Enciklopedio Kalblanda > religio / filozofio > taoismo > Gxuangzio |
Gxuangzio (-369 al -286) (cxine, Zhuangzi) estis grava cxina filozofo kiu disvolvis la taoismon de Laozio kaj, per tio, la unuan metafizikon de Cxinio (la sola en Cxinio ja gxis la alveno de budhismo). Li estas la Sankta Pauxlo aux Platono de taoismo. Spite de lia severa rezonado, li instruis per fabeloj cxarmaj kaj imagoplenaj. Kiel Platono, lia verko staras kiel profunda filozofio kaj ankaux kiel tre bona literaturo.
Gxuangzio staris forte kontraux la ideo de la bona vivo kiel afero de
moralo kaj reguloj, de devo kaj amo, la ideo de Konfuceo. Li instruis
relativismon kaj la negravecon de la mondo -- "la polvo de la mondo".
Laux Gxuangzio, la sagxulo vidas preter la trompema multeco de la mondo
-- dekstra kaj maldesktra, bona kaj malbona, la malmola kaj la blanka, ecx
papilio kaj homo, vivo kaj morto -- kaj vidas la Unuon, la Taon. Li unuigas sin al gxi kaj iras
preter vivo kaj morto al stato de nenieco kaj perfekteco.
Tiele Gxuangzio senintence pretigis la teron de Cxinio por budhismo kaj
zenismo
(budhismo cxana en Cxinio, la budhismo de meditado).
Gxuangzio estis malricxa -- li ofte subtenis sin per fisxhokado kaj
sxufarado. Sed li legis cxiujn librojn troveblajn. Kaj super cxiuj, li
sxatis la mallongan sed tre profundan libron de Laozio. Li farigxis sagxulo, kiu disvolvis
la filozofion de Laozio, fondinte taoismon kiel skolo de filozofio, la
cxefa kontraux konfunceismo. Kie konfuceismo estis lauxmonda, Gxaungzio
estis mistika; kie konfuceismo sin okupis pri legxo, moralo kaj regnestro,
Gxuangzio sin okupis pri la plej alta realo -- la Tao -- kaj kiel homo povu
unuigi sin al gxi.
Gxaungzio estas la titolo de lia sola verko. Gxi enhavas 33
cxapitrojn. La unuaj sep cxapitroj, la "internaj cxapitroj", sendube venis
el lia plumo, sed la ceteraj, laux kleruloj de nia epoko, estis skribitaj
de liaj lernantoj: la cxapitroj parolas pri personoj kiuj vivis post la
morto de Gxuangzio kaj gxia kontraux-konfuceismo estas pli forta. Sed la
stilo kaj cxarmo de iuj postaj cxapitroj sxajnas la de Gxuangzio.
Gxuangzio, per demandoj, diskutoj kaj fabeloj, kondukas la leganton al
kompreno pri la Tao, kompreno super vortoj, kaj montras kiel la Tao estas atingita en la nuna vivo.
Vi ne povas paroli pri glacio al somera insekto, La Tao ne estas afero de vortoj aux difinoj, sed sperto pri la plejalta
realo.
Vi pensas ke vi povas trovi la veron per sencxesa diskuto kaj
disputo! Laux Gxuangzio, ricxo, famo, potenco, virto, ecx nigro kaj blanko, bono
kaj malbono, vivo kaj morto, estas efemeraj kaj suprajxaj. La sagxulo iras
preter la multeco de la mondo por atingi gxian surbazan unuecon, la
Taon. La radiko, la koro, la centra, plejalta realo de la mondo, de nia mem
estajxoj, estas la Tao. Tial gxi estas la celo de nia vivo. En gxi ni
trovos pacon, en gxi ni trovos la plejaltan ekzistecon. Kiam ni unuigxas
kun la Tao, la blanka kaj la nigra, vivo kaj morto, malaperos, ne jam
gravas, kaj ni ekzistas en stato de perfekteco kaj nenieco.
- Ne-penso kaj ripozo en nenio estas la unua pasxo al ripozo en la Tao.
