Enciklopedio Kalblanda > filozofio > Makiavelo |
Makiavelo priskribas homon laux siaj agoj, ne laux siaj devoj.
- Francisko Bakono
Nikolao MAKIAVELO (1469-1527) (itale, Niccolo Machiavelli)
politika filozofo de renesanca Florenco, auxtoro de La
Princo (1513), manlibro por la regnestro, en kiu Makiavelo
konsilis la princon agi ecx hipokrite kaj malmorale por forsavi kaj
prosperigi sian regnon. Makiavelo verkis la libron por Lorenzo de Medicxio,
nevo de papo Leono X, sed Lorenzo estis pli interesita de hundoj. Makiavelo
amis Florencon kaj Italion kaj deziris princon
kiu povus unuigi la landon kaj liberigi gxin de la barbaroj (t.e., la
francoj kaj hispanoj). Lia scio kaj sperto de politiko estis tre profunda
kaj ampleksa, pro studo de antikva historio, pro sperto kiel alilanda
sekretario de Florenco kaj ecx pro sperto kiel politika malliberulo.
Makiavelo estis filo de malnobla legxisto kaj bienisto. Lia patro havis
nemalgrandan bibliotekon kaj sxatis legi: foje li gajnis ekzempleron de
Livio kiel pago por indeksado. Makiavelo ankaux sxatis legi kaj gajnis
profundan scion pri historio el la biblioteko.
En 1494, la Medicxioj estis renversitaj kaj la florenca
respubliko estis starigita. En 1498, Makiavelo, malnoblulo,
farigxis la alilanda sekratario por la respubliko. Aldone al lia scio pri
historio, li posedis menson tre inteligentan kaj subtilan. Li legis homojn
ne nur laux vorto, sed ankaux laux ago, mieno kaj motivo. Li fidis sian
analizon kaj scion, ne la opinion de la multaj. Kiel sekratario li vojagxis
tra Italion kaj al Francio, Svislando kaj Germanio. Li parolis kun regxoj,
papoj, generaloj kaj kardinaloj kaj gajnis grandan sperton pri efektiva
politiko.
En 1512, la respubliko falis kaj la Medicxioj revenis, kiuj
sendis Makiavelon al malliberejo. Torturinte lin kaj ne trovinte kulpon en
li, ili fine liberigis lin. Sen posteno, Makiavelo forlasis Florencon kaj
iris al la bieno, kiun li heredis de lia patro, por logxi. Tie li studis la
antikvulojn kaj verkis siajn majstrajxojn: La Princo (1513)
kaj la Diskursoj (1519).
...
Spite de lia konsilo al princoj, Makiavelo mem ne havis koron glacian
kaj kruelan. Li estis amikema, sprita kaj grandanima. Li estis bona amiko,
bona patro, bona civitano. Li iris al meso, sed ne auxskultis al la
prediko, cxar "mi ne praktikas tion". Li parolis kun princoj, ludis kun
bucxistoj kaj muelistoj kaj vizitis publikinojn kaj astrologojn.
Makiavelo konis Leonardon. Ili amikigxis
kiam Leonardo laboris por Cezaro Borgxio.
La Princo: Tra la epokoj, sagxuloj konsilas la
princon esti justa, prudenta, modera kaj celi la amon de sia regataro.
Cicerono estas bona ekzemplo de tia konsilo. Sed Makiavelo, kiu jxus vidis
la disfalon de la florenca respubliko en 1512 pro la justa koro de
Soderini, ne volis pensi pri la princo ideala sed la princo praktika kaj
efika.
La agoj de princoj kaj homoj, diris Makiavelo, cxiam estas pelitaj de la
samaj pasioj. Tial, per scio pri la agoj de granduloj lernita de li de
longa sperto de la moderna kaj sencxesa legado de la antikva, Makiavelo
posedis grandan praktikan scion pri la arto de regnestro, pri la ago kiu
profitas la regnon, kaj pri la ago kiu malprofitas.
...
Diskursoj: Kvankam La Princo estas la
plej fama el liaj libroj, la plej grava estis Discorsi sopra la prima
deca di Tito Livio (1519), diskursoj pri la historio de Livio pri la
roma respubliko. En la Diskursoj Makiavelo klarigas sian tutan
filozofion pri historio, politiko kaj la fondo de respubliko forta kaj
dauxra. Laux Makiavelo, la roma respubliko estas la plej bona modelo
(kvankam la de Venecio estis pli longdauxra kaj paca) ...
Historio florenca: historio de Florenco de la
disfalo de la Imperio al 1492. Verkita kaj dedicxita al papo Klemento VII
(Julio de Medicxio). Per komparo al la roma respubliko, Makiavelo montras
kial Florenco estas tiel malforta kaj politike malfelicxa. En la libro,
Makiavelo kritikis la Medicxiojn per la busxoj de iliaj malamikoj.
Makiavelo ankaux verkis komediojn (Mandragola, inter aliaj)
kaj poezion. Li neniam verkis tragedion.
La lingvo kaj stilo de lia prozo estis tre bona, sed lia poezio estis
meza. Li skribis en la itala (la toskana, pli
precize), ne en la latina. Li regis la
latinan, sed gxenerale li skribis por Italio, ne por Euxropo.
...
...
Makiavelo sxatis Lukrecion, Danton, Vergilion kaj, super cxiuj, Livion.
Lukrecion li kopiis propramane. Gxenerale, Makiavelo sxatis legi pri
historio kaj amo, la du pasioj de lia vivo estinte politiko kaj virinoj.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02
Vivo
Verko
Post morto
Biblioteko:
Makiavelo legis, inter aliaj:
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je februaro 2001.