Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > nacioj > Azio > Cxinio
flago de Cxinio

atoma potenco, 1964 UNO, 1945

Cxinio (Zhong Guo)

Mapo Faktoj Historio Ligiloj
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

mapo de Cxinio

Cxinio, la Meza Regno, estas la plej granda nacio (1262 milionoj da homoj) en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Cxinio ankoraux resanigas de fremda rego. En la 2030-oj gxi probable preterpasos Usonon ekonomie.

En urbo (almenaux en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almuzuloj ne ofte estas vidita en grandaj urboj, kiel en Usono. Policianoj estas cxie, estas gxentila, ne ofte portas pafiloj, sed ili ne respektas homajn rajtojn.

Faktoj:

Margaret KAN Pui Kin, belulino Loko: 35 00 No, 105 00 Or (orienta Azio)

Areo: 9 326 410 km² (nur Kanado kaj Rusio estas pli grandaj).
semotauxga: 10%.

Logxantaro: 1 261 832 482 (julio 2000, takso),

% urbana: 32% (2000)
homoj po kv. km: 135.3 (2000)
homoj po kv. km da semotauxga tero: 1353.0 (2000)
kreskanta procento: 0.9% (2000, takso)
naskoj: 16.12 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 6.73 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0.4 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
beboj mortintaj: 28.92 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1.82 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 71.38 jaroj (69.6 viroj, 73.33 virinoj) (2000, takso)

Cxefurbo: Pekino
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000:

Etnoj: 91.9% hancxina, 8.1% alia: gxuanga, mjauxa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jauxa, kazahxa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Mancxurio, Turkestano, ktp). La restajxoj de la cxina imperio.
Religio: oficiale: ateismo. tradicie:
taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso)
Lingvo: la cxina, kantona, uxua kaj aliaj.
alfabeta: 81.5% (89.9% viroj, 72.7% virinoj) (1995, takso)

Registaro: komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj cxefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
sendependeco: -221
ano de UNO: 1945, fondinto, kiel la respubliko sub la KMT. En 1949, la Komunista Partio venkis Cxinion kaj la KMT forflugis al la insulo Tajvano. La KMT tenis la sidon gxis 1971, kiam UNO donis gxin al la Partio, kiu delonge regis la plejparton de Cxinio.
konstitucio: la 4-an decembro 1982
korupteco: 3.1 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio: 1134 Gd (1998, takso)
po kapo: 0.90 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 7% (1999, takso)
inflacio: -1.3% (1999)
senokupa: cx. 10% laborantoj en urboj

Valuto: 1 juano (Y)
valoro:
     2000:  42.855 md

1999: 44.240 md 1998: 45.206 md 1997: 45.847 md 1996: 48.187 md 1995: 49.526 md 1994: 49.361 md 1993: 76.671 md 1992: 82.423 md 1991: 88.744 md 1990: 102.02 md


Historio:

-5000 -4000 -3000 -2000 -1000 1 1000 1500 1600 1700 1800 1900 2000

Prahistorio

En Cxinio estis eltrovita la ostojn de Pekina Homo, specimeno de Homo erectus, kiu logxis en nuna antauxurbo de Pekino antaux 450 000 jaroj. Li havis cerbon malgrandan, tamen li scipovis fari fajron kaj ilojn el sxtono. Li povas iri sur du piedoj, sed ne povas paroli, kaj ne enterigis sian mortintojn (do ne havis religion). La nuna cxina popolo similas al li laux rasa aspekto.

-5000

Vilagxoj aperis cxirkaux la Flava Rivero en norda Cxinio kaj homoj plantis milion kaj havis porkojn, kaprojn kaj hundojn. Ni nomis ilin la Tangshao. Ilia lingvo, religio kaj belarto estas la radiko de cxina kulturo.

-4000

Nun aperis en Cxinio la osta plugilo, silko, skribo kaj sojfaboj plantitaj.

-3000

Nun aperis en Cxinio la teo, akupunkturo, inka skribilo, seruroj, orangxoj kaj astronomio je alta nivelo (en -2136 du kortegana astronomiistoj estis mortigitaj cxar ili ne antauxdiris eklipson). En -2799 komencis la cxina kalendaro.

-2000

En Cxinio aperis trumpetoj, persikoj, cxaroj, mono, ombreloj kaj potilo. Astronomiisto obsevis novajn stelojn.

La (legenda?) dinastio Shang regas Cxinion inter -1500 kaj -1000. Bronzarto atingis altan nivelon. La tiama bildskribado similas al posta cxina skribado.

En -1800, urboj aperis en Cxinio kaj do rangita socio.

-1000

La cxina civilacio ankoraux logxas en la nordo laux la Flava Rivero, kie gxi naskigxis.

La dinastio Zhou regas de -1027 gxis, nominale, -256, sed perdas efektivan potencon en -722. Hxaoso epoko de milito post milito sekvas kiam nacietoj kunbatalis. Sed cxi tiu epoko -- la epoko de Printempo kaj Auxtuno (-722 al -421) kaj de la Landoj Militantaj (-403 al -222) -- estis tre fekunda en penso, literaturo kaj tekniko: cxi tiu estas la epoko de Laozio, Konfuceo kaj Sunzio, kiam la klasikaj verkoj de la cxina kulturo estis verkita, kiam la mil skoloj filozofis, kiam aperis la ideoj jino kaj jango kaj la ideo pri la tao, kaj kiam feraj iloj ekaperis.