- Rigardu la fenestron: gxi nur estas truo en la muro, - Granda scio vidas cxion en unu; - Se vi povas malplenigi vian boaton Gxuangzio tamen ne sidas sur monto en sencxesa meditado. Li fisxhokis,
mangxis, kantis, instruis, amikigxis, ktp. Sed li ne sin okupis pri ricxo kaj
honoro.
Gxuangzio estis fisxhokanta sur la Rivero Pu kiam la Princo de Cxuo
sendis du altajn oficistojn por viziti lin kaj diri, "Nia Princo deziras
sxargxi vin kun la administrado de la regno Cxuo." Gxuangzio fisxhokis sen
pauxzo kaj ne turnis la kapon, sed diris, "Mi auxdis ke en Cxuo estis
sankta testudo kiu mortis kiam gxi havis tri mil jarojn. La princo zorgeme
konservis la testudon en kesto en la templo de siaj prapatroj. Nu, cxu la
testudo dezirus morton kun kadavro profunde respektata aux vivon kun vosto
sxvinganta en la koto?"
"Gxi dezirus vivon", respondis la du oficistoj, "kaj sxvingi la voston
en la koto".
"Foriru!", kriis Gxuangzio, "Mi ankaux sxvingos mian voston en la
koto".
Naturo de homo: homa naturo kaj naturo gxenerale estas bona, cxar
laux naturo gxi senkonscie sekvas la Taon. Antaux la alveno de regxoj kaj
sagxuloj, antaux legxo kaj moralo, homoj logxis en paco en ora epoko, la
epoko de Perfekta Naturo. La mizero de la mondo venis de la penoj de la
regxo kaj la sagxuloj sxangxi kaj plibonigi homojn. (Komparu Rousseau). Sed la moralo, la amo kaj devo,
kiu faras la sanktulon ankaux faras la sxteliston. Bono naskas malbonon,
kaj inverse.
Plue, amo kaj devo iras kontraux la naturo de homo, tial nur
povas naski homojn torditajn kaj perditajn kaj landon malfelicxan.
Se sanktuloj ne mortos, rabistoj ne malaperos.
Vero:
ekster la Tao, absoluta vero estas super la atingo de homo. En la multeco
de la mondo, cxio estas relativa. La filozofoj disputos senfine pri la bono
kaj malbono cxar ne ekzistas iu ajn universala, absoluta vidpunkto por
prave juxgi. La absoluta moralo de Konfuceo estas vana songxo. La parabolo
pri la papilio estas la trafa esprimo de la relativismo de Gxuangzio. Sed
por li la roko de sia vivo ne estas en la trompemaj efermerajxoj de la
mondo, sed en la Tao.
Post la morto de Gxuangzio, taoismo ne multe sxangxis gxis la alveno de
budhismo al Cxinio. Budhismo interpretita laux taoismo farigxis zenismo.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00
Foje Gxuangzio songxis, ke li farigxis fluganta papilio. Vekigxinte li
ekdubis: "Cxu mi farigxis papilio en mia songxo aux la papilio farigxis
Gxuangzio en sia songxo?"
Vivo
Verko
kiu estas limigita de sia mallonga vivo.
Vi ne povas paroli pri tao al klerulo,
kiu estas limigita de sia scio.
Tio estas kiel alrigardo al la cxielo per tubo.
sed pro gxi la tuta cxambro estas plena de lumo.
Tial kiam la menso estas malplena
la koro estas plena de lumo.
Malgranda scio multigxas.
transirantan la riveron de la mondo,
neniu kontrauxstaros vin,
neniu celos malbonigi vin.
Kiu povas liberigi sin de atingoj, de famo,
subiri kaj perdigxi en la amaso de homoj?
Li fluos kiel la Tao, ne vidita, li iros kiel Vivo mem
sen nomo kaj sen hejmo.
Simpla estas li, sen distingo. Li sxajnas malsagxulo.
Liaj pasxoj estas sen sxpuro. Potenco mankas al li.
Li atingas nenion, li ne havas bonfamon.
Cxar li jugxas neniun, neniu jugxas lin.
Tiele estos la homo perfekta.
Lia boato estas malplena.
Bono kaj malbono estas relativa, tial unu ne povas ekzisti sen la
alia, kiel mastro kaj sklavo, patro kaj filo, regxo kaj regno.
Vivo
Diroj:
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je februaro 2001.