Enciklopedio Kalblanda > filozofio > Platono |
Platono (-429 al -347) (greke, Platon) estis tre grava greka filozofo de Ateno. Li estis la plej fama sekvinto de Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte nia scio de Sokrato kaj lia penso venis el la verkoj de Platono. Platono instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis la fundamenton de Okcidenta filozofio. Kiel diris iu, Okcidenta filozofio nur estas notoj aldonita al Platono. Li ankaux profunde influis kristanan penson, precipe per Auxgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la Okcidento inter 400-1250 estis plejparte platona.
En -385 li fondis la lernejon, la Akademio, kiu dauxris gxis la jaro 529, kiam gxi estis fermigita de kristanoj por gxia nekristana instruo.
Platono verkis la grekan lingvon kun la plej bona stilo de iu ajn auxtoro. En lia juneco li deziris esti poeto verkanta teatrajxojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis cxi tion: ili estis verkita kiel dialogo: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas pri iun demandon, demandante kaj respondante unu al alian. Sokrato kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, farigxas la cxefrolanto -- kaj ofte la aliaj diskutantoj farigxas "jesantoj". Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de "jes" ol iu alia greka verko. El la dialogoj venas la Sokrata metodo de instruado en kio la lernisto estas instruata per demando.
La dialogoj diskutas pri la plej bazaj demandoj de nia ekizteco:
Kio estas justeco? (Respubliko)
Kio estas esto mem kaj neesto? (Parmenides)
Kio estas lingvo? (Teateto)
Kio estas reala? (Respubliko)
Kiel estas realo konstruita? (Timeo)
Ktp.
Lia cxefa verko estis la Respubliko. En cxi tiu Platono
rezonis pri la perfekta civito kaj tial pri justeco. Li diris
ke justeco kusxas ne en la bono de la individuo sed en la bono de la civito
aux sxtato. Fakte, en lia civito, la civitanoj kredus al mensogoj (la
"nobela mensogo") kaj legus purigitan literaturon -- purigita
laux la bezono de la civito. En lia civito, viroj kaj virinoj batalas en
milito kaj viroj ne private havas edzinon, infanojn, domon aux teron. Li
kredas ke homo estas nature nek bona aux malbona, sed estas tute formigita
de sia eduko. Aux, alivorte, laux la diro de Sokrato, homo pekas pro
nescio.
En la Respubliko, Platono ankaux skribas pri lia teorio de
ideoj, kiun ni nomas idealismo: la penso ke tiujn, kiujn ni
vidas, tusxas, flaras, auxdas, ktp, estas ne tute realaj aux fidindaj, sed
estas nur pala spegulitoj de ideoj, kiuj estas la ververa realo.
Poste, en lia maljuneco, li denove traktas la demandon de la perfekta
civito en Legxoj. Pli milda ol la Respubliko, ankoraux
li metis la bonon de la civito super la de la individuo. Kaj, kvankam
Platono faris legxojn por la bono de la civito, li hazarde klarigas ke
legxoj ekzistas pro la bono de la regantoj, ne de la regatoj aux ecx de la
civito.
La tri verkoj Apologio, Krito, Fedo rakontas pri la
proceso kontraux Sokrato kaj lia penso pri morto kaj la animo.
Konsilo por la Leganto: Iuj el la dialogoj estas lamaj
(ekzemple, Kratilo), sed plejparte ili estas tre bonaj kaj
vere igas vin pensegi.
La plej legindaj estas:
Respubliko,
Apologio,
Krito,
Fedo,
Simposio,
Gorgio,
Parmenideo,
Teateto,
Sofisto,
Timeo
Meno,
Legxoj,
Fedro,
Protagoro
kaj
Ion.
La Respubliko
en
Esperanto nun estas havebla per la TTT.
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je januaro 1996.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03