unu
du
tri
kvar
kvin
ses
sep
ok
nau
dek
dek unu
dek du
dek tri
dek kvar
dek kvin
dek ses
dek sep
dek ok
dek nau
dudek
dudek du
dudek tri
dudek kvar
dudek kvin

Gerda klarigas kio estas skribita en la papero. Tom kaj Linda lasas Bob kun Gerda. Ili reshlosas la chambron.

CHAPITRO DUDEK UNU

            Gerda sentas sin pli bone.  Ŝi ĵus finis manĝi.  Foriris Linda, Tom kaj la policano.  Ŝi parolas kun Bob, tre mallaŭte.  Ili ja devas atenti, ĉu iu proksimiĝas aŭ ne.  Feliĉe, eĉ sen speciale aŭskulti, ŝi ĉiam bone aŭdis, sufiĉe frue, kiam la aĉulo venas.  Bob plaĉas al ŝi.  Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo. 

            Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazaĵoj.  Kiam ŝi parolas pri sia edzo, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, alprenas iom malĝojan esprimon.  Ĉu li enamiĝas al ŝi.

            Kaj jen aŭdiĝas paŝoj.  Bob saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito.  "Ne brui," lidras al si, "plej grave, plej necese estas ne brui!" 

            Envenas la grandanto, la aĉa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri manĝo, tiom suferigi Gerdan.  Sed ĉi-foje ŝi povos kontentigi lin.  Kia plezuro!

            "Mi konsentas," krias Gerda, kiam la maldika aĉulo malfermas la pordon.  "Mi akceptas vian proponon.  Mi ne plu elportas.  Mi tradukos vian aĉan paperon.  Liberigu mian filinon, kaj donu al mi manĝi, mi petas."

            "Jen," simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kokun, fruktojn, ĉokoladon, kaj eĉ botelon da lakto.  Gerda manĝas silente.  Ŝi povus manĝi eĉ pli, kvankam ŝi ĵus iom manĝis.  Bob, aŭdante la manĝobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari?

            "Nun, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero," la vizitanto diras.

            Kaj Gerda klarigas.  Ŝi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumo-serĉantoj.  La lumoserĉantoj estis sekreta societo, kiu naskiĝis en la dekkvina jarcento kaj daŭris, jen forta, jen malforta, laŭ la epokoj, ĝis la mezo de la dekoka jarcento.  Ĝi havis membrojn en tre multaj landoj, en plej malsamaj popoloj.  Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aŭ supernacia societo.  Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por la interkompreniĝo de la malsamaj tradicioj.  Ili estis morala kaj filozofia elito.  Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis.  La ŝtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumoserĉantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj persekutis.  Inter la Lumo- serCantoj, tre riĉaj homoj troviĝis.  Tial, laŭ diversaj malnovaj dokumentoj, ili trezoro estas multvalora.  Ĉi tiu papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kiel oni kaŝas la trezoron.

Gerda klarigis, tradukas, kaj la viro notas ĉiun detalon sur etan notlibron.   Kiam ŝi finis, li diras:

“Dankon.  Nun ni havas, kion ni deziris.  Mi foriras.  Mi lasas vin tie ĉi.  Ni decisos poste, kion ni faros el vi.  Adiaŭ, belulino, adiaŭ.”

Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj la bruo de la paŝoj forsvenis, aŭdiĝas de sub la lito voĉo, kiu diras:

“Ĉu vi lasis al mi iom de tiu kuko?”