Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > gnostikismo |
gnostikismo (floris jc II-III) estas formo de religio kiu eble devenis de grekaj interpretoj de orienta religio. Estis multaj specoj kaj subspecoj de gnostikismo -- juda, kristana, zoroastria, idolkulta, ktp -- sed el la multaj specoj, la plej forta kaj furora klare estis la kristana gnostikismo de Valentino (jc II), aleksandriano kiu preskaux farigxis la papo cx 140. Jen ni temas cxefe pri cxi tiu speco. (Alia cxefa formo de kristana gnostikismo estis la de Marciono).
Gnostikismo estis la unua granda herezo de kristanismo. Se katolikismo estis la juda, proletara interpreto de kristanismo, gnostikismo estis la greka, burgxa interpreto. Iasence, gxi estis platonista interpreto de kristanismo: Al katolikoj, gxi sxajnis kristana herezo, dum al platonistoj, gxi sxajnis duon-bakita platonismo kun arogantaj mitoj enmiksitaj.
(Notu bone: en tiu tempo, katolikismo kaj ortodoksismo estis unu eklezio, ne skisminte gxis la jarcento XI).
Gnostikismo instruis ke la materia mondo estas malbona, tial gxia kreinto, la dio de Moseo, la Demiurgo, ankaux estas malbona. Sed Jesuo Kristo estis sendita de la vera, bona Dio, la nekonata Patro, por instrui doktrinon sekretan. Sed cxar la materia mondo estas malbona, Jesuo klare ne estis homo, sed nur sxajnis homo, kaj nur sxajnis morti sur la kruco. Tial Jesuo ne savas per sia morto, sed per sia sekreta doktrino, la gnozo (greke, gnosis).
Gnostikismo floris tra la romia imperio, precipe en Egipto kaj estis simila al aliaj misteraj kultoj de la tempo kaj iafoje estis instruita de magiistoj. Sankta Ireneo de la jarcento II estis la cxefa kaj la plej fama batalinto kontraux la herezo, sed ecx Origeno en la jarcento III devis batali kontraux ideojn gnostikajn.
La biblioteko de Nag-Hamado, eltrovita en 1945 en la dezerto de Egipto, estas gnostika kaj enhavas multe de la sekreta doktrino de Jesuo.
Antaux 1945, Ireneo estis nia cxefa fonto pri gnostikismo, sed nun la
cxefa fonto estas la biblioteko de Nag-Hamado.
Ni vivas en mondo plene de sufero, mondo klare difekta kaj absurda. Sed
interne de ni homoj estas io multe pli alta ol la mondo, io kio devenas de
loko nemonda kaj nekonata, kio revokas nin en vocxo kvieta, apenaux
auxdebla. La io estas semo dia, estas nia vera naturo, nia spirito. Gxi
devenas de la vera Dio, do gxi estas vera kaj perfekta. Cxio alia -- la
mondo, la korpo, ecx la animo kaj moralo, estas trompajxoj, estas la
kaduka, malsana, trista kreo de dio pretenda, la Demiurgo.
La Demiurgo estas la Kreinto de nia mondo, estas la dio de judismo, de
katolikismo, de islamo, de moralordonoj, sed li ne estas la vera Dio. La
mondo kiun li kreis estas difekta kaj plene de sufero, cxar li ne estas la
vera Dio, sed dio pretenda kiu fusxis la laboron. Li kulpigas nin, la
malobeon de Adamo, la originalan pekon, sed cxi cxio estas granda
mensogo. En la Gxardeno de Edeno, nur la serpento diris la veron. La
serpento ne estis Satano, la diablo, kiel diras la Demiurgo, sed Sendito de
Lumo, sendito de la vera Dio, kiu volas liberigi nin per la vera scio per
la gnozo.
La vera Dio sendis aliajn Senditojn de Lumo: Seth, Jesuo, Manikeo. Ili venis por liberigi nin de la
mensogoj de la Demiurgo, de la malliberejo de karno kaj tero. Sed se ni
kredas la mensogoj kaj forgesas nian veran devenon, tiam morto ne liberigos
nin kaj ni ne vidos Dion.
La granda problemo de homo estas tia forgeso, tia nescio. Laux la
Demiurgo la granda problemo de homo estas peko, do li sendis Moseon kaj la
Dekologon. Do la katolikoj kredas ke Jesuo
venis por morti por niaj pekoj. Sed cxi cxio estas mensogo. Jesuo ne venis
por liberigi nin de peko, sed de nescio kja iluzio. Li ne portis pardonon
por peko, sed la veron, la gnozon. La koro de la katolikaj evangelio estas
la morto de Jesuo sur la kruco, sed la koro de la gnostika evangelio de
Tomaso estas la sekretaj diroj de Jesuo.
Homo estas estajxo triparta: spirito, animo kaj
karno. La spirito devenas de la vera Dio, sed estas malliberigita
en la karno, kiu estis kreita de la Demiurgo. La animo devenas de
Ahxamoth, la patrino de la Demiurgo.
Cxar homo estas triparta, estas tri grandaj klasoj de homoj laux la
parto kiu precipas en cxiu:
La mondo konsistas de du partoj: la kenoma
("malpleneco"), nia mondo de fenomeno, kaj la pleroma
("pleneco"), platonisma mondo de ideoj. La
vera Dio, la nekonata Patro, logxas en la Pleromo kune kun la tridek
aeonoj, la eternuloj, la ideoj: Vorto, Menso, Penso, Vero, Fido,
Espero, Amo, Vivo, Plezuro, Eklezio, Homo, Sagxo, Kristo, Sankta Spirito,
ktp. La aeonoj estas seksajxoj kiuj kunigxis por naski aliajn aeonojn en
genealogio longa. La vera Dio, ankaux nomata Bythos en la
greka, ne kreis la unuajn aeonojn, sed ili emanas el li.
La tento kaj pasiono de la plej malalta aeono, Sofia ("Sagxo" en
la greka), kreis la kenomon.
En la Kenomo estas la ok niveloj de la cxieloj, Ahxamoth,
kiu logxas en la oka cxielo, kaj sxia filo, la Demiurgo, kiu logxas
en la sepa cxielo. La Demiurgo ne scias pri la pli altaj niveloj kaj gxiaj
logxantoj, nek ecx pri sia patrino. Li kreis la subcxielan mondon, kie ni
logxas. Niaj spiritoj estas diaj semoj malliberigitaj en lia difekta mondo.
Kristo estis unu el la aeonoj, ne Dio, kaj Sendito de Lumo kiu
alvenis al tero kiel homo. Sed lia korpo kaj suferado sur la kruco estis
sxajna, ne vera. Kaj Jesuo Kristo ne mortis por niaj pekoj, sed por
transdoni al ni la sekretan doktrinon, la gnozon.
...
Ili sxajne praktikis bapton kaj ian euxkaristion. Estis ritoj por
edzigxo kaj morto. Ili sanigas per formulo por elpeli demonojn.
Ili kantis kaj himnis kaj pregxis. La Kantaro de Salomono
estis himnaro gnostika.
...
Moralo ne estas por la spiritanoj, sed por la
pli malfortaj animanoj. La granda problemo de homo
ne estas peko sed nescio kaj iluzio, do al multaj gnostikoj moralo ne
gravas. Tial ili vivis tute libere kaj senmorale kaj (al la katolikoj kaj
platonistoj) skandale. Ambaux la katolika Ireneo kaj la novplatonisma Plotino raportis pri la malmoralo de la
gnostikoj.
Sed aliflanke, laux gnostikismo la mondo kaj la karno, kiel kreitajxoj
de la Demiurgo, estas nature malbona kaj evitinda. Tial aliaj gnostikoj
vivis severe kaj evitis karnan plezuron. La
biblioteko de Nag-Hamado, kasxita de monahxo en kaverno en la jarcento
IV, raportis pri gnostikismo pli severa kaj ne menciis pri
malmoralo inter la gnostikoj.
...
Ne estis iu ajn centrigita eklezio aux normaj skriboj, kiel en
katolikismo, sed plurforma florado de sektoj, skriboj kaj skoloj de
inventemaj instruistoj. La ero de organizo estis la instruisto (ekzemple,
Valentino) kaj siaj studentoj.
Gnostikoj kritikis la episkopojn kaj diakonojn de la katolika eklezio
kiel "malsekaj kanaloj" (Apokrifo de Petro, 79.22-80.7).
