Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > islamo > Korano

La Korano

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Notu: la artikolo plejparte priskribas la Koranon laux la islama kompreno -- almenaux kiel mi povas kompreni gxin.

Laux islamo, la Korano estas la sankta libro, la Vorto de Dio, kulmino de la Biblio. La Korano priskribas la islaman kredon. La Korano estis diktita dum 23 jaroj en la jarcento VII de la Angxelo Gabrielo al la profeto Mohameto. Mohameto unuafoje auxdis la vocxon de Gabrielo kiel sonorilo, sed poste li povas auxdi la vortojn. Li kaj liaj sekvantoj skribis la vortojn sur palmfolioj kaj sxtonoj. Nur post lia morto la Korano estis inkigita kaj ricevis gxian finan formon (sub la rego de Uthman, 644-56). Gxi enhavas 114 cxapitrojn (nomite surah), ordigitaj ne laux temo sed gxenerale laux longeco, la plej longa metita unua, ktp. Pro la strukturo de la Korano, gxi estas facile parkerigita en la araba, tiel ke hodiaux milionoj da kredantoj povas deklami la tutan libron parkere.

La profeto Mohameto ne faris miraklojn, kiel Jesuo aux Moseo, sed laux islamo la Korano mem estas la miraklo: nenia homo povus verki gxin aux similan sen la helpo de Dio.

Al kristano aux judo, la sceno, rolantoj kaj figurantoj de la Korano estas tre konataj: Adamo, Noah, Jozefo, Moseo, Maria kaj ecx Jesuo; Dio, kiu estas unusola, cxiopova, cxioscia, Satano, la princo de mallumo, Tago de Jugxo, angxeloj, paradizo por la bonaguloj kaj infero (la Fajro) por la aliaj, ktp.

La sama rolantoj, la sama lokoj, sed malsama interpreto. Ekzemple, la Korano vidas la Legxon de Moseo kiel profunde sagxa, sed en detalo sole por la judoj (parte kiel puno), ne por homaro. Gxi vidas Jesuon ne kiel Dio enkarnigita, kiel la kristano kredas, sed kiel tute homa profeto laux la modelo de Noah kaj Moseo.

La Korano havas multajn rakontojn pri profetoj. Laux la Korano, profeto estas homo kiu ricevas la vorton de Dio, avertas siajn samlandanojn, kiuj tiam per ilia surdeco, pereas. Pensu pri Noah, Moseo aux Jesuo. La mesagxo estas klara: auxskultu al Mohameto, la fina profeto, aux suferu la sekvon!

Laux islamo, la Korano ne estas biblio alterna sed la kulmino de la Biblio mem. Islamanoj honoras la Biblion kiel sankta, sed kredas ke, per surdeco kaj blindeco de koro, la judoj kaj kristanoj difektigis gxian tekston -- diiginte Jesuon, ekzemple. Homoj emas turni for de Dio, diiginte aliajn -- astron, statuon, kaj ecx profeton. Kiel la miskompreno pri Moseo necesigis Jesuon, tiel ankaux la miskompreno pri Jesuo necesigis la Koranon.

Dum la Biblio instruas precipe per historio, poezio kaj rakonto, la Korano emas instrui per rekta instruo.

Kie kristanismo estis disvastigita de eklezioj, islamo estis disvastigita de libro, la Korano. Kie en kristanismo la granda miraklo estas homo -- Jesuo -- en islamo, la granda miraklo estas libro -- la Korano.

Estas Esperanta traduko de la Korano, kvankam gxi ne sxajne estas sur la reto.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je julio 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu