Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > filozofio > geniuloj > Spinozo

Spinozo

IK: 153

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Spinozo (1632-1677) (latine, Benedictus de Spinoza) estis nederlanda filozofo. Li estis influita de la penso de mezepoka judismo, Hobeso kaj, precipe, Kartezio, kies vortojn kaj difinojn li prunteprenis.

Simile al Kartezio, Spinozo aplikis la metodojn de matematiko al filozofio. Malsimile al Kartezio, li vidis nenia esencan diferencon inter menso kaj korpo, Dio kaj naturo.

Simile al Hobeso, li kredas en la ideo de la socia kontrakto kaj en la profunda egoismo de homo. Malsimile al Hobeso, tamen, Spinozo kredis ke la homo povas pensi kaj agi por la komuna bono de socio, komprenante ke la bono de socio estas la bono de la individuo. Laux Spinozo, peko kaj malbonagado estas la produkto de nescio, de malkompreno, de spirita blindeco. La homo kiu komprenas racie, povas agi racie -- t.e, virte kaj bone. Pro tio, la politiko de Spinozo estas pli liberala ol la de Hobeso (la baptopatro de la banana respubliko).

Lia familio estis judoj kiuj forfugxis de Hispanio kaj Portugalio por eviti la persekutadon de la Inkvizicio, veninte al Amsterdamo. Tie Spinozo estis edukita kaj studis ambaux judan penson kaj modernan filozofion, precipe la de Hobeso kaj Kartezio. En 1656, lia penso farigxis tro radikala kaj estis forigita de la sinagogo kun multaj malbenoj kiel herezulo: Li diris, ke la senkorpeco de Dio, la ekzisto de angxeloj kaj la senmorteco de la homa animo ne estas pruveblaj per la Biblio. Tiam Spinozo forlasis Amsterdamo (sed restis en Nederlando, kie li gxuis grandan liberecon de penso) kaj li sxangxis sian personan nomo de la juda Baruch al la kristana Benedikto. Spinozo kredis al Dio kaj vidis Dion kiel la fino kaj celo de homo, sed lia teologio estis panteista (vidinte Dion en cxio) kaj, en sia tempo, blasfema. Pro tio la plimulto de liaj verkoj estis eldonitaj postmorte.

Spinozo gajnis sian panon kiel lensofaranto, vivinte simple kaj malricxe, dedicxinte sin al la disvolvigo de sia filozofio. Li refuzis postenon kiel profesoro cxe Heidelberg tiel, ke li povus resti intelekte sendependa. Bedauxrinde, li mortis mezagxe de pulma malsano.

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04 T