....
Laux la kredintoj mem, la origino de gnostikismo estis en la sekreta
instruoj de Jesuo Kristo. Laux la katolikoj de la jarcento II, gnostikismo
devenis de la instruo de Simono, la magiisto menciita en la libro Agoj.
La evangelioj de Tomaso eble estis
verkita en la jarcento I.
Studo de la biblioteko de Nag-Hamado montras, ke gnostikismo kreskis ne
el la sama radiko kiel katolikismo, sed paralele en la sama loko kaj tempo.
La plej frua, certa atesto pri gnostikismo estas de la jarcento II en
la skriboj de Sankta Ireneo en la tempo de
Valentino.
Valentino estis la plej granda instruisto de gnostikismo kaj
preskaux farigxis la papo cx. 140. Liaj doktrinoj estis plue
disvolvigitaj de Ptolemeo, Herakleo, Teodoto, Marko, Aksioniko de Antiohxio
kaj Kandido de Ateno. Ptolemeo kaj Herakleo verkis iujn el la plej fruaj
komentaroj pri la evangelio de
Johano. Aldone al Johano la gnostikoj estis interesitaj de
Genezo kaj la leteroj de Pauxlo. Ili ankaux havis
siajn skribojn proprajn, ekzemple la evangelioj de Tomaso kaj Filipo, la
agoj de Petro, la apokrifo de Jakobo, ktp.
Ireneo, Hipolito, Tertuliano, Origeno, Klemento de Aleksandrio, Krizostomo
kaj Auxgusteno batalis kontraux
gnostikismo. Gnostikismo influis katolikismon per Klemento de
Aleksandrio kaj eble per gxiaj ritoj. Klemento mem citis la evangelion
de Tomaso.
En la jarcento III gnostikismo estis multe pli furora ol
katolikismo: ekzemple, la greka filozofo Plotino, kiu logxis en Aleksandrio kaj Romo kaj
eble estis la plej bona pensinto de sia tago, konis gnostikismon, sed ne
katolikismon. Spite de tio, post unu jarcento katolikismo venkis. Laux
Elaine Pagels, usona profesoro de Princeton, gnostikismo perdis la
darvinan lukton por travivo al katolikismo pro manko de papoj kaj martiroj:
Cxar la gnostika Jesuo ne suferis gxis morto, neniu gnostiko volis martiri
sin por la fido. Aldone, sen iu ajn plej alta auxtoritato de dogmo, cxiu
gnostika instruisto disvastigis sian propran specon de gnostikismo, do
disiginte kaj malfortiginte la fidon.
Plotino, fondinto de novplatonismo,
batalis kontraux gnostikismo en Eneadoj 2.9 por gxustigi la
bedauxrindajn erarojn de siaj eks-kristanaj discxiploj.
En la jarcento IV, post lukto kontraux arianismo, katolikismo
farigxis la oficiala religio de la roma imperio. En 367, Sankta
Atanazio ordonis forigi cxiujn herezajn skribojn. Eble en respondo al la
ordono, monahxo kasxis 13 librojn de gnostikaj skriboj en kavernon en la
dezerto de Egipto. Tie ili kusxis 16 jarcentojn, nekonataj, gxis 1945 kiam
ili estis eltrovitaj hazarde. Ili estas la libroj de biblioteko de Nag-Hamado.
La disvolvigxo de monahxismo kaj mistikismo en katolikismo faras
gnostikismo multe malpli alloga.
Sed baldaux gnostikismo forvelkis. La pregxejoj de la gnostikismo de
Valentino dauxris gxis la jarcento IV.
Gnostikismo fine kunfandigxis kun manikeismo, kiu ne estis ecx
kristanismo hereza. Gnostikismo travivas al nia tempo inter la mandeanoj,
kiuj logxas en suda Irako.
Simpligita, katolikigita formo de gnostikismo aperis en Suda Francio en
la jarcento XI kiel albiganismo. La katolika atako
kontraux albiganismo donis al ni la rozarion, la Inkvizicion kaj la monahxan ordon
de la dominikanoj.
....
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00
doktrino
sakramento
moralo
organizo
historio
30
100
200
300
400+
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano
KALB je septembro 2001.