Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > scienco > astronomio > Koperniko

Nikolao KOPERNIKO

IK: 138 kristanismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Nikolao KOPERNIKO (1473-1543) (latine: Copernicus), pola astronomo, verkis la libron De revolutionibus orbium coelestium, en kiu li tezis heliocentrismon: la Tero kaj la planedoj iras cxirkaux la Suno. Li eldonis la libron je lia morto en 1453, eble timinte la Eklezion kiu kredis la sistemon de Ptolemeo, kiu metas la Teron en la centro, ne la Sunon. Aux eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam ankaux kredis al Ptolomeo.

Post lia morto, la Eklezio traktis lian teorion kiel konvena matematika fikcio (laux la antauxparolo de Osiandro), sed dum 1611-32 Galileo eltrovis la pruvon por la teorio en la cxielo per teleskopo. Galileo farigxis frua kaj forta evangeliisto de la sistemo de Koperniko, sed iuj el liaj pruvoj malpravis (precipe lia pruvo per tajdomovo). Lia evangeliado fine tiris la atenton kaj koleron de la Eklezio sur lia kapo. En 1616, la Eklezio malpermesis la libron de Koperniko (gxis 1822), kaj en 1633 gxi fermis la busxon de Galileon.

Fizike, la teorio de Koperniko estis ridinda kaj neebla: la regnanta fiziko de la tago estis la fiziko de Aristotelo, kiu metis la Teron en la centro de la universo ne pro naiveco aux homa vaneco, sed pro la natura elveno de naturo mem: la mondo konsistas de kvar elementoj (tero, akvo, fajro, aero), kiu nature movigxas al la centro de la Tero aux fore: aero fluas, fajro supreniras, akvo falas kaj tero alfundigxas. Cxar tero nature movigxas al la centro de la universo, cxe tia centro estas, tute atendite, la Tero mem, kovrita de maroj de akvo. La Suno kaj la planedoj, dume, konsistas de kvina elemento, la kvintesenco, kiu nature cirkliras cxirkaux la centro, la Tero. Cirklirado, laux Aristotelo, estas la plej perfekta movigxo. Cxi tiu lasta supozo de Aristotelo estis konservita en la sistemo de Koperniko, kaj farigxis la cxefa difekto de la teorio.

Matematike, la teorio de Koperniko estis pli facila ol tiu de Ptolemeo, sed ne pli preciza aux ecx pli simpla: same kiel Ptolemeo, Koperniko uzis multe de cirkloj kaj cirkloj en cirkloj por modeli planedan movon. Kial? Cxar la radika eraro de Ptolemeo ne estas lia loko por la Tero: malgraux cxio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metus la Teron en la centro. Kontrauxe, lia radika eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Kaj Koperniko simile eraris! Okcidentanoj, sekvinte Aristotelon, kredis ke cxiela movo estas sendifekta, tial gxi konsistas el cirkloj.

Tial la teorio de Koperniko ne povis tute venki gxis Keplero anstauxigis elipsojn.

La venko de Koperniko ne nur renversis Ptolemeon, sed, pli grave, Aristotelon. Pro tio, gxi necesigis novan fizikon, la fiziko de Neuxtono. Gxi ankaux renversis la filozofion kaj sciencon de Aristotelon kaj, tiele, malfermis la pordon por la moderna scienco de Galileo, Bakono kaj Kartezio kaj, post tempo, por modernismo.

Koperniko ne estis la unua kiu hipotezis heliocentrismon: antaux du mil jaroj, la greka astronomo Aristarhxo ankaux proponis gxin.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:01 T