Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > astronomio > planedoj > Merkuro

Merkuro

Faktoj Historio Ligiloj Enciklopedio

Merkuro Venuso Tero Marso Jupitero Saturno Urano Neptuno Plutono


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Faktoj:

Merkuro estas la unua planedo, la plej proksima al la Suno. Kun Venuso, gxi ankaux estas la plej varmega: 700 K dum tago, suficxe varmega pro fandi plombon. Sed spite de gxia proksimeco, la merkura nokto estas tre malvarmega: nur 100 K dum nokto, pro la manko de densa atmosfero.

Merkuro estas estas pli malgranda ol Marso sed pli granda ol Plutono aux ol la Luno. Fakte, gxi aspektas simile al al Luno: la suprajxo estas plena de krateroj kaj montoj. La krateroj estas faritaj de la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol la de la Luno cxar apud la Suno, astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1300 km en diametro, 3.6 miliardjaroj en agxo. La frapo kiu kreis gxin estis tiel giganta ke gxi sulkigis la kontrauxan flankon de Merkuro.

Unu mistero pri Merkuro estas gxia forta magnetopovo, kiu defias nian komprenon pri la formigxo de la Suno kaj la planedoj. Gxi sugestas ke Merkuro unufoje estis multe pli granda aux la Suno multe pli brila.

La tago de Merkuro estas la plej longa -- 176 tertagoj -- kaj -- estas ecx pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj)! Merkuro turnas -- tiel malrapide kaj iafoje iras tiel rapide cxirkaux la Suno ke la Suno iafoje sxajnas halti en la cxielo kaj iri malantauxen!

Pro gxia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studi. Fakte, unu flanko de la planedo estas tute nekonata! La plimulto de nia scio pri Merkuro devenas de tri vizitoj de Mariner 10 en 1974 kaj 1975. Gxis nun, roboto neniam orbitis Merkuron aux staris sur gxia suprajxo. Nia nuna scio pri Merkuro similas la pri la Luno cxirkaux 1950.


Historio:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je julio 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02 T