Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > filozofio / scienco / matematiko > geniuloj > Kartezio

bildo de Jerome Snyder, © TIME-LIFE Books Kartezio

IK: 158 kristanismo modernismo

Diroj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Renato KARTEZIO (1596-1650) (france: René Descartes) estis la unua moderna filozofo de la Okcidento, la unua moderna matematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kun Galileo kaj Bakono). En la Okcidento en la jarcento XVII filozofio estis tute refondita: anstataux uzinte Aristotelon kaj la Eklezion kiel bazo de vero, filozofoj -- Kartezio, Bakono, Hobeso, ktp -- rekonstruis filozofion per siaj mem manoj.

Kartezio estis tiu, kiu diris, Cogito ergo sum ("Mi pensas tial mi estas"), fondinte sian filozofion sur radikala dubo. Kiel Bakono, Kartezio pensis profunde pri la demando, "Kiel pensi kaj scii pri la mondo?"

La sistemo de scio kiun Kartezio konstruis estis tute bazita je racio, rezonanta el iuj antauxsupozitaj veroj. Simile al la matematiko de Euxklido, sed aplikita al filozofo. Malsimile al la sistemo de Bakono, gxi ne estas bazita sur sperto de mondo aux indukto. Per sia sistemo, Kartezio fondis la skolon de racionalismo, formo de idealismo. Racionalismo diras ke homa scio estas bazita de racio kaj ideoj kunnaskitaj. Lokeo kaj Humo kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraux cxi tiu skolo, fondinte sian mem skolon, empiriismon, kiu diris ke sentumo, ne denaskaj ideoj, estas la bazo de scio.

Kvankam Kartezio vidis naturon kiel grandan masxinon, li diris ke menso ne estas mekanika. Tia nematerialismo denove starigis Kartezio kontraux la britaj filozofioj, ekzemple sia samepokano, Hobeso. Hobeso ankaux vidis naturon kiel granda masxino, sed en lia masxino menso ne staris aparte, sed estis tute mekanika.

Kartezio, kiel Akvino kaj Aristotelo, verkis pruvon pri la ekzisteco de Dio.

Kartezio ankaux estis grava matematikisto, inventinte analitikan geometrion, la apliko de algebro al geometrio, kiun li priskribis en La Géométrie en 1637.

Kartezio, kiu skribis latine kaj france, rimarkis, ke la latina estis perdinta sian rolon kiel la interlingvo de la Okcidento. Li proponas novan lingvon artefaritan kiel anstatauxo por la latina. La nova lingvo estus regula, neuxtrala kaj egale facila por cxiuj lerni.

Li naskigxis en Francio kaj estis klerigita de jezuitoj, sed tamen kiel plenagxulo li laboris kaj logxis cxefe en Nederlando, kie estis libereco de penso (komparu tion al Ejnstejno), sed kie li ankoraux timis la potencon de la Katolika Eklezio (komparu tion al lia samtempulo, Galileo). Ironie, Kartezio estis pia katoliko kiu komence esperis ke la Eklezio adopti lian filozofon.

...


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:01 T