Enciklopedio Kalblanda > filozofio > Rousseau |
Johano Jakobo ROUSSEAU (1712-78) (france, Jean Jacques Rousseau) estas grava svisa filozofo de Gxenevo, la baptopatro de romantikismo kaj la Franca Revolucio, lia penso fundamenta formiginte la maldesktranisman mondbildon.
Ekde la agxo de 16, Rousseau vagis tra Euxropon kaj logxis en Svislando, Italio, Francio kaj ecx Britio, kie li logxis cxe Humo. Liaj verkoj estis brulitaj, lia domo sxtonbatita kaj post tempo li frenezigxis. Li sxatis naturon, verki muzikon (kaj ecx inventis novan notometodon), kaj logxis kun sia senlegxa edzino, Tereza La Vasseur, duonalfabeta servistino.
Laux Rousseau, homo estas bona de naturo, sed estas malbonigita de socio. En la komenco de historio estis epoko ora kie cxiu homo estis felicxa kaj egala. La originala stato de naturo. La nobela sovagxulo. Tial la solvo estas la reformo de socio, precipe per politiko (vidu la verkon De kontrakto socia) kaj edukado (vidu la verkon Emile).
Lia Konfesoj, estis la plej persona auxtobiografio ekde la Konfesoj de Auxgusteno, kaj starigis novan modan inter tiaj verkoj.
....
Inter aliaj, Rousseau profunde influis Kantion, Robespieron, Goeton, Tolstojon kaj Pol-Poton.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04