|             
                    “Sed vi ne respondis pri la fotokopio!”              
                    “Ho, pardonu.  La profesoro 
                    havis ĝin en sia paperujo.  Li fartis 
                    tre malbone post la operacio.  Marta 
                    simple prenis la dokumenton el lia paperujo, dum li dormis.  Ŝi 
                    sciis, ke li ne vivos longe.  Li fartis 
                    malbone.  Lia 
                    san-stato ne lasis multe da espero.  Fakte, 
                    li baldaŭ mortis post tio.  Neniu 
                    do zorgis pri la malaperinta papero.”              
                    “Kiel Ronga enmiksiĝis en la aranĝon?”              
                    “Li estis la amanto de Marta.  Ŝi 
                    rakontis al li.  Li vivis 
                    tiamaniere, ke li daŭre bezonas multe da mono.  Li organizis 
                    la aferon.  Estas 
                    li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili 
                    batis Bob senkonscia.  La oficejo 
                    de Fergus estas tute proksima.  Tien 
                    ili portis ŝin, kaj tie ili atendis, ĝis la vojo 
                    estis libera, kaj ili povis veturigi ŝin al la forlasita 
                    domo.”              
                    Gerda parolis:              
                    “La frato de Marta plurfoje vizitis min, antaŭ 
                    kelkaj monatoj.  
                    Li provis igi min traduki por li la dokumenton.  Sed 
                    kiam mi demandis, de kie li ricevis ĝin, li hezitis, 
                    iom paliĝis, ne respondis tuj, kaj mi komprenis, ke li 
                    ne agis honeste.  Mi memoris 
                    la vortojn de Prof. Kosadi, kaj malakceptis kunlaboris.  Sed 
                    li revenis unufoje, dufoje, trifoje.  Mi ĉiufoje 
                    rifuzis.  Kiam 
                    mi poste ricevis inviton instrui pri malnovaj sekretaj lingvoj 
                    en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute ne imagis, ke 
                    estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte venis 
                    al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri l’ 
                    trezoro.”              
                    “Jes,” diris Tom. “Pro via plurfoja rifuzo, ili elpensis 
                    tiun planon.  Kapti 
                    vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston.”              
                    “Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!” komentis Gerda.  
                    “Kia malsaĝeco! Kia stulteco!”              
                    “Jes.  Amatoroj,”  diris 
                    la policano malestime.  “Ili 
                    agis amatore ekde la komenco.  Pro 
                    tio ni tiel facile ilin kaptis.  Sed 
                    pri tiu amatoreco vi danku Dion, Gerda.  Pro 
                    tiu amatoreco ni povis liberigi vin, kaj vi plu vivas.  Neamatoroj 
                    en simila situacio ne hezitus: vin uzinte, ili vin mortigus.” 
                                 
                    “Ĉu vere?”              
                    “Jes.  Vi sciis 
                    tro multe.  Estus 
                    tro danĝere lasi vin vivi.  Sincere, 
                    vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun 
                    aferon.”              
                    Gerda silentis, pensema.              
                    “Terure!” ŝi fine diris.  “Ĉiaokaze, 
                    mi plej sincere dankas vin.  Ĉiun 
                    el vi.  
                    Vi agis mirinde.  Vi savis 
                    min kaj mian filinon.  Sed, 
                    Bob, kion vi opinias pri la tuta afero?  Vi ankoraŭ 
                    diris nenion.”              
                    Bob rigardis ŝin, kun iom stranga esprimo.              
                    “Mi plezure trinkus glason da brando,” li dris.  Kaj 
                    li restis malĝojeta, dum ĉiuj aliaj ekridis.  |