Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Pauxlo

Sankta Pauxlo laux Rembranto

Sankta Pauxlo la Apostolo

Festotago: la 29-a de junio kristanismo

Diroj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Sankta Pauxlo (5?-67?) transformis kristanismon, sekto de judismo fondita de Jesuo Kristo, en mondan religion. Antaux Pauxlo, la nova fido estis predikita cxefe al judanoj, sed Pauxlo, kun aliaj, disvastigis gxin al Anatolio, Grekio, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la fidon, farinte gxin aplikebla kaj pli akceptebla al nejudanoj. Li estas la precipa interpretisto de Jesuo: Li kaj liaj sekvintoj verkis 56% da la Nova Testamento de la Biblio. (La Nova Testamento estas 56% pauxla, 20% johana, 13% matea, 11% petra kaj malpli ol 1% alia)

Pauxlo, naskigxis kiel Sauxlo je cxirkaux 10 en Tarso, urbo en sudorienta Anatolio. Laux fido, li originale estis juda, apartenante al la Farisea sekto; laux klerigado, greka; laux civitaneco, Romia. Laux metio, li faris tendojn, sed en la Biblio ni renkontas lin kiel studento de la rabeno Gamaliel en Jerusalem, fervore persekutinte la novan kristanan sekton. Li persekutis la kristanojn gxis 37, kiam, vojagxinte al Damasko, li vidis grandan lumon el la cxielo kaj auxdis la vocxon de Jesuo (sep jaroj post lia morto sur la kruco) kaj parolis kun li. La lumo blindigis lin provizore, sed malblindigis lin al kristanismo. Dum 45-58 li fervore predikis Kriston kaj disvastigis la novan fidon tra la nordorienta Mediteraneo, precipe cxirkaux la Egea Maro.

Kiel Pauxlo klarigis kristanismon al la filozofoj kaj idolanoj de Ateno:

Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Cxu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi? Cxar fremdajxojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj. (Cxiuj Atenanoj kaj la tie logxantaj fremduloj pasigadis la tempon cxe nenio alia, krom diri aux auxdi ion plej novan.) Kaj Pauxlo staris meze de la Areopago, kaj diris:

Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas cxiurilate tro servemaj al diajxoj. Cxar preterpasante kaj rigardante viajn adoratajxojn, mi trovis ankaux altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi. La Dio, kiu faris la mondon kaj cxion, kio estas en gxi, estante per Si mem Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ne logxas en manfaritaj temploj; kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaux Li ion bezonus, cxar Li mem donas al cxiuj vivon kaj spiron kaj cxion; kaj el unu origino Li faris cxiujn naciojn de la homoj, por logxi sur la tuta suprajxo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj logxejoj; por ke ili sercxu Dion, se eble ili povus cxirkauxpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de cxiu el ni; cxar en Li ni vivas kaj movigxas kaj ekzistas, kiel ankaux iuj viaj poetoj diris: Cxar ni estas ankaux Lia idaro. Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aux argxento aux sxtono, gravurajxo de homa arto kaj imagado. Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al cxiuj homoj, ke ili pentu; tial Li difinis tagon, en kiu Li jugxos la mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio al cxiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.

Dum 48-63 Pauxlo verkis epistolojn aux leterojn al la novaj pregxejoj tra la Imperio. La leteroj estas la plej fruaj skribitaj atestoj de kristanismo, ecx pli fruaj ol la evangelioj, kiuj estis skribitaj dum 70-100. El liaj leteroj, cxi tiuj aperas en la Biblio:

Iuj el cxi tiuj eble estis verkitaj ne de Pauxlo mem sed de liaj sekvintoj. La libroj Luko kaj Agoj estis verkitaj de tia sekvanto. La plej frua el liaj leteroj estas Galatoj, verkita en 48, 18 jaroj post la morto de Jesuo. En 50 li verkis la du leterojn al Tesalonikanoj, kaj en 57 la leterojn al Romanoj kaj Korintanoj.

Laux tradicio, Pauxlo ankaux verkis la leteron al la Hebreoj, sed kvankam la penso estas pauxla, la greka estas multe pli bonstila ol la aliaj leteroj. Tial gxi probable estas la verko de sekvinto, ne de li mem.

La evangelio predikita de Pauxlo estis skribita de lia sekvinto Luko en la libro Luko.

El liaj verkoj, la plej gravaj estas Romanoj kaj 1 Korintanoj, en kiuj li klarigas la naturon de kristana fido kaj vivo.

Pauxlo reinterpretis la ideon de Izraelo kiel frataro laux la spirito, ne laux la karno. El tio sekvis la ideo ke la koro de kristanismo ne konsistas de la Legxo de Moseo, la fundamento de judismo, sed de la fido en Jesuo Kristo, Dio enkarnigita. La Legxo ne estas la celo de religio, laux Pauxlo, sed gxia lernejo, instruinta pri peko, pri tio, ke homo ne povas sin liberigi el peko sen la helpo de Dio. Tian helpon Pauxlo nomis gracon.

Cxi tiu ideo pri peko kaj graco apartigas kristanismon kaj el judismo kaj el greka filozofio.

Pro tio, la kristano ne cxefe celas sekvi la Legxon, ne ecx celas agi morale; anstataux li fidas en Kristo kaj tio donas al li, per graco (se Dio elektas), la forton kaj volon ami Dion kaj, sekve, ami sian proksimulon kaj, per tia amo, agi morale. Bonagado ne estas la celo sed la rezulto de kristana fido: fido, tiam graco, tiam amo, tiam virto. Pensu pri Patrino Tereza de Hindio.

Laux Pauxlo, la morala parto de la Legxo -- ne mortigu, ne sxtelu, ne adultu, ktp -- estas ankoraux devigita al cxiu kristano, sed la cetera -- legxoj pri mangxo, cirkumcido, ktp -- estas afero de persona elektado por "nacianoj" (= nejudanoj). Same kiel Jesuo, Pauxlo resumis la Legxon kiel amu Dion kaj amu vian proksimulon kiel vin mem.

Pauxlo predikis kaj disvastigis tian fidon furore tra la Imperio, sed renkontis problemon en Jerusalemo. Tie la kristanismo de Jakobo, frato de Jesuo, precipis. Cxi tiu fido estas priskribita en Agoj kaj Jakobo en la Biblio. Cxi tiu kristanismo estis esence sekto de judismo: gxiaj sekvantoj praktikis la tutan Mosean Legxon kaj vidis sin kiel bonaj judanoj. Pro la diferenco inter Pauxlo kaj Jakobo, la eklezio emis al dispecigxo. Tamen, Petro, post vizio el Dio, igis la du flankojn konsenti, ke la tuta Legxo nur aplikis al judanoj, ne al la nacianoj. Fine, la pauxla kristanismo, pro la granda nombro de nacianoj, farigxis la kristanismo de la Eklezio kaj, per tio, de la Biblio.

Dum la finaj jaroj (66-67) de sia vivo, Pauxlo laboris disvastigi la fidon el Romo, kie fine la imperiestro Nero senkapigis lin en 67 (kaj samjare krucumis Sanktan Petron).


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je februaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03