Vidu la
Vikipedion
por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Asimovo
IK: 155
Ligiloj
Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
La Tri Legxoj de Robotiko
Asimovo (1920-92) (angle, Isaac Asimov), la Bona Doktoro,
estas usona auxtoro de sciencfikcio kaj sciencfakto. Kvankam li verkis
centojn da libroj pri scienco por la vulgarulo, sia famo devenas de siaj
noveloj kaj romanoj pri robotoj, la serio
Foundation (historio pri la estonta galaksio), kaj la
novelo "Nightfall" ("Noktigxo"). Kaj, parenteze, li estas
la baptopatro
de cxi tiu enciklopedio, grave influinte la redaktoron dum lia juneco.
Kvankam naskigxinte en la Rusio de Lenino, Asimovo plenagxigxis kaj
plejparte logxis en Novjorko. En 1989 (almenaux) li logxis cxe
10 West 66th St, 33-A en Novjorko.
Lia sciencfikcio estis plejparte verkita dum la jaroj 1939-57 kaj
1982-92. Post Sputniko, dum 1957-82, Asimovo precipe skribis
por popularigi sciencon. Asimovo laboris kiel profesoro de biohxemio cxe la
Universitato de Bostono 1949-58,
esplorinte pri nukleacido, sed post 1958, sole kiel auxtoro.
Asimovo verkis cxirkaux 500
librojn.
El liaj libroj pri scienco, la majstra verko estas Asimov's New
Guide to Science (1984, "La Nova Gvidlibro al Scienco de Asimovo").
La robotoj de Asimovo, por vivi paceme en homa socio, devas obei tri
legxojn:
La Tri Legxoj de Robotiko
- Roboto ne difektigu homon aux, per senagado, lasu homon difektigxi.
- Roboto devas obei ordonon donita al gxi de homo, krom se la ordono
kontrauxdiras la Unuan Legxon.
- Roboto devas gardi sian ekzistecon, krom se tio kontrauxas la
Unuan aux Duan Legxon.
-- Manlibro de Robotiko, 56-a eldono, 2058 p.K.
La sciencfikcio de Asimovo skize kaj hazarde priskribas
la venontajn 23 mil jarojn da historio. La historio konsistas de tri
epokoj:
- 1998-11584 p.K.: La disvolvigxo de robotoj kaj kosmovojagxo. Robotoj
farigxas anoj de homa socio. La galaksio estas koloniigita.
- 1998-2052: I, Robot
- 3421: The Caves of Steel
- 3422: The Naked Sun
- 3424: The Robots of Dawn
- 3624: Robots and Empire
- 4850: The Stars, Like Dust
- 11129: The Currents of Space
- 11584-23652 p.K. (0-12068 GE): La epoko de la Galaksia
Imperio
- 12411: Pebble in the Sky
- 23604: Prelude to Foundation
- 23652-24954 p.K. (0-1302 FE): La Fondajxo: dum la disfalo de
la Galaksia Imperio, psikohistoriisto Hari Seldon semis la fondon de nova
imperio sur la planedo Terminus. Spite de liaj formuloj, historio
montrigxas alie...
- 23731-812: Foundation
- 23847-963: Foundation and Empire
- 23968-029: Second Foundation
- 24150: Foundation's Edge
- 24150: Foundation and Earth,
....
Ligiloj:
- Vidu ankaux:
galerio de geniuloj
Enciklopedio Kalblanda
Stefano Kalb
Lenino
modernismo
Rusio
- pri Asimovo:
angle
cxehxe
cxine
dane
france
germane
greke
hispane
itale
islande
japane
koree
nederlande
norvege
portugale
svede
- literaturo:
lingvo:
angla
- diroj (angle)
-
Verkoj:
- 1950: Pebble in the Sky ("Sxtoneto en la Cxielo")
- 1950: I, Robot ("Mi, Roboto")
- 1951: The Stars, Like Dust ("La Steloj, Kiel Polvo")
- 1951: Foundation ("Fondajxo")
- 1952: Foundation and Empire ("Fondajxo kaj Imperio")
- 1953: Second Foundation ("Dua Fondajxo")
- 1954: Caves of Steel ("Kavernoj de Sxtalo")
- 1955: The End of Eternity ("Pereo de Eterneco")
- 1957: Naked Sun ("Suno Nuda")
- 1972: The Gods Themselves ("La Dioj Mem")
- 1982: Foundation's Edge ("La Rando de la Fondajxo")
- 1982: The Complete Robot
- 1983: Robots of Dawn ("Robotoj de Tagigxo")
- 1984: Asimov's New Guide to Science
("La Nova Gvidlibro al Scienco de Asimovo")
- 1985: Robots and Empire ("Robotoj kaj Imperio")
- 1986: Foundation and Earth ("La Fondajxo kaj la Tero")
- 1988: Prelude to Foundation
- 1989: Nemesis
- 1993: Forward the Foundation
- ringo
de TTT-ejoj pri Asimovo
- novajxgrupoj:
alt.books.isaac-asimov
Originale verkita de Stefano KALB je
julio 1999.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58