Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Maria
Maria cxe Guadalupe
Maria, 1531, kiel sxi aperis al azteko

Sankta Maria

kristanismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
La biblia protestanta katolika islama kaj modernisma Maria

Sankta Maria (-21? al 49?) estas laux tradicio la patrino de Jesuo Kristo, la fondinto de kristanismo. Sxiaj aliaj nomoj estas la Dipatrino (greke, Theotokos, latine Mater Dei), la Benata Virga Maria kaj Nia Damo (france, Notre Dame). Sxi eble estas la plej influa virino de historio kaj estas la inspiro de multe de arto (ekzemple, la de Danto, Leonardo, Mikelangxelo kaj Sxuberto), katedraloj, pilgrimado kaj pregxado en la kristana mondo.

Kvankam kredo pri sxi varias ege, la plimulto konsentas ke Jozefo, sxia edzo, ne estis la natura patro de Jesuo. En la Biblio Jesuo estas nomita pli ofte kiel la "filo de Maria" ol la "filo de Jozefo" -- sugestante ke Jesuo estis bastardo aux de nekonata patro. Jesuo sin nomis la "filo de homo". Laux unu onidiro, la patro estis romia soldato nomita Pantera, kiu servis en Judio kaj poste en Germanio, kie li mortis.

Laux la Biblio, Maria estis la patrino de Jesuo Kristo, estinte virgulino je lia nasko. Sxi estis gravedigita ne de sxia tiama fiancxo, Jozefo, sed de la Spirito Sankta. Sxia edzo sxajne mortis inter la jaroj 6 kaj 30. Spite de la ellaborita doktrino pri sxi en katolikismo, la Biblio diras malmulte aparte de sxia rolo kiel patrino de Jesuo. Inter aliaj, sxi estis cxe la Anunciacio, la Naskigxo de Jesuo, la unua miraklo de Jesuo (cxe la edzigxo de Kana), la Krucumado kaj la Pentekosto. Kiam Jesuo estis sur la kruco, sxi probable havis cxirkaux 50 jarojn -- sxi ne estis juna kiel en la arto de Mikaelangxelo kaj aliaj. Je lia morto, Jesuo donis Marian al la zorgo de Sankta Johano la Evangeliisto, kiu (laux tradicio) poste translogxigxis al Efeso, tiama centro de la kulto de la greka diino, Diana. Estinte virino, Maria ne havis oficon en la frua eklezio. Cxirkaux 49, Johano revenis al Jerusalemo por la unua koncilio de la eklezio kaj, laux iuj, Maria mortis tie kaj tiam.

Laux protestantismo, Maria estas gxuste kiel en la Biblio, nek plua nek malplua. Cxar protestantoj ne pregxas al sanktuloj, ili mankas kulton de Maria. Multaj kredas ke katolikismo traktas sxin kiel diino.

Protestantoj ne konsentas cxu Maria estis virgulino gxis morto: ekzemple, Lutero, Zvinglo, Kalvino kaj la luteranoj (kaj Auxgusteno, kiun protestantoj ofte citas kiel auxtoritato) diras jes, sed fundamentistoj diras ne. Fundamentistoj atentigas la versojn de Mateo 13.55, inter aliaj, kiuj mencias kvar aliajn fratojn de Jesuo (Jakobo, Jozefo, Simono kaj Judaso) kaj "fratinoj". Laux katolikismo, la gefratoj estas kuzoj; laux skriboj de la jarcento II de gnostikismo, ili estas gefiloj de Jozefo per alia virino.

Laux katolikismo sxi plejparte estas gxuste kiel en la Biblio sed plua. Cxar katolikoj pregxas al sanktuloj, katolikismo havas grandan kulton pri Maria. Katolikismo ne traktas sxin kiel diino sed kiel sanktulo en cxielo kiu povas pregxi al Dio pro la kredanto pli efike ol la pekema kredanto mem. Kaj Maria, estante la patrino de Jesuo kaj tre sankta virino, estas inter la sanktuloj klare la plej granda. Sxi ankaux estas la plej populara.

