| “Sed kial, 
                    kial, kial?” diris la policano preskaŭ krie al sia edzino, 
                    kiu estis lia plej helpema kunlaboranto.  
                    “Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon.  Oni ne kaptas homon por la simpla 
                    plezuro travivi aventruon !  
                    Ŝi ne estas riĉa.  
                    Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis.  Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, 
                    honestan vivon.  Do 
                    ne ĉar ŝi enkiksis sin en iun kriman agadon ili 
                    ŝin kaptis.  Pro kio do? Por kio?”              
                    “Ŝi instruas, vi diris al mi.  
                    Kion do ŝi instruas?  
                    Kio estas ŝia fako?”              
                    “Ŝi instruas historion, sed estas specialisto 
                    pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj.” 
                                 
                    “Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne 
                    trovos la motivon uzante nur nuan imagon.  
                    Ni prefere uzu la faktojn.  
                    Ni provu munmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la 
                    okazaĵoj.  Kiel la afero komenciĝis?” 
                                 
                    “Ni ne scias multon.  
                    Mi raportu jene.  
                    Du gestudentoj – Tom kaj Linda – rimarkis, ke alta 
                    blondulo metas ion en la tason de Gerda.  
                    Ili rimarkis pro lia kaŝa, stela maniero agi.  
                    Iom poste, Gerda eliras en la mamserva restoracio tra 
                    la pordo koridora.  Tuj 
                    poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus.  
                    Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe, eliras 
                    kune kun Tom.  Ili trovas Gerdan en la koridoro 
                    : ŝi kuŝas senkonscia.  
                    Tom foriras serĉe al helpo, dum Bob gardas la 
                    junan profesorinon.  Kiam Tom revenas kun la flegistino, 
                    Gerda malaperis, sed ĉi-foje Bob estas senkonscia, batita 
                    al-kape.  Intertempe 
                    la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, 
                    kaj lin sekvis Linda.  
                    Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne 
                    sukcesas igi lin diri ion helpan.  Tamen ŝi notas la numeron, 
                    markon kaj tipon de la aŭto..”              
                    “Ĉu la aŭto estis lia?  
                    Ĉu ne estis ŝtelita veturilo?”  Kiam ŝi petis, ke li veturigu 
                    ŝin, tio al li ne plaĉis, sed li verŝajne opiniis, 
                    ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin.”              
                    “Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne?”              
                    “Jes, ni kontrolis.  
                    Estas la frato de fraŭlino Marta, unu el la universitataj 
                    flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis.”              
                    “Interese! Plej interese!  
                    La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado.  Kion ili respondas al via demandado 
                    pri tiuj strangaj okazaĵoj?”              
                    “Kial?”              
                    “Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin.  Li estas niz sola ŝanco retrovi 
                    Gerdan.  Bedaŭrinde, 
                    en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al 
                    neiu speciala loko, faris nenion atentindan.  
                    Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis.  
                    La aliaj -- tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob, 
                    kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita -- certe estas la 
                    gravuloj.  Ili devas ekzisti, ĉar nek 
                    la alta bondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan.  Se evidentiĝos, ke la tasko 
                    de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en 
                    la trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ĝis 
                    nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino.  
                    Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos." |