Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > scienco > astronomio > Keplero

Keplero

IK: 153 kristanismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Johano KEPLERO (1571-1630) (latine: Joannes Keplerus; germane Johannes Kepler), germana astronomo de la jarcento XVII kiu disvolvigis kaj perfektigis la kopernikan sistemon de heliocentrismo. Keplero laboris kune kun Tycho Brahe, la dana astronomo kiu tre detale kaj zorgeme observis la movigxon de la planedoj. Keplero ankaux konis Galileon, kaj, kiel li, estis fervora partiano de la kopernika sistemo. Sed pro la laboro de Tycho Brahe, Keplero bone scias, ke Koperniko ne precize priskribas la movigxon de la planedoj kaj sukcese korektis la teorion.

La cxefa eltrovo de Keplero estis, ke planedo movigxas ne laux cirkloj aux kombinajxoj de cirkloj, sed laux elipsoj. Ambaux Ptolemeo kaj Koperniko utilis cirklojn kaj epiciklojn (cirkloj ene de cirkloj) por matematike priskribi la movigxon de la planedoj, sed Keplero povis priskribi la movigxon per unu, simpla kurbo. La sistemo de Keplero estis ne nur multe pli simpla, sed ankaux multe pli preciza.

Vivo

Keplero naskigxis en Weil der Stadt, apud Stutgarto en la Sankta Roma Imperio (en la nuna Germanio). Keplero estis forta luterano kaj iris al la Universitato de Tuebingen por studi teologion por farigxi pastro. Sed cxe la universitato li sciigxis pri Koperniko. En 1596, kiam li instruis matematikon cxe Graz, li eldonis sian unuan libron, Mysterium Cosmographicum, la unua forta defendo de la kopernika sistemo, 37 jaroj antaux la de Galileo!

Pro la kontraux-Reformacio, Keplero, kiel luterano, devis forlasi Grazon kaj iris al Prago por labori kune kun Tycho Brahe. Kiam Tycho mortis je 1601, Keplero heredis la postenon de Tycho kiel Imperia Matematikisto kaj, multe pli grave, la 20 jarojn da observado de Tycho pri la movigxoj de la planedoj. Kvankam la informo de Tycho estis la plej bona en la mondo, gxi ankoraux estis difekta. Sed Keplero, kiel bona sciencisto, sciis trakti tiajn difektojn. En 1609, Keplero eldonis Nova Astronomia kaj la unajn du el liaj tri legxoj.

En 1612 la luteranoj estis forpusxitaj for de Prago kaj Keplero iris al Linz. Poste li iris al Wurttemburg, kie li sukcese defendis sian patrinon kontraux la akuzo de sorcxado. Lia unua edzo, du filoj kaj du filinoj mortis.

En 1621 Keplero eldonis sian libro de sep volumoj, Epitome Astronomiae, en kiu li sisteme traktis pri heliocentrismo. Tiam li laboris por fini la Rudolfajn Tabelojn de Tycho. Per la tabeloj, oni povas kalkuli precize la lokon de iu ajn planedo je iu ajn dato.

Aldone al astronomio, Keplero ankaux esploris pri optiko kaj klarigis kiel la teleskopo funkcias.

Li mortis en 1630. Liaj korpaj restajxoj estis perditaj en la Milito de Tridek Jaroj.

La Tri Legxoj de Planeda Movigxo

La sistemo de Keplero estas resumita per liaj Tri Legxoj, la unuaj legxoj de naturo (en la moderna senco):

  1. Planedoj movigxas cirkaux la Suno laux elipsoj, kun la Suno cxe unu el la du fokusoj.

  2. La linio inter la planedo kaj Suno kovras egalajn areojn dum egalaj tempoj. Tial la planedo movigxas pli rapide kiam gxi estas pli proksime al la Suno.

  3. T1²/T2² = R1³/ R2³ kie T1 kaj T2 estas la tempo de unu jaro (unu revolucio cxirkaux la Suno) por du planedoj, kaj R1 kaj R2 iliaj mezaj distancoj de la Suno.

Keplero eldonis la unuajn du legxojn en 1609 en Nova Astronomia, kaj la trian en 1619 en Harmonici Mundi.

La sistemon, kiun Koperniko proponis, Galileo pruvis esti fizike reala per la teleskopo kaj Keplero disvolvigis kiel matura, preciza sistemo. Sed fizika klarigo ankoraux mankis al la sistemo -- la fiziko de Aristotelo ne suficxis, ne ecx la fiziko de Galileo. Tion provizos Neuxtono poste en la jarcento XVII....

Keplero kaj la Eklezio: Keplero ne estis katoliko sed luterano. Kiel katolikismo, luteranismo ankaux staris kontraux heliocentrismo, kaj pro tio Keplero ne povis farigxi profesoro cxe la Universitato de Tuebingen, kvankam li poste farigxis profesoro cxe Graz. Kiel kredanto de luteranismo kaj heliocentrismo, li partoprenis en la du grandaj intelektaj revolucioj de sia tempo, sed gxuste pro tio, lia vivo estis malfacila, ofte perdinte sian hejmon kaj postenon.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je septembro 2001.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu