Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > astronomio > planedoj > Plutono

klaku por vidi MPEG-an movbendon de Plutono Plutono

Faktoj Historio Ligiloj Enciklopedio

Merkuro Venuso Tero Marso Jupitero Saturno Urano Neptuno Plutono


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Faktoj:

La plej malproksima planedo konata, sed probable ekzistas almenaux unu alia: la movo de Neptuno ne estas tute klarigebla per la movo de la planedoj konataj. Cxar Plutono iafoje estas pli proksime de la Suno ol Neptuno, gxi eble unufoje estis luno de Neptuno. (Plutono estis pli proksima al la Suno ol Neptuno ekde la 7-a de februaro 1979 gxis la 11-a de februaro 1999. Gxi nun restos la nauxa planedo gxis la jarcento XXIII).

Plutono havas atmosferon de maldensa metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, metana glacio. Kiel la Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn (vintro kaj vintrego!) kaj polusan glacion.

Cxu estas Plutono vera planedo? Gxi estas tre malgranda: Merkuro estas 20-oble pli granda laux maso, kaj ecx la Luno estas 5-oble pli granda. Sep lunoj (Luno, Ioa, Euxropa, Ganimedo, Kalistoa, Titano kaj Tritono) estas pli largxaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al la lunoj de Neptuno, kaj eble unufoje estis vera luno de tiu planedo. Aliflanke, Plutono eble estas nur la plej granda asteroido de malproksima asteroidaro, la Asteroida Kujper-zono (30-100 AU), estante frato de la asteroido Hxirono kaj Hidalgo. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedo: gxi vagas ekster la Zodiako kaj ecx transiras la orbiton de Neptuno.

...


Historio:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je julio 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03 T