Enciklopedio Kalblanda > astronomio > planedoj > Marso |
Merkuro Venuso Tero Marso Jupitero Saturno Urano Neptuno Plutono
Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka
estas la sama.
La nordo atestas pri antikva akvofluado -- pri riveroj kaj ecx
granda maro -- sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aux Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol
la nordo.
Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva cxe la
norda poluso kaj glacio karbona dioksida cxe la sudo.
Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons,
kiu estas 24 km de bazo al pinto! Ecx cxe la bazo (500 km en diametro), la
klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaux havas grandegan kanjonon,
Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2-7 km en
profundeco. En la sudo estas kratero estanta 2000 km en diametro kaj 6 km
en profundeco: Hellas Planitia. Por komparo, la pinto de Monto
Everesto sur Tero estas 8.850 km super la maro.
(Laux internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).
Klare, la granda demando estas: Cxu Marso subtenas -- nun aux iam --
vivon?
Tra la jarcento XX, la penso kaj kredo pri la ekzisteco de marsa
vivo alternadis:
Dum la 1930-oj, inteligenta vivo sur Marso sxajnis tiel
probable ke usona radioprezento de La Milito de Mondoj, romano
de HG Wells pri invado de Tero de marsanoj, estis kredita kiel pravaj
novajxoj!
Tia kredo en anglelingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de
la kolorblinda, itala astronomo, Schiaperelli. En 1877 li
diris ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas
du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj
channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura,
sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal -- kanalo
artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo
Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la
dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis
(probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiaj kanaloj
artefaritaj, produkto de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de
la sciencfikciaj auxtoroj H.G. WELLS en 1898 en Milito
de la Mondoj kaj Edgar Rice BURROUGHS en la 1930-oj en
sia serio pri Barsoom (la indigxena nomo por Marso, laux
Burroughs. Burroughs ankaux verkis la serion pri Tarzano, homo de la
gxangalo).
Sed dum la 1960-oj kaj 1970-oj, robotoj senditaj al Marso
eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 &
2 vojagxis al Marso por eltrovi proprainstrumente cxu vivo ja
ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el siaj eksperimentoj sukcesis, aliaj
malsukcesis. Mankinte suficxan pruvon, sciencistoj konkludis ke vivo ne
ekzistas sur Marso. La espero (kaj ecx timo) pri marsa vivo disfalis.
Sed dum la 1990-oj, la bildo sxangxadas ankoraux denove. En
1996 roko de Marso kiu falis al Tero estis eltrovita kiu sxajne
atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiajxoj estas trovitaj
kiuj ordinare estas formigitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.
La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter
1996-2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj
alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj
esplori la suprajxon. La misio de Pathfinder ankaux
alvenis en la sama somero, en Ares Vallis, kie antaux 1-3 miliardoj jaroj
estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon,
Sojourner, por esplori la terenon. Por vidi la plej aktualajn
bildojn, klaku cxi tie.
En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori
la sudan poluson, sed gxi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono
malambiciigis sian programon por Marso kaj sia espero revenigi marsajn
rokojn al la Tero estis detruita.
La sekvonta roboto kiu iros sur Marso estos Beagle 2 el
Euxropo (Beagle 1 estinte la sxipo de Darvino). Gxi alvenos je 2003.
En 2003, Marso estos 56 milionoj km proksima de Tero -- la plej proksima
gxis 2287.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02
Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma, dezerta
mondo. Simile al Tero, sia tago dauxras 24.6 horoj, gxi havas
sezonojn, polusan glacion kaj eble unufoje havis
riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli
malgranda ol Tero, tial gxi ne povas teni suficxan aeron, sub sia
roza cxielo, por varmigi sin kaj lasi grandan floradon de vivo: la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke
akvo ne povas esti fluida, kaj ecx akva glacio ne fandas sed bolas (kiel
glacio de karbona dioksido sur Tero). Se vi starus sur Marso sen
premovesto, vi estus tre malvarma sed via sango bolus!
Geografio
Vivo?
La Nova Flugaro
Historio:
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je julio 1996.