Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > literaturo > Tolkieno

Tolkieno

kristanismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Tolkieno (1892-1973) (angle, John Ronald Reuel Tolkien) estis filologo kaj profesoro de Oksfordo, kiu verkis romanojn de fantazio. Liaj cxefverkoj estas La Hobito, La Mastro de l' Ringoj kaj La Silmariliono, kiuj mirinde kaj detale priskribas la imagitan mondon de Mez-Teron. Por sia mondo, Tolkieno inventis lingvojn, historion, landojn, regxojn, heroojn, mitojn, kantojn kaj kreitajxojn. Mez-Tero estas mondo de elfoj, drakoj, regxoj, ringoj magiaj, dvarfoj, ktp, sed sub la plumo de Tolkieno, cxio iel sxajnas pli reala ol nia mondo. Samkiel mito, la vero de Tolkieno sidas ne en la historia suprajxoj de la rakonto, sed en la morala centro, kiu diras pri la lukto de bono kontraux malbono.

Vivo

Tolkieno estis naskita en 1892 en Sudafriko en la urbo Bloemfontein, kie lia patro estis bankisto. Sed, pro la klimo, la familio revenis al Anglio en la urbo de Sarehole apud Birmingham. La patro mortis en Sudafriko kaj, poste en Anglio en 1904, lia patrino. Li, kun lia frato Hilary, estis tiam en la zorgo de katolika pastro.

Cxe lernejo, li lernis la antikvajn grekajn kaj latinajn librojn, la anglosaksonan lingvon (la antikva angla de la jaroj 500-1000, la angla de Beowulf). Tolkieno estis tre talenta en lingvo kaj, post kiam li lernis la kimran kaj la finnan, li inventis lingvojn por si mem kaj poste, por siaj lingvoj, la mondon de Mez-Tero.

El la historiaj lingvoj, la plej sxatataj de li estis la latina kaj la finna. El liaj inventitaj lingvoj, la plej sxatata estis la kvenja (quenya), la antikva lingvo de la elfoj, kies invento estis influita de la latina kaj la finna. El la planlingvoj, li favoris Esperanton, kiun li unufoje lernis kaj legis.

Tolkieno iris al Oksfordo (kolegio de Exeter) pro studi la anglan lingvon kaj gxian literaturon. Li diplomigxis en 1915 kaj en 1916 li edzigxis kaj iris al milito. Li batalis en la batalo de Somme -- li travivis, sed du el liaj bonaj amikoj estis mortigita. Li malsanigxis kaj revenis al Anglio.

En 1925 li farigxis profesoro de la anglosaksona en Oksfordo cxe la kolegio Pembroke kaj poste, 1945-59, profesoro de angla lingvo kaj literaturo cxe la kolegio Merton en Oksfordo. Li estis unu el la plej bonaj filologoj de sia tempo. Li studis pri la lingvo kaj literaturo de la West Midlands (Okcidentaj Mezlandoj) de Anglio, precipe en Beowulf, Ancrene Wisse kaj Sir Gawain and the Green Knight.

Verko

Dum la jardekoj kiel profesoro kaj poste, 1925-73, li verkis kaj perfektigis siajn librojn pri Mez-Tero. Li rakontis pri Bilbo Baginzo al siaj infanoj kaj, en 1937, eldonis la rakonton kiel La Hobito. Post tio, li verkis aliajn librojn pri Mez-Tero: La Mastro de l' Ringoj (eldonita en 1954-55 kiel tri libroj pro longeco: La Kunularo de l' Ringo, La Du Turoj kaj La Reveno de la Regxo) kaj La Silmariliono (1973).

La stilo de Tolkieno ne estas eleganta kaj subtila, sed simpla kaj cxarma kaj ankoraux ne-moderna. Li preferas vortojn malnovaj kaj mallongaj, ne la novaj kaj longaj. Tio donas al liaj skriboj la econ de antikva fabelo.

CS Lewis, alia profesoro de literaturo cxe Oksfordo, kiu ankaux inventis kaj skribis pri fantazia mondo (Narnio), estis amiko de Tolkieno. Kvankam Lewis tute admiris Tolkienon kaj liajn verkojn, Tolkieno ne admiris la librojn de Lewis pri Narnio. La libroj pri Narnio ja estas bonaj, sed ne en la sama klaso kiel la de Mez-Tero. Ambaux Lewis kaj Tolkieno esits seriozaj kristanoj, kaj ilia kristana mondbildo profunde influis iliajn kreojn -- ambaux rakontis pri lukto inter la bono kontraux la miso, kie la miso estis pli forta (precipe per magio), sed la bono, post longa tempo, finfine venkas. Pri La Mastro de l' Ringoj, Tolkieno diris, ke gxi "fundamente estas religia kaj katolika".

Tolkieno diras ke liaj romanoj estas tute por amuzo kaj estas sen iu ajn profunda signifo. Ekzemple, la Ringo ne estas metaforo por la atombombo, la milito kontraux Sauxrono ne estas subtekste pri la milito kontraux Hitlero, ktp.

Cxar la mono por tajpisto mankis al Tolkieno, li devis retajpis siajn librojn antaux eldono.

La verkoj de Tolkieno estis tradukita el la angla en Esperanton de la fama Esperantisto William AULD. Partoj de cxapitroj estas disponeblaj sur la reto.

pli informo pri Tolkieno ...


Gandalfo

Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je aprilo 2000.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04 T