Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > scienco > astronomio > Ptolomeo

Ptolemeo

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Klauxdio PTOLEMEO (87-150, floris 130-150), (greke, Klaudios Ptolemaios) greka sciencisto de Aleksandrio, kies verkoj pri la Tero kaj la Universo informis la mondbildon de Euxropo dum la sekvantaj 1500 jaroj (!!!). La plej fama el liaj verkoj estas la Almagest, verko belega sed difekta, en kiu li tezis ke la Suno kaj la planedoj iris cxirkaux la Tero -- geocentrismo. Cxi tiu teorio dauxris gxis la jarcento XVII kiam Galileo kaj Keplero pruvis la kontrauxan teorion de Koperniko (kun sxangxoj).

La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero: malgraux cxio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metas la Teron en la centro. Kontrauxe, lia radika eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne gxustigis Koperniko sed Keplero.

Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centro cxar li uzis fizikon aristotelan. Pro tio, li vidis la cxielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo. Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaux kredis ke cxia solida materio nature movas al la centro de la universo, el kio farigxis la Tero. Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed de la aristotela fiziko kiun li antauxsupozis. Antauxsupozinte geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadon al gxi.

Kvankam Ptolomeo sxajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj antauxdiroj sed esti tute malprava.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03 T