Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > filozofio > Epikuro

Epikuro Epikuro

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

Epikuro (-341 al -270) (greke, Epikouros; latine, Epicurus) estis greka filozofo de Ateno kiu fondis epikuranismon, unu el la kvar cxefaj skoloj de greka filozofio, kune kun platonismo, aristotelanismo kaj stoikismo. Epikuranismo floris de la jarcento -III al la jarcento II. En cxi tiu epoko, filozofio ne estis abstrakta, intelekta ludo, sed la vera gvidilo al vivo. Tial, kvankam epikuranismo estas kosmologio, gxi cxefe estas etiko pri vivo. Gxi estas materialisma (sed ne ateista) filozofio, bazita sur la atoma fiziko de Demokrito. Laux Epikuro, la celo de vivo estas trankvilo, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro, precipe per la jenaj principoj:

  1. Ne timu dion: la dioj ja ekzistas, laux Epikuro, sed ili volas vivi trankvile, tial ili ne zorgu pri homoj. En la materialisma filzofio de Epikuro, ecx la dioj estas faritaj de atomoj (kvankam ili estas senmortaj). Cxar la mondo nur estas atomoj movigxantaj, cxio okazas tute hazarde, tial nia sorto ne estas la produkto de la malbona aux bona volo de dioj, sed hazarda.

  2. Ne zorgu pri la morto: je morto, la animo, farita de atomoj, disigxas kaj malaperas. Morto estas la manko de doloro kaj la manko de plezuro, tial gxi ne gravas. Aldone, cxar la animo ne estas senmorta, vi ne devas zorgi pri ia sorto post la morto, pri ia puno de la dioj.

  3. La bona estas facile havebla: laux Epikuro, la homo povas kontente vivi sole sur "akvo kaj hordekukoj".

  4. La malbona estas facile elportebla: Laux Epikuro, malsano kaj doloro estas aux akra sed mallonga, aux longa sed malakra.

Laux Epikuro, la bona kaj malbona ne estas afero de moralo, sed afero de plezuro kaj doloro. Cxar la plezuro kaj doloro de la menso estas pli grava ol la de la korpo, Epikuro celis mensan plezuron -- trankvilo de la menso -- pli ol karna plezuro. Por atingi trankvilon, la virtoj de prudento, honoro kaj justeco necesas. Amikeco ankaux helpas, sed familio kaj politika agado malhelpas. Epikuro mem ne edzigxis kaj vivis simple kun siaj studentoj en la Gxardeno en Ateno. La Gxardeno, gxardeno kaj domo kiujn Epikuro acxetis, farigxis la centra lernejo de epikuranismo de -310 al 529.

Kvankam Epikuro kredis al materialismo, li kredis nek al ateismo nek al determinismo:

Epikuro verkis almenaux 42 librojn, sed el lia plumo, ni nur havas parton de du libroj kaj kelkajn leterojn. La majstra verko de epikuranismo, tamen, ne estas de Epikuro, sed de Lukrecio: la bela poemo De Rerum Natura (-50).

Post la morto de Epikuro, epikuranismo disigxis: unu sekto emfazis la simplan vivon de Epikuro, la alia plezuron. Sinmortigo ankaux farigxis aprobita. Epikuro staris kontraux sinmortigo cxar gxi implicas ke la malbona ne estas facile elportebla.

La precipa rivalo de epikuranismo estis stoikismo, kiu emfazis devon anstataux plezuro. Post la jarcentoj II, epikuranismo estis preterpasita de stoikismo kaj kristanismo por la mensoj kaj koroj de okcidentanoj. En la jarcento VI, la imperiestro Justiniano fermis la grekajn lernejojn de filozofio, inkluzive de la Gxardeno.

Epikuranismo dormis gxis la Renesanco, kiam la antikvaj verkoj estis denove eldonitaj (Lukrecio en 1474) kaj la nova kosmologio de moderna scienco farigxis materialisma, favorinte ideojn epikuranismajn inter filozofoj kaj vulgaruloj.

Famaj epikuranoj:

Gassendi adoptis la atoman fizikon de epikuranismo sed diluis la moralon laux kristana gusto. La verkoj kaj studentoj de Gassendi influis Lokeon, Bojlon kaj Neuxtonon, inter aliaj.

La romaj poetoj, Vergilio kaj Horacio estis influitaj de epikuranismo.

Famaj kontraux-epikuranoj: Cicerono, Plutarko, Origeno kaj Auxgusteno.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je auxgusto 1999.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:59

T