, steloj, dioj, ktp. Herkulo, Venuso, Dafna, Eneo, Teseo, Mino, Ikaro, ktp. Lia cxefa verko kaj nia cxefa fonto de greka mito.

Fasti: ("Festoj") 6 libroj, pri ses monatoj de la romana jaro. Nur duone finita. Historio, astronomio, religio.

Tristia kaj ex Ponto: leterojn Ovidio skribis en ekzilo. Atendite malgajaj.

Amores: ("Amoroj") 5 libroj de poemoj de amoro. Lia plej frua verko. Lerta sed ne profunda en sento. Grande influis la poezion de amoro de la Okcidento.

Ars Amatoria: ("La Arto de Amoro") manlibro en verso por viro kaj virino pri la arto de amoro. Li estis ekzilita parte pro cxi tiu libro.

....

Post morto

Ovidio estis fama en sia tempo, ecx en ekzilo. Poste, dum 1100-1650, li estis legita tra la Okcidenton kaj grande influis gxian belarton. Li influis, inter aliaj, Danton, Boticxelon, Sxekspiron kaj Miltonon. La Romeo kaj Julieta de Sxekspiro, por ekzemplo, venis de la rakonto de Piramo kaj Tisba en la kvara libro de Metamorphoses.

....


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je julio 2000.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03 T T