Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > filozofio > sanktuloj > Sankta Auxgusteno

bildo de Auxgusteno de la jarcento VI

Sankta Auxgusteno

Festotago: la 29-a de auxgusto kristanismo

Biblioteko Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT

Sankta Auxgusteno (354-430) (latine, Aurelius Augustinus) estas tre grava filozofo en la Okcidento kaj en kristanismo. Li profundigi kristanan filozofion uzante la penson de Platono, precipe kiel interpretita de Plotino, nekristana greka filozofo de la jarcento III. Auxgusteno estas la plej influa kristana verkisto ekster la Biblio.

Multaj antaux Auxgusteno penis sintezi kristanismon kaj platonismon -- ekzemple, Origeno, Tertuliano, la gnostikoj -- sed ne sen herezo. Paradokse, -- latina menso sukcesis kie multaj grekaj mensoj fiaskis.

Li estis naskita en 354 en Thagaste, Numidio, en la nuna Tunizio en Nordafriko. Lia patrino estis kristana berberino kiu poste famigxis kiel Sankta Monika. Sxi pregxis 20 jarojn ke Auxgusteno igxos kristano, kiu fine okazis jxus antaux sxia morto. Lia patro estis vinberkultivisto kaj bienisto, kiu mortis kiam Auxgusteno havis 17 jarojn. Li estis katekizato, sed ne kristano.

Antaux lia kristanigxo, Auxgusteno studis kaj instruis retorikon, bezonita de legxistoj kaj politikistoj. Li logxis kun kromvirino, sed estis fidela al sxi, kaj havis unu filon, Adeodato. Auxgusteno logxis en Thagaste, Kartago, Romo kaj Milano. Inter cxio, Auxgusteno brulis por la vero, sercxinte por gxi sencxese. La sercxado kondukis lin al manikeismo, zoroastria formo de gnostikismo fondita de la babilona profeto Manikeo. Manikeo instruis, ke la mondo estis kreita kaj regata de du dioj, unu bona, unu malbona. Auxgusteno jam sciis pri kristanismo, sed gxiaj moralordonoj kontraux malcxasteco sxajnis al li malfacilaj kaj la Biblio sxajnis kruda kompare kun la bonstilo de Cicerono. Li sxatis la mondon kaj timis fidi sole en Dio, cxar li kutimis pensi kaj agi laux racio, ne laux fido.

En lia sincera sercxo por la vero, Auxgusteno havis multajn demandojn pri la malfailcajxoj de manikeismo. Kiam li finfine renkontis cxefulon de manikeismo kaj demandis pri siaj malfacilajxoj, Auxgusteno vidis, per sia menso klerigita de retoriko, ke manikeismo estis plena de belaj vortoj sed malplena de bonaj respondoj. Auxgusteno ankaux sciigxis, ke manikeismo kontrauxdiris la faktojn de astronomio. Do li forlasis manikeismo.

Post manikeismo, Auxgusteno legis filozofion, precipe la librojn de novplatonismo de Porfiro, sekvinto de Plotino. Novplatonismo helpis Auxgustenon kompreni Dion, estis lia ponto al kristanismo. Auxgusteno povis sintezi kristanismon kaj platonismon, cxar li venis al kristanismo per platonismo. Lia sintezo ne estis abstrakta projekto aux intelekta ludilo, sed estis lia auxtobiografio, lia vojo al la fido.

Auxgusteno translogxigxis al Milano. Tie li renkontis Sanktan Ambrozion, kristana cxefepiskopo de la urbo. Ambrozio estis tre bona predikanto, kio gajnis la estimon de Auxgusteno, la instruisto de retoriko. Ambrozio movis Auxgustenon tra liajn malfacilajxojn pri kredo en Kristo.

En 386, havinte 32 jarojn, Auxgusteno konvertigxis al kristanismo, kaj li estis baptita je Pasko 387. Li farigxis episkopo de Hippo en Nordafriko en 396. Li skribis pri sia vivo, kaj precipe kiel si venis al Kristo, en la libro, Konfesoj, la plej populara el liaj verkoj. Tiun li verkis dum 397-8.

En 410 la babaroj atakis Romon, la koro de la roma imperio, kaj sxanceligis fidon en la potenco kaj estonteco de Romio. La mondo sxajnis fali. En respondo, dum la sekvantaj jaroj Auxgusteno verkis sian majstran verkon, Civito de Dio, en kiu li vidis historion kiel la lukto inter du civitoj: la Civito de Homo kaj la Civito de Dio. En siaj tagoj, la potenco de Romo (Civito de Homo) kadukigxis, dum kristanismo (Civito de Dio) pligrandigxadis. Li prave rekonis ke kristanismo estis la nova ondo de historio kaj montris kiel la novaj kristanaj ideoj estis pli fortaj kaj klarigaj ol la malnova, lacigitaj grekaj ideoj. Sed, dum farinte tion, li platonigis la idearon de kristanismo. Multaj aliaj ankaux platonigis kristanismon en la jarcentoj III kaj IV, sed kutime kiel herezo (ekzemple, arianismo), sed Auxgusteno sintezis ilin prave.

Li ankaux verkis multe da libroj pri teologio (ekzemple, La Triunuo), la Biblio (Pri Kristana Doktrino), ktp. Pri la Apostola Kredo kaj la kristana vivo, li verkis la libron Manlibro pri Fido, Espero kaj Amo. Lia plumo ofte batalis kontraux la herezoj de sia tago. Ni havas multe de liaj predikoj kaj leteroj.

Kvankam li ofte traktis tedan temon (ekzemple, la Sankta Triunuo, la homeco de Kristo, ktp), lia facila plumo kaj lia pasio por vero vivigas cxion, kion li skribis. El liaj verkoj, la Konfesoj estas la plej legebla.

En la mezepoka Okcidento, li estis unu el la plej popularaj auxtoroj (kune kun Kasiano, Origeno kaj Sankta Gregoro la Granda).

Li ne povis legi sen movo de lipo. Li verkis per la latinan kaj neniam lernis la grekan.


Biblioteko:

Inter aliaj, Auxgusteno legis:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu