| Petro:  Eble ni forkuris tro rapide.  Ĉu vere fantomoj ekzistas? 
                     Ralf:    Ĉu vi volas raporti 
                    pri la voĉo al viaj gepatroj?  
                    Se jes, vi ne plu estas mia amiko.  
                    Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domaĉo, 
                    vi ....  Petro:  Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, 
                    ke ni ludis tie.  Tio 
                    estas nia sekreto.  Mi 
                    nur v....  Ralf:    Jes, Sekreto kunigas 
                    la amikojn.  Se 
                    vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko.  
                    Sed se vi malkaŝos ĝin al granduloj, mi ... 
                    mi ... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke 
                    neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon.  
                    Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, 
                    kiam vi rompis promeson.  
                    Kio?  Ĉu tio igas vin ridi?  Petro:  Mi ne ridas, mi nur v...  Ralf:    Ankaŭ mi ne ridas.  Mi parolas plej serioze.  Oni ne ridas pri veraj danĝeroj, 
                    ĉu?  Kaj 
                    se vi ...  Petro: Sed mi tute ne volas diri ion 
                    al la gepatroj.  Mi 
                    nur ...  Ralf:    Kaj se vi rakontos ĝin 
                    en la lernejo, ne estos pli bone por vi.  
                    Mi plorigos vin tute same.  
                    Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios 
                    furioze, kiam vi revenos hejmen.  
                    Mi kuŝigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo.  
                    Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos 
                    vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute 
                    sola kaj perdita, kaj vi ploros.  
                    Vi ...  Petro: Vi eĉ ne scias ŝofori.  Mi ne kredas je via kaptilo.  Kaj cetere, mi nur ...  Ralf:    Jes, mi scias ŝofori. 
                     Petro:  Vi ne rajtas ŝofori, ĉar 
                    vi estas tro juna.  Kaj 
                    vi ne havas aŭton.  Ralf:    Mi ne zorgas pri tio, 
                    ĉu mi rajtas aŭ ne.  
                    Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus 
                    nenion.  Mi ŝtelos iun veturilon, jes, 
                    mi ŝtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo, kaj 
                    veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros.  Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj, 
                    aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino 
                    en la malnova domaĉo, kaj poste la gepatroj ...  Petro:  Vi diris “virino”, do vi ne kredas, 
                    ke estas fantomo.  Vi 
                    do konsentas, ke ...  Ralf:    Kompreneble mi ne kredas 
                    je fantomoj.  La 
                    virino, kiun ni aŭdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj 
                    gardas tie.  Mi planas igi ŝin mia servistino.  
                    Ŝi faros ĉion, kion mi volos.  
                    Kaj se vi parolos pri ŝi.... Nu, mi ne volas paroli 
                    pri tio, kio okazos al vi, ĉar vi tro timus...  |