Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Nikolao |
Festotago: la 6-a de decembro
Patrono de: bakistoj kaj lombardistoj
Santka Nikolao (cx. 250-325) estas la Sanktulo, kiu ricevis, en la vivo de la Eklezio, la kulton pli vastan, post tiu de la Beata Virgulino Maria. Li naskigxis en la antikva Turkio, en Patara de Lycia, eble en 250 aux 260 post Kristo.
Li distingis sin pro sia nobleco al la malricxuloj kaj la bezonantoj. La epizodo, efektive, kiu karakterizis la periodon de lia juneco, kiam li estis ankoraux simpla laiko, estas kiam li helpis tri malricxajn junulinojn, donante sekrete, dum noktis, tri saketojn plenajn je mono. Nuntempe, en la ikonografio estas bildigitaj tri sferoj oraj (la tri saketoj) sur la evangeliaro. Tiel, danke al li, ili edzinigxis. Pastro plena je karitato, li zorgis pri necesoj spiritaj kaj ajxaj de liaj fiduloj.
Eble li mortis post la Nicea koncilio, do post la 325 p.K..
Famega pro sia protektado en maro, li igxis dum la 11a kaj la 15a jarcento la Sanktulo plej pregxata en la kristana mondo, precipe post la "sxtelo" de liaj ostoj fare de maristoj apulujaj en 1087.
Hodiaux li estas simbolo de ekumenismo.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03