Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > historio > Rusio > 1917 > Lenino

Lenino

marksismo modernismo
Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Lenino (1870-1924) rusa revoluciisto kaj politika pensinto, estris la Rusan Revolucion en 1917, fondinte lian partion, la bolsxevistoj en 1903. Li estis la unua kiu sukcese aplikis la ideojn de Markso al reala nacio, farinte Rusion komunista. Li estas unu el la plej bona revoluciisto de historio kaj, klare, unu el la plej influaj homoj de la jarcento XX. Li regis Rusion kaj gxian imperion (renomite la Sovetunio) dum 1917-24.

Liaj komunistaj ideoj disvastigxis al Cxinio, kie Mao Zedong sxangxis kaj aplikis ilin al sia lando.

Lenino estis naskita en Simbirkso kiel Vladimiro Iljicxo ULJANOVO en 1870 al instruisto, kiu farigxis lernejestro. En 1887 lia frato partoprenis en komploto mortigi la caron, Aleksandro III, kaj estis mortpunita. Tio radikaligis Leninon, kiu studis la legxon kaj farigxis advokato, sed baldaux farigxis revoluciisto, predikante marksismon al la proletaro, precipe en Sankta Petroburgo.

En 1895, li estis ekzilita al Siberio, kie li edzigxis kaj li prenis la plumnomon Lenino. Li estis liberigis en 1905 kaj foriris Rusion, logxinte en okcidenta Euxropo, precipe Germanio kaj, dum la mondmilito, Svislando.

En 1917 la caro falis kaj, kun la helpo de Germanio, Lenino revenis al Rusio en vagono fermita, post du jardekoj de ekzilo. En julio, li, kun Trotskio, penis renversi la malfortan demokration, kiu anstatauxigis la caron. Ili fiaskis. Lenino estris la bolsxevistojn, la pli granda kaj pli radikala el la du tiamaj komunistaj partioj. Fine en novembro (oktobro laux la tiama kalendaro), la bolsxevistoj sukcesis kaj renversis la registaron. Lenino retiras Rusion el la mondmilito kaj grade metis la landon, kiu estis sxirita de interna milito, sub sia rego.

Kvankam Markso diris ke komunista revolucio estus farita de la proletaro, Lenino kredis, ke grupo de profesiaj revoluciistoj necesus. Li kreis tian grupon kaj sukcesis. La grupo kaj gxia registaro, diris Lenino, grade forvelkus, anstatuxigote de socio sen klaso, sen proprajxo, sen registaro. Dume, lia komunista registaro regis pro la proletaro, forprenite la bienojn, bankojn, fabrikojn, ktp, for de la ricxularo kaj en la manon de la sxtato.

Lenino vidis la imperiismon de Britio kaj Francio kiel la fina etapo de kapitalismo kaduka.

Kvankam Lenino estis politika genio, kapitalismo ne falis kaj lia komunista sxtato ne forvelkis. Anstataux, komunismo en Rusio mem kadukigxis kaj, en 1991, falis. Kaj kun komunismo, falis la statuoj de Lenino.

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02 T