Enciklopedio Kalblanda > literaturo > Danto |
Biblioteko Ligiloj Enciklopedio
Danto (1265-1321) (itale, Dante ALIGHIERI) estas la fama
itala poeto de Florenco kiu verkis la poemon La Komedio
Dia kiu priskribas vojagxon tra inferon, purgatorion kaj
paradizon.
Danto naskigxis en Florenco en 1265 (cxirkaux la 29-a de majo),
al familio nobela sed malricxa, kiel multaj de dauxranta famo.
En 1274, kiam li nur havis naux jarojn, Danto unuafoje vidis
Beatrica PORTINARI-on (1266-90) kaj enamigxis al sxi.
En 1285 Danto estis edzigxita al Gemma DONATI kaj havis kvar
infanojn (Jakobo, Petro, Johano, Antonia).
En 1289, Danto batalis en la batalo de Campaldino kontraux la
Gibelinoj. Danto skribas pri cxi tiu batalo en La Komedio kiam
en purgatorio. La Guelfoj subtenis la papon kaj la Gibelinoj
la imperiestron (en Germanio) de la Sankta Roma Imperio. Italio en la tago
de Danto estis elsxirita de ilia ada milito.
En 1290, Beatrica mortis june kaj Danto, por eviti sian malgxojon,
studegis filozofion, teologion kaj provencan poezion, kaj verkis sian
unuan verkon, La vita nuova.
En 1296, Danto partoprenis en florenca politiko, aligxinte
la partion de la Blankaj Guelfoj.
En 1302, kiam Danto forestis, la Nigraj Guelfoj venkis la
Blankajn Guelfojn kaj Danto estis ekzilita, perdinte cxion. Danto vojagxis
tra Euxropon -- al Parizo kaj eble al Oksfordo -- kaj fine logxis en la
itala urbo Verono kaj poste en Raveno, kie la verkis La
Komedion. Danto verkis cxiun cxefan verkon de si en ekzilo escepte
de La vita nuova.
Danto mortis en ekzilo en Ravenna en 1321.
Lia domo ankoraux staras en Florenco (kiun mi vidis propraokule). Li
iradis al la pregxejo Sankta Johano. Gxioto,
la pentristo, estis lia amiko.
La Divina Commedia (1314-21)
("La Komedio Dia"), poemo de 14 000 versoj, krio kontraux la morala acxeco
de la mondo, priskribas vojagxon tra la postmortan mondon de infero,
purgatorio kaj paradizo, kiujn Danto logxigis kun homoj kristanaj kaj
paganaj, historiaj kaj samtempaj. Li ecx metis samtempan papon (Nikolao
III) en inferon (kun multaj aliaj klerikoj) kaj paganon (Katono) en
purgatorion. Verkite en ekzilo, la poemo havas multe de vortoj malmolaj por
Florenco, lia hejmurbo. Danto estas gvidita de Vergilio tra inferon kaj purgatorion, kaj de
Beatrica tra paradizon. La ago okazas je la printempo de 1300, malluma
parto de la vivo de Danto jxus antaux sia ekzilo. La poemo estas verkita
en terza rima, komplika formo de pentametro.
La Komedio havas tri partojn:
Inferno ("Infero"),
Purgatorio kaj
Paradiso ("Paradizo").
Kvankam plena de konjekto kaj interpretebla kiel alegorio, la
priskribo de la postmorta mondo estas bazita sur la plej bona scio
de sia tago. Laux Danto, infero estas sub la tero,
purgatorio estas montego en tiu, kiun ni nomas la Suda Pacifiko,
precize kontrauxpoluse de Jerusalemo, kaj paradizo estas la kosmo,
el la Luno al Dio mem, kiu staras ekster la universo, ekster spaco kaj
tempo. Kiel Danto konfesas, multe de paradizo estas super la priskriba povo
de lingvo.
Kiu estas kie (inter aliaj):
Danto estas metita en purgatorio pro lia famamo.
Notu ke Statio, la latina poeto de la jarcento I, estis pagano
laux historia scio, sed Danto supozas ke li konvertis al kristanismo iafoje
antaux morto
La poemo belege resumis la mezepokan mondbildon de Euxropo, estinte la
poezia frato de la filozofia Summa Theologica de Akvino, priskribinte mondbildon kaj kristana
kaj aristotela. La Komedio ankaux estis la unua cxefa
verko de okcidenta literaturo verkita en nek la latina nek la greka. Tri
jarcentoj post La Komedio, preskaux cxiu verko de originala
literaturo de la Okcidento estis verkita en nacilingvo, ne en la latina.
En gxia uzo de nacilingvo kaj ankaux en gxia kunigo de la
kristana kun la klasika (el la rolantoj al ecx la subtenanta
filozofio), La Komedio estis antauxkurinto de la
Renesanco.
Antauxe, Danto verkis La vita nuova ("La vivo nova")
cxirkaux 1293. Gxi estas aro de prozo kaj poezio pri Beatrica kaj
amo.
Danto ankaux verkis pri politiko (De monarchia) kaj lingvo
(De vulgari eloquentia).
Danto multe admiris la latinan poeton, Vergilio, pri kiu li diris "De la aliaj poetoj
honoro kaj lumo ... Vi estas mia mastro kaj mia auxtoro, vi estas sole tiu,
kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorita".
Danto argumentis (en De vulgari eloquentia) kaj efektive
montris (per La Komedio) ke nacilingvo, kaj ne sole la latina,
povas esti efika kaj belega ilo de alta literaturo.
Danto verkis kaj en la latina kaj en la itala, helpinte formigi la modernan italan
lingvon kaj stariginte sian toskanan dialekton kiel la itala de literaturo.
Danto influis la anglan, romantikan poeton
Blakeo.
Danto supozas ke siaj legantoj scias pri la historio de Italio dum la
jarcento XIII (precipe de Florenco) kaj pri antikvaj auxtoroj, precipe
Aristotelo,
Vergilio,
Ovidio
kaj la de
la Biblio.
Se tia scio mankas al vi, tiam vi devos legi lin kun piednotoj aux bona
enkonduko (kvankam Danto ankoraux estas tre leginda ecx sen tia helpo).
Notu ke cxi tiuj auxtoroj estas bazaj ne nur al Danto, sed al euxropo
literaturo gxenerale dum 1250-1650, tial scio pri ili estas profita
gxenerale.
Traduko en Esperanto de la tuta Komedio ekzistas kaj
bonega traduko de Infero mem.
....
Inter aliaj libroj, Danto legis:
Por Danto, Aristotelo estas "la Filozofo" kaj Vergilio, "la Poeto".
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:59
Vivo
Verko
Laux katolikismo, homo post morto iras al
unu el tri lokoj: Se li grave pekas (murdo, adulto, sxtelo, ktp) senpente,
li iras al infero, kie li estas punita por cxiam. Se li pekas sed
poste pentas, li iras al purgatorio, kie li ja estas punita, sed
poste iros al paradizo, la tria loko. Se li kredas kaj estas sen peko
antaux Dio (cxar liaj pekoj estas pardonitaj), li iras al paradizo,
kie li vivos kun Dio felicxe por cxiam. Protestantismo kaj islamo ankaux kredas al infero kaj paradizo, sed
ne al purgatorio.
Post Morto
Konsilo al al Leganto
Biblioteko:
Ligiloj:
Gxioto
Originale verkita de Stefano KALB
je januaro 1997.