Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > filozofio > Markso

Karlo MARKSO

marksismo modernismo
Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Karlo MARKSO (1818-83) (germane, Karl Marx) estis germana filozofo kiu fondis la skolon de marksismo per sia hegela analizo kaj kritiko de kapitalismo. Markso diris ke kapitalismo farigxos, post lukto inter la burgxaro kaj proletaro, komunismon. Marksismo aplikita paceme al demokratio estas socialismo. Dum la jarcento XX, komunismo kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Euxropo kaj Azio, precipe en Rusio, Cxinio, Vjet-Namo, Kubo, Etiopio, Svedio, Kambogxo, Britio, kaj (efemere) Cxilio. Klare, Markso grave influis la jarcenton XX.

Markso estis juda laux etno, luterano laux religio, ateisto laux kredo, germana laux naskigxo kaj brita laux lando. Li logxis malricxe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorinte kaj verkinte en la biblioteko de la Brita Muzeo.

Markso vidis historion kiel lukto inter klasoj. Markso estas materialisma, kredinte ke historio kaj cxiu ago de homo estas bazita, rekte aux nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso ankaux estis hegelisma, tial li vidis cxion kiel lukto inter kontrauxoj, lukto kiel finigxas post tempo en nova, plibona sintezo (tial, Markso kredis al la ideo de progreso). Ekzemple, kapitalismo venas el la lukto inter la nobelaro kaj la burgxaro.

Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la proletaro luktos kontraux la burgxaro kaj renversos kapitalismon por starigi komunismon, sub kiu la proletaro regos, privata posedo farigxos malbona memoro kaj sxtata potenco ade malaperos.

En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta: la kapitalisto, per sia kapitalo, acxetas kaj kunigas enigajxojn -- krudajn materialojn, laboron, masxinon, konstruojn, ktp -- por fari eligajxon -- la produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj enigajxoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili gajnis por la kompanio. Alivorte, la kapitalisto sxtelas la profiton el la posxo de siaj laborantoj.

Kvankam Markso estis juda sole laux etno, lia bildo de la estonta mondo similas al la de la profetoj de la Biblio, kiuj ankaux antauxdiris pri estonta mondordo de justeco kaj vengxo por la malricxularo.

Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en Germanio, sed fakte gxi ekis en Rusio (1917) kaj poste en Cxinio, Vjet-Namo, Kambogxo, Etiopio, Kubo kaj aliaj, zenitinte cxirkaux 1980. Plejparte ne la proletaro sed la kamparano ribelis kontraux beba kapitalismo aux ecx kontraux regxo. Komunismo fine venis al orienta Germanio, sed nur sub la rusa glavo. Inter 1989-91, kiam la politika kaj ekonomia potenco de Rusio disfalis, komunismo en orienta Euxropo ankaux disfalis.

Marksismo estis disvastigita en okcidenta Euxropo precipe kiel socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo universitata, kie baza marksismo farigxis parto de la mensa meblaro de la intelektularo. Sed depost 1989, marksismo perdis multe de kredo pro la disfalo de Euxropa komunismo.

La ideo de historio kiel materialisma, progresema kaj la rezulto de lukto kaj etapoj estas tiel vulgara en la Okcidenta ke multaj ne rekonas gxin kiel marksisma. Eble cxar Darvino pensis simile laux vulgara kredo (sed ne laux fakto).


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02 T