Laux katolika doktrino, Maria estis naskita sen originala peko (la senmakula koncipo), neniam pekis kaj post morto estis levigita de Dio al la cxielo (la Cxieliro de Maria). Sekve, sxi estas la plej perfekta homo kaj sanktulo. Sxi havis nur unu infanon (Jesuo) kaj restis virgulino gxis la fino de sxia tera vivo. Laux katolikismo, la gefratoj de Jesuo menciitaj de la Biblio estas kuzoj: en la aramea lingvo de Jesuo kaj Maria, la vorto por frato estas ankaux la vorto por kuzo.

Dipatrino (Theotokos): katolikismo (kaj ortodoksismo) diras, ke Maria estas la patrino de Dio, kio suprajxe sxjanas absurda. La doktrino ekzistis almenaux ekde la jarcento II, sed gxi ne estis oficiale deklarita kiel doktrino gxis 431 cxe la koncilio de Efeso por batali kontraux la herezo de Nestorio. Nestorio, la tiama patriarko de Konstantinopolo, diris, ke Maria estas la patrino de Jesuo kiel homo, sed ne kiel Dio, kio sxajnas memevidenta. Nestorio vidas Jesuon kiel du personoj, unu homa, unu dia. Sed la Eklezio malkonsentis, dirinte ke Maria estas la patrino de la tuta Jesuo, ke la dieco kaj homeco de Jesuo estis tiel unuigita, ke la enkarnigxo estis tiel tuta, ke oni ne povas diri, ke Maria estas la patrino de unu parto de Jesuo, sed ne de la alia. Laux la formulo de Efeso, Jesuo estis unu persono (Jesuo), kiu unuigis en sin mem du naturojn (homo kaj Dio).

La demando estas tre grava, cxar la respondo determinas la naturon de Jesuo kaj tial la naturon de kristanismo mem.

La herezo de nestorianismo floris de la jarcento V al la jarcento VIII, kaj ecx hodiaux 400 mil nestorianoj ankoraux ekzistas, precipe en Irano kaj Hindio.

Aperoj: Laux popola kredo, katolikoj kredas ke sxi iafoje aperas al kredantoj. El sxiaj aperoj, la plej famaj estas la de Guadalupe (1531), Lourdes (1858), Fatima (1917) kaj, lastatempe, en Medjugorje en 1981. La apero cxe Medjugorje ne (ankoraux?) estas agnoskita de Romo, sed la aliaj ja estas. La cxefbildo de la artikolo montras Marian kiel sxi aperis cxe Guadalupe. Maria emas aperi al piaj katolikaj knabinoj, sed sxi aperis al aliaj, ecx al kalvinistoj. La aperoj plejparte konfirmas katolikan doktrinon kaj praktikon (purgatorion, la rozarion, la doktrinojn kaj kulton de Maria, ktp) kaj ecx iomete disvolvigas gxin, sed foje sxia diro estas malfacila: ekzemple, en 1846 sxi aperis cxe La Salette kaj diris, "Romo perdos la fidon kaj farigxos la sidloko de la Antikristo". Cxe Fatima, Maria antauxdiris ke Rusio spertos mallumon dum sep jardekoj, t.e. 1917-87.

Laux katolika tradicio, Maria estis koncipita je la 8-a de decembro, naskigxis je la 8-a de septembro, naskis Jesuon je la 25-a de decembro kaj estis levigita al cxielo je la 15-a de auxgusto.

La plej fama pregxo al Maria estas la Ave Maria Unu el la plej furora pregxo inter katolikoj estas la rozario, en kiu oni meditas pri diversaj okazoj de la vivo de Maria kaj Jesuo, ekzemple La Anunciacio, La Naskigxo de Jesuo, La Pentekosto kaj La Cxieliro de Maria.

Laux islamo Maria ja estas la patrino de Jesuo, naskinte lin kvankam sxi estis virgulino, estinte gravedigita de la spirito de Dio. Islamo honoras sxin kiel la patrino de grava profeto kaj estas multfoje menciita en la Korano.

Laux modernismo Maria nur estas la natura, nevirga patrino de Jesuo, la predikanto, politika ribelo, religia geniulo kaj probabla bastardo. Sxia nasko, vivo kaj morto estis tute natura. Cxar multaj de la paganoj konvertitaj al kristanismo antauxe servis cxefdiinon, granda kulto pri Maria evoluis en la fruaj jarcentoj de la Eklezio, kiun katolikismo kaj ortodoksismo ankoraux praktikas, sed la pli purisma protestantismo prave forigis. Sxiaj raportitaj aperoj estas iaspecaj iluzioj.

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu