Enciklopedio Kalblanda > literaturo > Vergilio |
Laux Danto, Vergilio estis homo el gepatroj de Lombardio, ambaux mantuanoj laux civito. Naskigxinte sub Cezaro, ankoraux malfrue, li vivis en Romo sub la bona Auxgusto, en la tempo de dioj falsaj kaj mensogantaj. Li estis poeto kaj kantis de la justa filo de Ankiso kiu venis de Trojo kiam Ilio estis forbrulita. Danto diris pri li, kiun li longe studis kaj grande amis, "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo ... Vi estas mia mastro kaj mia auxtoro, vi estas sole tiu, el kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorita". Vergilio gvidis Danton tra inferon kaj purgatorion en La Komedio Dia de Danto.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:05