Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > filozofio > modernismo

modernismo

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Modernismo (1600-) estas la reganta filozofio aux mondbildo de la Masxina Epoko, la postkristana mondbildo de la Okcidento. Gxi vidas la universon kiel granda masxino, ecx homon kiel senspirita masxino, cxio tute komprenebla per homa racio. Dio, se li ecx ekzistas, ekzistas nur kiel emerita kreinto. En la plej severa formo, modernismo diras ke ekzistas sole la natura, ne la supernatura; kaj ke la science sciebla estas tute sama kiel la reala -- alivorte, se scienco ne povas scii pri io, ecx teorie, sekve tio ne ekzistas en realo (pozitivismo).

Politike, modernismo fidas al racio (= scienco, teknologio), progreso, egaleco kaj libereco. Gxi kredas ke homo estas nature bona kaj raciema, sed estas koruptita de socio.

Modernismo estis konstruita de la pensantoj Kartezio, Bakono, Hobeso, Neuxtono, Lokeo, Humo, Rousseau, Smito, Kantio, Mill, Darvino, Markso, Ejnstejno, Kriko, Minskio, Deneto kaj aliaj -- precipe en Britio, Francio kaj Germanio dum 1600-2000. Dum 1150-1600, modernismo naskigxis el la ideoj de Aristotelo, Akvino kaj Galileo. Inter gxiaj brancxoj estas kapitalismo, marksismo, materialismo kaj la mondbildo de moderna scienco. La pinta aux klasika epoko de modernismo venis dum la jarcento XVIII, dum la mem-nomata Ilumineco.

Je la fino de la jarcento XVIII kaj denove je la jarcento XX, iom da movo for de modernismo okazis en la Okcidento: romantika arto (ekzemple, la poezio de Blakeo), kvantuma mekaniko, kontrauxkulturo, zenismo, postmodernismo, ktp. Sed la plej arda batalo kontraux modernismo okazas ne cxe la universitato aux librovendejo, sed cxe pregxejoj el fundamentismo, kaj islama kaj kristana. Fakte, en Usono, multe de kulturo, politiko kaj religio estas komprenebla kiel lukto inter kristanismo kaj modernismo.

Praktike, la plej granda triumfo de modernismo estas moderna scienco kaj industria komforto -- la granda forigado de malsano, malsato, penega laboro kaj malricxeco por la plimulto en nacioj industriigitaj. Filozofie, la plej granda gxisnuna triumfo estis la eltrovo de DNA je 1953 de Kriko kaj Vatsono -- ke vivo havas bazon materialisman, ne "spirita" aux iele nedifinebla (vitalismo). Se sciencistoj kaj filozofoj povos eltrovi tian bazon por la menso -- oni nun penadas (ekzemple, Kriko, Minsky kaj Deneto) -- la filozofia triumfo de modernismo estos preskaux tuta.

Sed tia triumfo portas koston: la sama sistemo kiu povas amase produkti sapon, ankaux povas amase produkti mortintojn: Hirosximo, Auxsxvitzo, Dresdeno, Stalino, ktp. Kaj ecx en tempo de paco, modernismo, per tia industria komforto, iom post iom detruas la planedon (kiel diras verduloj). Sed la plej profunda manko de modernismo: kvankam gxi nutras la ventron kaj ecx la menson, gxi ne nutras la koron de homo, la spiriton (kiel diras la romantikistoj, Unamuno, Kerouac, Lewis Mumford kaj Johano Pauxlo la 2-a, inter aliaj). Tial religio ankoraux floras kaj ofte staras kontraux modernismo.

Por la fina triumfo, modernismo devas ne nur klarigi la koron de homo materialisme, sed ankaux nutras gxin. Tio sxajnas preskaux malebla, sed historio estas plena de la paradoksa kaj la neatendita.


Ligiloj:

  • Vidu ankaux: Ejnstejno Johano Lokeo Darvino Hobeso Asimovo Galileo Bakono Humo Kantio Kartezio Neuxtono Markso Osama Bin-Laden Rousseau Unamuno

  • Modernismo kiel kristana herezo


    Originale verkita de Stefano KALB je julio 1996.
    pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

    ~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02 T