La cxina socio kaj kulturo atingis sian klasikan formon kaj, en -221 unuafoje estas unigita sub unu krono, la krono de la Qin (el kio venas la nomo Cxinio). La Granda Muro estis konstruita por forpeli la barbarojn. La rego de la Qin ne longe dauxris kiam la Han superas kaj regis, -202 gxis +220.

Dum cxi tiu jarmilo, aperis en Cxinio fero, sxtalo, preciza kalendaro, Pekino, likvoro, kalkulilo, pantalonoj, moneroj de metalo kaj sukero . La ideo de drogo kiel kemiajxo kiu sxangxas la korpon, estas ideo cxina kaj naskigxis dum cxi tiu jarmilo.

Cxina kulturo disvastigxas al Koreio.

La baza ciklo de cxina historio nun aperas: unu dinastio venkas Cxinion, regas bone kaj sagxe, tiam farigxas dibocxa, malfortigxis kaj falis kaj tiam epoko de militoj sekvas kaj dauxras gxis denove nova dinastio venkas. Iafoje la nova dinastio estas fremda kaj tio enportas novajn ideojn, kiuj pliricxigas cxinan civilacion. Post tempo la fremduloj cxinigxas cxar Cxinio estas tre granda.

1 p.K.

Regula komerco inter Cxinio kaj Hindio komencas, kio portas budhismon, kiu farigxas la principa religio en Cxinio. Poezio atingis altan nivelon sub la plumoj de Li Bo kaj Du Fu, eble la plej bonaj poetoj de iu ajn lando aux epoko.

Dum cxi tiu jarmilo, aperis en Cxinio papero, pulvo, karbo, papera mono, la mekanika horlogxo, sxakoj (el Hindio), presilo kaj la kompaso.

Cxina kulturo disvastigxas al Japanio kaj cxina civilacio mem suden.

1000

La mongoloj venkis Cxinion (kaj la plejparton de Euxrazio) kaj tie regis kiel la dinastio Yuan (1279 - 1368). Pro la venko, cxinaj inventoj -- precipe la presilo, kompaso kaj pulvo -- disvastigas al tuta Euxrazio. Cxi tiuj helpis transformi Euxropon el eta angulo de la mondo al gxia centro kaj ventro. Dum cxi tiu tempo ankaux disvastigxis al Euxropo el Cxinio spageto kaj la rakonto pri Cinderella

1500

1600

1700

1800

Cxinio, unuafoje la plej potenca kaj avangarda lando, nun kadukigxis sub la Qing kaj farigxis malforta giganto. En 1840 Britio militis kaj forprenis la teron de nuna Hongkongo. Milionoj pereis en kamparanaj ribeloj. La potenco de Francio, Germanio, Rusio kaj Japanio super Cxinio ankaux plifortigxas. En 1895 Cxinio cedas Koreion kaj Tajvanon al Japanio.

Euxropa potenco kaj komerco kunportas la euxropajn ideojn de modernismo.

1900

Cxinio eljxetas Euxropan regon kaj farigxas respubliko (1912) sub Sun Jatsen. Poste la partio Kuomintang (KMT) subtenita de la nacia armeo kaj la urba ricxularo, regas. Sed la respubliko estis malforta kaj do Cxinio dronas sub milito inter lokaj fortuloj. Dum la 1930-oj, Japanio, rigardanta la malfortecon de Cxinio, sendas sian armeon kaj forprenas multe de marbordan Cxinion, venkinte Mancxurion en 1931. El cxi tiuj jardekoj de milito, la komunistoj finfine superas kaj unuigas la tutan landon (preskaux) sub la mano de Mao Zedong (1949). La partianoj de KMT forflugas al Tajvano, kie ili ankoraux regas, kaj multe de ricxuloj iris al Tajvano kaj Hongkongo. Mao reformas cxinan socion, kvankam iafoje kruele kaj senprudente (precipe dum La Granda Salto Antauxa je la fino de la 1950-oj kaj la Kultura Revolucio en la 1960-oj). En 1965, Cxinio havigxas la atombombon.

En 1976 Mao mortis kaj, post kelkaj jaroj da lukto inter liaj sekvantoj, Deng Xiaoping finfine superas kaj reformas la cxinan ekonomion laux ideoj kapitalistaj. Sed ekonomia reformo ne sxajne suficxas cxar en junio 1989, studentoj protesti por politika reformo en Tiananmen Placo, kie kelkmil estis mortigita de la armeo.

En 1990-oj, Cxinio farigxis grava potenco en internacia komerco, uzate de Tajvano kaj Hongkongo kiel fonto de malkara laboro. Made in China (Fabrikita en Cxinio), unufoje rara kaj rimarkinda, nun estas vulgara en Usono, kie antaux 30 jaroj Tajvano, Hongkongo kaj Japanio estis la principa fonto de malkaraj vestoj kaj ludiloj.

2000


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58 T