Enciklopedio Kalblanda > astronomio > planedoj > Venuso |
Merkuro Venuso Tero Marso Jupitero Saturno Urano Neptuno Plutono
Venuso, frato de Tero kaj Marso, estas iomete pli malgranda ol Tero, sed multe pli varmega: la temperaturo sur la suprajxo de Venuso estas suficxe varma por fandi plumbon! Kvankam Merkuro estas pli proksime al Suno, Venuso estas pli varmega cxar siaj nuboj, kiu cxiam kovras la planedon, tenas tro multe de la hejto ricevita -- kiel auxto staranta en la somera suno. La tiel-nomata plantodoma efiko. Tial, dum Marso sxajne estas tro malvarma por subteni vivon, Venuso sxajne estas tro varma.
La belaj nuboj de Venuso ne estas de akvo, sed de sulfata acido. La aero estas plejparte de karbona dioksido kaj estas tre densa kaj peza. Fakte, gxi estas tiel densa ke se vi starus sur Venuso, vi sxajne starus je fundo de granda pelvo.
La venusa tago: la suno superiras en la okcidento kaj, post 4 termonatoj, subiras en la oriento (kvankam sub la dikaj nuboj de Venuso, la Suno estas nevidebla). Tiam sekvas 4 termonatoj da nokto.
Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la suprajxo de Venuso enhavas movantajn kontinentojn. La suprajxo estas kovrata de krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj.
Venuso estas ankaux nomata la matenstelon aux vesperstelon, cxar gxi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko. Sed, malsimile al aliaj steloj, gxi ne trembrilas. Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj de antikva Meksiko. Gxi estis la stelo de la plumita serpenta dio, Kvetzalkoatlo.
El la multaj robotoj senditaj al Venuso el Tero, la kvar plej sukcesaj estas Pioneer (usona) en 1978, Venera 15 & 16 (rusaj) dum 1983-84 kaj Magellan (usona) dum 1990-94. Magellan iris cxirkaux Venuso por mapi gxian suprajxon per radaro, verkinte la plej detalan mapon, kiun ni nun havas. Magellan uzis la atmosferon por bremsi kaj stiri, tekniko konata kiel aerobremsado. Je oktobro 1994, Magellan falis en la atmosferon, kie gxi estis detruita de la atmosfera premo.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:05