Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > enkonduko

Enciklopedio Kalblanda


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
Celoj Inspiroj Konvencioj Por Retposxti la Redaktoron

Enciklopedio Kalblanda estas eta surreta enciklopedio en Esperanto, la unua tia enciklopedio laux mia scio. Gxi estis fondita de Stefano KALB, la redaktoro, je la 11-a de januaro 1996. Gxi nun (novembron 2001) havas 251 artikolojn: 150 internajn kaj 101 eksterajn. Preskaux unu nova artikolo estas aldonita po meza semajno.

Notu: Mi nun laboras por aldoni la internajn artikolojn al la Esperanta Vikipedio. Provizore, mi nun laboras kiel kontribuanto al la Vikipedio, ne kiel agema redaktoro de la Enciklopedio Kalblanda. Junion 2002 mi decidos cxu mi donos la plejparton de mia laboro al cxi tiu enciklopedio aux al la Vikipedio. (- Stefano Kalb, la 4-an de decembro 2001).

Celoj

Ecoj de bona surreta enciklopedio, laux mia humila opinio:

Cxi tiujn celojn mi deziras por la enciklopedio kaj strebas plenumi.

Mi verkas la plimulton da la artikoloj, sed mi ankaux ligilas al pagxoj verkitaj de aliaj en Esperanto laux oportuno. Ekzemple, mi ne verkis la artikolojn pri kvakerismo.

Inspiroj:

Inspiroj por la enciklopedio (laux tempordo):

Konvencioj:

En cxi tiu enciklopedio mi uzas la sekvantajn:

Notu ke mi montras jarojn a.K. per minus kaj jarojn p.K. senminuse:

Kaj, simile, mi montras jarcentojn antaux kaj post Kristo per minussigno kaj romia numero:

aux pli simple:

Ligilo al Verko: Kie mi povas, verko estas listita en sia originala titolo en sia originala lingvo; alie la titolo estas en Esperanto. La ligilo mem iras al iu ajn Esperanta traduko. En parentezo post la titolo estas listo de lingvoj: la unua lingvo estas la originala lingvo kaj ligas al la originala teksto; la aliaj lingvoj ligilas al tradukoj en tiuj lingvoj.

Ekzemple el la artikolo pri Danto:

  • Verkoj:
  • Por Retposxti la Redaktoron:

    Se vi havas kritikon, gxustigon, aldonon, artikolon aux ligilon al nova artikolo, bonvolu retposxti gxin al mi, la redaktoro, cxe stefano@pobox.com. Dankon!


    Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
    pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu