Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > filozofio > Unamuno

Unamuno

kristanismo

Diroj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Vivo Verko

Vivo

Mikaelo de UNAMUNO (1864-1936) (hispane, Miguel de Unamuno) estas, kun Ortega y Gasset, unu el la plej influaj hispanaj filozofoj de la jarcento XX. Li luktis pri la temo de fido kaj racio, starinte inter la pasintaj mistikaj sanktuloj de Hispanio kaj la estontaj ekzistencialistaj filozofoj de Euxropo, inter katolikismo kaj modernismo. Profesoro de la greka lingvo cxe la Universitato de Salamanko, kaj poste la rektoro, li firme kaj kuragxe staris kontraux la tirana registaro de Hispanio, rezultinte en ekzilo al Francio en la 1920-oj kaj morto en la 1930-oj.

Verko

Li verkis poezion, romanojn kaj eseojn. La plej grava de lia verkaro estas De la sento tragika de la vivo (1913), la konfeso de sia filozofio. La vivo de Donkihxoto kaj Sancxo (1905) estas detalan analizon de romanon de Cervanto. Sankta Manuelo Bona, martiro (1931) estas filozofian romanon kiu rakontas pri sacerdoto kiu luktas pri fido kaj dubo, kiu ne kredas al la vivo eterna, sed predikas tion al siaj parohxanoj, "ne por mortigi ilin". En La angoro de kristanismo (1924), Unamuno klarigas kial lia kapo ne povis kredi al la kristanismo, kiun lia koro amis.

Kiel Tolstojo, Unamuno enviis la simplan fidon de la kamparano sed estis tro modernista por esti ekleziano. Fido kaj dubo.

Laux Unamuno, la radiko de cxiu filozofio kaj cxiu religio -- fakte, de cxiu homa ago kaj penso -- estas la timo de morto kaj la deziro por senmorteco. Famo, arto, mono, familio, plezuro, egoismo, filozofio, Dio -- en cxiu ni sercxas (konscie aux subkonscie) ian senmortecon aux, kiel Spinozo, konsolon pri nia morteco. Homo, kiel Unamuno diras, estas la animalo, kiu gardas siajn mortintojn. Aristotelo diras ke homo estas la animalo politika, sed homo ja estas la animalo tragika.

Fido kaj Racio: Laux Akvino, fido estas superracia sed ne kontrauxracia, sed laux Unamuno, gxi estas superracia sed iafoje kontrauxracia. Ekzemple, la pruvo de Akvino ke la homa animo estas senmorta (Summa Theologica I 75.1-6 (angle)), kiu nur konvinkas la konvinkiton, ne la skeptikan homon de racio. Kaj, kvankam Spinozo kaj Niecxo penis pruvi racie la senmortecon de iu parto de la animo, tio ne estas la "mi", kiun ni konscie konas.

Cxar racio ne povas pruvi la senmortecon de la animo, gxi estas la malamiko de homo, de vivo. Kaj racio, kiu komencis kiel la ora vojo al la vero, en la fino detruas la veron per skeptikismo.

Unamuno staris inter du mondoj: inter la tradicia katolikismo de Hispanio kaj la nova modernismo de Euxropo; inter fido kaj racio. Kaj li vidis ke nek fido nek racio povas tute sati la homon: fido satas la koron sed ne la kapon, dum racio satas la kapon sed ne la koron. Plue, fido estas kontrauxracia kaj racio estas kontrauxfida. Tial nek racio nek fido povas aux tute venki aux tute sati.

Lia solvo: De la sento tragiko de la vivo.


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je junio 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:05 T