Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > belarto > Gxioto

detalo de La Cxieliro, cx. 1305

Gxioto

kristanismo

Bildoj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Gxioto de Bondono (1267-1337) (itale, Giotto di Bondone) estis itala pentristo de Florenco de la jarcento XIV. Li estis la unua genia pentristo de la Renesanco. Li pentris sen la scio pri perspektivo kaj anatomio de la Alta Renesanco, sed pentris homojn kaj bestojn naturalisme kaj trafe kaptis emocion, liberiginte la Okcidenton de la bizancan stilon de pentrado. "Li tradukis la arton de pentrado el la greka en la latinan". Kie la bizanca stilo emfazis la dian kaj idealan, Gxioto emfazis la homan kaj naturan, kvankam lia temo cxiam estis religia.

Li plejparte pentris freskojn por pregxejoj. Li pentris bildarojn, kiuj rakontas pri la vivoj de Jesuo Kristo kaj de sanktaj kristanoj -- Sankta Francisko de Assisi, Sankta Maria kaj aliaj. Ekzemple, La Subiro de la Kruco, La Funebro de Kristo kaj La Cxieliro estas de la bildaro pri Jesuo Kristo.

Gxioto estis studento de Cimabuo. Multaj imitis Gxioton, sed neniu itala pentristo povis preterpasi lin gxis la jarcento XV, kiam Masaccio teknike disvolvigis la stilon de Gxioto.

Gxioto ankaux estis arktektisto kaj arkitektis la faman kampanilon de Florenco en 1334. Danto estis lia amiko.


Bildoj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je julio 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00 T T