Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio / filozofio > taoismo > Laozio
Laozio sur dorso de nigra bovo

Laozio

Diroj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Vivo Verko Post Morto En Esperanto

Laozio (jc -VI) (cxine, Laozi) estas grava cxina filozofo kiu skribis la libron Dao De Jing ("Vojo kaj Virto") kaj fondis taoismon, unu el la tri cxefaj religioj de tradicia Cxinio (kune kun budhismo kaj konfuceismo), kaj, kun konfuceismo, parto de la fundamento de cxina filozofio. Laozio kaj taoismo profunde influis cxinan penson, arton kaj spiriton. Budhismo interpretita laux taoismo farigxis zenismo (budhismo cxana en Cxinio, la budhismo de meditado).

tao aux dao?
En Esperanto la vorto estas tao, cxar la vorto eniris la lingvon kiam la cxina kutime estis skribita en romanaj literoj laux la sistemo de Wade-Giles. Nuntempe la kutima sistemo estas la pinjina sistemo, kiu skribis tao kiel dao. Mi sekvas la pinjinan nur kiam la vorto ne jam ekzistas tradicie en Esperanto.

Vivo

Laozio estis samtempulo de Konfuceo. Li estis malaltranga oficisto de la regno Gxou en la urbo Luojango. En maljuneco, li malkontentis pri la mondo de homoj kaj foriris okcidenten, rajdante sur la dorso de nigra bovo. Cxe pasejo en la montoj, la soldatoj de tiea garnizono petis lin verki libron. Tie li verkis la libron Dao De Jing kaj tiam dauxrigis sian vojagxon okcidenten al loko nekonata. Laux unu legendo, li iris al Hindio kaj instruis princon...

Laux Gxuangzio, taoisto de la jarcento -IV, Laozio estis sagxulo en la tempo de Konfuceo kaj li mortis en Cxinio mem.

Laux kleruloj de nia tempo, Laozio ne verkis la libron Dao De Jing, sed gxi estas verkita de liaj studentoj inter la jarcento -VI kaj -III. Tamen la libro klare esprimas la penson de Laozio. (Simile, Sokrato kaj Jesuo ne verkis librojn, sed siaj sekvintoj).

Verko

La libro Dao De Jing ("Vojo kaj Virto") estas tre mallonga -- gxi nur enhavas 5467 vortojn -- kaj estas skribita en lingvo tre antikva kaj iafoje mistera. Tamen, gxis estas libro tre profunda kaj tre sagxa. Aparte de la Biblio, gxi estas la plej ofte tradukita libro de la mondo.

La libro temas pri la Tao ("Vojo") kaj Deo ("Virto"). La Tao estas super la kapablo de vortoj, ekster tempo kaj spaco. "La Tao eldirebla ne estas la eterna Tao," diris Laozio. La Tao naskis la cxielon kaj la teron kaj cxiun kreajxon, sed ne, kiel la kristana Dio, ne kiel cxarpentisto faras tablon, sed kiel disvolvigxado de si mem. La Tao ne estas persono, kiel la kristana Dio, sed forto sen vizagxo. Gxia efiko kaj maniero estas videbla en la agoj de la cxielo kaj la tero, sed ne en la agoj de homoj.

Homoj sencxese strebas -- por ricxo, honoro, famo, ecx por scio kaj sankteco. Sed tia strebado agas kontraux la Tao, kontraux la Vojo, la vojo videbla en la cxielo kaj la tero. Tial tia strebado estas, en la fino, vana, estas la vojeto de homo, vojeto de larmoj kaj trompo.

La vera sanktulo -- ne la sanktulo laux la estimo de homoj, sed la sanktulo kiu sekvas la Taon -- ne vane strebas, sed agas kaj vivas laux la Tao, agas, paradokse, per senagado (cxine, wu wei):

38a:

La vera sanktulo ne konscias pri sia boneco,
tial li estas bona.
La malsagxulo penas esti bona,
kaj tial ne estas bona.
La vera sanktulo faras nenion,
sed nenio estas nefarita.

8:

La plej alta bono estas kiel akvo
Akvo donas vivon al la miriadajxoj kaj ne strebas.
Gxi fluas en lokojn malsxatatajn de homoj
tial gxi estas kiel la Tao.
En logxado, estu proksime al la tero.
En konduto kun aliaj, estu milda kaj kompata.
En parolado, estu vera.
En regado, estu justa.
En komercado, estu kompetenta.
En agado, estu gxustatempa.
Ne batalo, ne kulpo.

48:

En celado de klereco, cxiutage iu estas havigita.
En celado de la Tao, cxiutage iu estas malhavigita.
Malpli kaj malpli estas farita,
Gxis senagado estas atingita.
Kiam nenio estas farita, nenio estas nefarita.
La subcxiela estas prenita per senagado.
Atingi gxin per agado ne suficxas por preni la subcxielan.

(Notu: la cxisupraj ne estas tradukitaj el la cxina de la originalo, sed plejparte el la angla traduko de Feng kaj English).

Al la vera sanktulo, estas tri juveloj: kompato, modereco kaj humileco. La kontrauxo al cxiu estas egoismo.

Post Morto

La penso de Laozio ne estas taoismo entuta, sed nur la semo. Post lia morto, Gxuangzio, la Sankta Pauxlo, la Platono, la Lenino de taoismo, disvolvis taoismon. Taoismo farigxis unu el la cxefaj skoloj de cxina filozofio, la jino al la jango de konfuceismo. Post jarcentoj, Laozio farigxis dio, kaj taoismo religio, kun temploj, ritoj, diaro, sacerdotoj, monahxoj, ktp -- kvankam Laozio mem ne kredis je dioj. La sacerdotoj, tamen, interpretis la diojn kiel esprimoj de la Tao. En la plej severa aux pura sekto, la monahxoj meditas kaj ne mangxas karnon, nek trancxas haron.

Kiam budhismo venis al Cxinio, taoismo influis gxian interpreton, tiel naskinte zenismon (tio estas la japana nomo. La cxina nomo estas budhismo cxana -- budhismo de metidato). Lauxvice, taoismo estis influita de budhismo.

Tra la epokoj, taoismo kutime estis subtenita de la imperiestro, sed en 1911, la imperiestro falis kaj la temploj estis rabitaj kaj taoismo persekutita, precipe sub Mao kaj la Komunista Partio (kune kun iu alia religio, kiun la Partio ne povis bridi). En 1949 estis milionoj da monahxoj en Cxinio, sed in 1960 nur 50 mil.

Nuntempe taoismo estas religio de 20 milionoj, precipe en Tajvano. En la Okcidento estas taoismo okcidenta: taoismo kiu sekvas Laozion kaj Gxuangzion, sed sen dioj kaj kulto. En nia tempo, la plej grava influa de taoismo estas per zenismo.

Influitoj (inter multaj aliaj):

En la libroj de infanoj en la angleparolantaj landoj, Urso Pu (angle, Winnie the Pooh) senagas taoisme dum Kuniklo agas tre kontraux-taoisme.

En Esperanto

Laux mia scio, ne estas traduko de la tuta de Dao De Jing en Esperanto. Estas parta traduko surreta cxe la TTT-ejo de Christian Richard. Wang Chongfang, tradukinto de Kamelo Sxjangzi kaj la Analektoj de Konfuceo, intencas traduki la libron.


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 2001.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02 T