Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > literaturo > Blakeo
memportreto de Vilhelmo Blakeo
memportreto

Blakeo

kristanismo

Biblioteko Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

Vilhelmo BLAKEO (1757-1827) (angle, William Blake, [Uxil'jam Blejk]) de Londono estas cxefa verkisto de angla romantika poezio. Poeto, artisto, mistikulo, li gajnis sian panon kiel gravuristo. Li ilustris siajn poemojn (helpita de sia edzino) kaj skribis ilin per la mano (ofte misliterumadis).

Romantikismo estis literatura reakcio kontraux la industriigado kaj modernismo de Britio. Sed kie la plimulto de romantikistoj starigis naturon, korsenton kaj epokojn pasintajn kontraux la griza masxino, Blakeo starigis supernaturon, spiriton, imagon, fidon, verkinte poezion lirikan, mistikan kaj vizian.

Multaj de la la jarcento XIX pensis ke li estis freneza. Wordsworth diris, "sendube cxi tiu kompatinda homo estis freneza, sed estas io en lia frenezo kiu interesigas min pli ol la malfrenezo de Sinjoro Byron kaj Walter Scott." Ruskin priskribas la menson de Blakeo kiel "malsana kaj sovagxa", kvankam "granda kaj sagxa". Sed la jarcento XX, ekde Yeats, admiras Blakeon kaj vidis lin kiel serioza kaj originala poeto.

Blakeo estas poeto grava kaj serioza cxar li estas originale diskutas la grandajn demandojn de fido, religio, filozofio kaj kredo. Sed li estas malfacila por la leganto -- kaj sxajnis freneza al sia tempo -- cxar li inventis novan sistemon de mitoj por por esprimi sin mem: li diris, ke li devis "krei sistemon aux esti sklavigita al la de alia homo."

Unuj el liaj verkoj estas simplaj kaj lirikaj, ekzemple la Kanto de Naiveco kaj Sperto (verkita kiam Blakeo estis naiva kaj, poste, kiam li estis maljuna kaj sagxa), dum aliaj estas komplikaj, viziaj kaj apokalipsaj, ekzemple Ameriko, Miltono, kaj La Libro de Urizeno.

Kiam li estis infano, li vidis angxelojn kaj la profeton Jehxezkel. Li mortis malricxa kaj estis enterigita sen marko.

....

Blakeo estis influita de la Biblio, Miltono, kaj Danto, inter aliaj. Fakte, li ilustris libron de Danto kaj la libron de Ijob. Li ne estis formale klerigita, sed spite de tio, li legis largxe kaj profunde inter la libroj de la Biblio, Miltono, kaj la antikvaj romanoj kaj grekoj.


Biblioteko:

Inter aliaj, Blakeo legis:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je februaro 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58 T T