| “Nur papero!” kriis Ronga.  “Ankaŭ estas libro!” diris Marta, 
                    sed jam Ronga laŭtlegis:  “Ĉi tie kuŝas la Trezoro 
                    de la Lumo.  
                    Pro la daŭra perskutado, la Sankta kaj Sekreta 
                    Frataro de la Lumo-serĉantoj baldaŭ ĉesos ekzisti.  Sed 
                    ĝia Spirito plu vivos.  Iun 
                    tagon, homoj retrovas la Sanktajn Principojn kaj rekomencos 
                    ilin apliki.  
                    Por ili estas ĉi tie kaŝita la Trezoro de 
                    la Lumo.  “Ĝi estas skribita en la Specialo 
                    Lingvo de la Frataro, sed certe homoj troviĝos, kiujĝin 
                    povos kompreni.  La Treoro 
                    konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, 
                    la Justecon, la Dignecon, la REspekton al ĉiu homo, la 
                    Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj 
                    la Konon de si mem kaj de sia ĝusta loko.  “Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj 
                    estas la plej altaj.  Tial 
                    ĝia Trezoro estas pure Spirita.  “Al vi, homo, kiu trovis ĝin, trans 
                    multaj aŭ malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, 
                    jardekoj aŭ jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!”  *        
                    *          
                    *  Ili sidis en komfortaj brakseĝoj 
                    en la hejmo de Gerda.  “Kio okazis poste?” ĉi-lasta demandis. 
                     “Ni malkaŝis nin, kaj mi ilin arestis,” 
                    diris la policano.  “La 
                    loka polico estis antaŭe informita, kaj enŝlosis 
                    ilin.”  “Ĉu vi scias, kiel komenciĝis 
                    la afero?” scivolis Tom.   “Proksimume.  Kiam 
                    Marta estis flegistino en la hospitalo, ŝi ĉeestis 
                    kirurgian operacion de historiisto, Prof.  (= Prefesoro)  Kosadi.  Kiam 
                    ĉi-lasta estis duone dormanta duone vekiĝanta, li 
                    parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumoserĉantoj.  Li diris, 
                    ke temas pri malnova societo, elita, tre riĉa, pri kies 
                    trezoro li eksciis harde legante en la Vatikana Biblioteko.” 
                     “Jes,” daŭrigis Gerda.  “Tiun 
                    parton de la afero mi konas.  Li pfaris 
                    historian esploron en la Biblioteko Vatikana.  Inter 
                    la paĝoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la 
                    sekreta lingvo de la Lumoserĉantoj, sed mem ne povis 
                    traduki ĉiujn detalajn indikojn.  Li ricevis 
                    la permeson fotokopii la dokumenton.  Foje, 
                    kiam ni renkontiĝis, li parolis pri tio al mi.  Li diris, 
                    ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, ĉar pli kaj 
                    pli multaj personoj interesiĝas pri la malnovaj sekretaj 
                    societoj.  Li scias, 
                    ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere ĝisfunde 
                    studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min 
                    solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj serĉantaj 
                    la trezoron pro materia intereso.”  “Kion li volis, ke oni faru pri ĝi?”  
                    Linda demandis.  “Ke ĝi transiru al iu Muzeo aŭ 
                    Ŝtata Institucio.” Tom intervenis:  “Kiel mem klarigis al mi,” respondis 
                    la policano.  “Ŝi 
                    konstatis, ke la substanco uzita antaŭ la operacio por 
                    dormigi la profesoron estas unu el tiu, kiujn oni kelkfoje 
                    uzas por t.n. (= tiel nomata) “narkoanalizo”.  Post 
                    la operacio, kiam la profesoro kuŝis en sia ĉambro 
                    – li havis privatan ĉambron, kaj do estis sola – ŝi 
                    injektis al li tiuj substancon, kaj pridemandis lin.  Sub 
                    la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante 
                    aŭdas kaj respondas demandojn, ĝenerale dirante 
                    la veron.  Li do 
                    dorme respondis al ŝi.  Per 
                    tiu metodo ŝi eksciis pri tio, ke nur unu persono en 
                    la mondo, nome Gerda, komprenis tiun sekretan lingvon, kaj 
                    pri multaj aliaj aferoj.”  |