Enciklopedio Kalblanda > astronomio > planedoj > Tero |
Merkuro Venuso Tero Marso Jupitero Saturno Urano Neptuno Plutono
Tero, frato de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo tial vivo estas ebla. Laux homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero sxajne estas gxusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum gxia pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, negxo, glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas vivo (arbaro kaj herbaro). La lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.
La cxefa formo de vivo estas bakterio. La cxefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaux kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laux nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaux estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne suficxe sagxa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aux tre rara aux tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Gxi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto farigxinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaux Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de al Universo, ne astro movanta tra la kosmo.
La datoj estas laux miliardoj da jaroj antaux nun:
Por kauxzo mistera, iam okazas granda mortigxo, profunde sxangxante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaux 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosauxrojn, kaj eble estis kauxzita de falego de astroido. La plej granda mortigxo okazis antaux 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortigxis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortigxo okazis antaux 438 milionoj da jaroj.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04