Enciklopedio Kalblanda > Stefano Kalb |
Stefano KALB (angle: Stephen Kalb), estas la kreinto kaj redaktoro de la Enciklopedio Kalblanda, enciklopedio surreta en Esperanto, kiun li fondis je januaro 1996.
Li estas usona programisto, precipe de Gxavo kaj Perlo sur Linukso. Li laboras cxe Ontash & Ermac, komputila firmao proksime de Novjorko. Tie li laboris, inter aliaj, por krei masxinon por parolkono por Qwest.
Li unuafoje lernis Esperanton havinte 11 jarojn, sed pro manko de vortaro, li ne praktike farigxis Esperantisto gxis 1992, kiam li renkontis en Cxinio Esperantistinon el Novzelando kaj sciigxis, ke Esperanto estas lingvo vivanta, ne nur la bela ludilo de pola okulisto.
Sekvinte la ekzemplon de lia frato, Kalb komencis verkadi enciklopediajn artikolojn kiam li havis nur sep jarojn -- pri rokoj, vermoj, la esploro de la Luno, inter aliaj. Li gajnis informon precipe de la Golden Book Encyclopedia kaj siaj esploroj. Poste la ekzemplo de Asimovo, kiu popularigis sciencon per liaj libroj, inspiris lin. La ekzemplo de lia patro, kiu skribis por magazinoj pri petrolo, auxtoj kaj scienco, ankaux estas senduba influo.
...